Thursday, December 29, 2011

Sen kategorio - deziroj

Al ĉiuj miaj legantoj kaj fidelaj geamikoj, okaze de Nova Jaro 2012, mi deziras, egan prosperon, feliĉon, kaj sanon.
La venonta jaro 2012 estos la jubilea, 125 jarojn de nia lingvo Esperanto. Do, mi kaj vi individue, elpensu en propra koro ion precipan por festi ĝuste ĉi tiu bela jubileo. Inspirate de mia perua amiko vitralisto, la unika kaj fascina fako, mi ornamas ĉi tiun artikoleton per eta vitralo. La papilio, transportu nian ideon tra la tuta mondo, kaj estu nelacigebla. Sur la ĝia  flugiloj mi 'vidas' du stelojn verdajn, mia kaj via karaj geamikoj.

Wednesday, December 21, 2011

La lageto - 11

Mi hieraŭ iomete laboris ĉe mia lageto, ĉar ĝi ankoraŭ ne glaciĝis. Laste, la tagoj esti senfroste kaj senneĝe, la temperaturo de -2C ĝis +5*C. Mi ĝuste klopodis ripari damaĝitajn randojn de la lageto. La laboro estas iom danĝera, ĉar  la bordo estas mola kaj mallarĝa. Ankoraŭ mi aldonu hazoron, kiu trafis min. Antaŭnelonge mi enfalis en akvon, do mi spertis devigan banon, kaj poste malsanis pro malvarmumiĝo. Mia stuacio feliĉe finiĝis al mi, ĉar mi estis proksima de rando kaj profundigo ne estis tro granda. Ĉu neatendita hazardo instruis min antaŭzorgecemon, mi pensas, ke nur iomete.  Komparante, la saman periodon de pasinta jaro kaj nuna jaro, diferenco principa, antaŭtiam froste, neĝe, kaj nun preskaŭ plusa temperaturo.

Sed, mi aldonu, sudaj regionoj de Pollando jam delonge regas plenan vintron, ankaŭ de hodiaŭ ĉe mia ĉirkaŭaĵo nune frostas temp -6C, sed plue senneĝe.

Mi iam skribis en mia taglibro jenajn vortojn, ke 'lageto mia - pasio mia', ĉi tiujn vortojn influas de mia koro. Mirinde, ankaŭ al mi?
La foto farita antaŭ du monatoj.

Thursday, December 15, 2011

Esperanto - 9

La novembra numero de revuo "Esperanto" alkatenis miajn okulojn pro interesaj artikoloj, precipe, du allogis mian atenton, laŭ mia opinio. Sed, kial gravaj ili por esperanta movado. Esperantistoj, abonantoj de ĉi tiu periodaĵo divenis verŝajne senerare, pri kio temas. La unua tuŝas la monon, ĝin skribis B. Pietrzak, kaj temas pri mondonaco de geedza paro el Norvegujo. Ili grandanime donacis al U.E.A. 120 mil eŭroj. Kiam oni legas ĉi tiun informon, nenia komento senbezona. Kaj, la dua iom malgaja, de sinjoro E. Miyoshi. La titolo sonas "Ĉu ni mortu aŭ prosperu?", interalie aŭtoro citas vortojn de prof. Geremek, kompreneble pri lingvo Esperanto.
1- Granda plimulto en Eŭropa Parlamento kontraŭas la anglan dominadon.
2- Estas profunda manko de scio pri Esperanto.
3- Ekzistas fortaj antaŭjuĝoj kontraŭ Esperanto.
 Plie, la aŭtora havas proponojn, ekzemple, investi monon  en informadon, kaj reklamadon per ĵurnaloj aŭ televido, ankaŭ diskuton per retejo. La fino de ĉi tiu artikolo sonas tro danĝere, do, mi ĝin ne citos pro ĝia malgajeco.

Demando al mi mem, kion mi faris por disvastigo de Esperanto. Mi nur apartenas al U.E.A., kiel individua membro, kaj abonas revuon Esperanto, kvankam tio signifas ne tro multe, kaj tamen io. Sed mi havas ankaŭ revojn...

Wednesday, November 30, 2011

La naturo - pasero

La plej populara birdeto en mia lando estas ĝuste la pasero. Malgraŭ, ke ĝi karakterizas nur brunajn plumetojn, kiel ĝi estas ĉarma kaj samtempe utila birdo. Ĝi posedas gravan trajton, tre ŝatas konstanta loko. Ĉe mia domo vivas ĉirkaŭ 60 paseroj, ili havas ejojn, sub rando de la  subtegmento. Mi faris al ili speciale 'dometojn', por ke ili povu loĝi kaj kovi ĝiajn idojn. Mi adonu, ĉiuj el la aro volas havi propran ejon. Kiam ekas frua printempo, komencas, vera batalado pri taŭga  kaj konvena loko, ili klopodas pri oportuneco de ĝiaj nestoj, do ĉiuj molaj materialoj, sed precipe plumoj de aliaj birdoj ege valoras kiel luksa varo. Ĉar nesta konstruaĵo devas esti mola. Ekde frua mateno ĝis malfrua vespero ili laŭ la prpora maniero kantas. La paserinoj allogas, kaj varbas virpaseroj por fetiĝo. Mi eĉ scipovas diferencigi inon de virpasero. Poste sekvas naskiĝado kaj nutrado de idoj. Ili ja estas virinaj patrinoj, kiel zorgemaj pri manĝado. Kio konsistigi manĝadon, precipe insektoj el arboj ankaŭ raŭpoj, k.a. La tempo pasas kaj idoj fariĝas plenkreskaj gepaseroj, kaj poste ili ĉiuj grupiĝas en araro. Sed ni memoru ĉiam proksime de ĝia loko. Aŭtune kaj vintre ili manĝas semoj de herbaĵoj kaj gernoj ankaŭ aliaj restaĵoj.

Mi, kaj ili vivas en plena harmonio, supozante, ili komprenas, ke mi ŝatas paserojn.

Monday, November 21, 2011

La aŭtuno - 2011

La aŭtunaj monatoj, kiel ili kutimaj, prozaj preskaŭ sen koloroj. Nur grizeco ĉirkaŭe.  Arboj sen folioj aspektas preskaŭ nude, mi vidas perfekte grandajn malplenajn nestojn. Arbaj folioj jam delonge defalis, ĉar  oktobra frosteto  plirapidiĝis  procezo  defalado de folioj. Kiam mi promenas sub altaj arboj kaj arbustoj flavaj folioj amase kuŝas  kaj atendadas al la momento de transformiĝado  pere fungoj, bakterioj, en utilan materialon. Al mi la folioj estas ne tro favoraj, ĉar ili ankaŭ faliĝu en lageton, do akvo pro tio malpuriĝi ĝi. Preskaŭ novembro finiĝi, do ĝi esti sufiĉe varma, eĉ meze de monato mi obsrevis flugantaj abeloj, ili profitis de sunaj radioj kaj aerumis ĝiaj korpoj. Mi ne predu la fakton, mia lageto estis kovrita per glicio de 15 ĝis 19 novembro. Ĝenerale ĝis nun, nunjara aŭtuno estas senpluva, senventa kaj ne tro malvarma.

Tuesday, November 1, 2011

Sen kategorio - pensoj

Temas pri frazoj. Eĉ unuvorta frazo enhavas sian signifon, ĝi sonas vivodone, aŭ male. Komprenebe ĝi devi havi sian konstruaĵon.  La plej simplaj; Paco, Dankon, Bonvolu, Peti, Pardonpetu al mi, Ĝis revido, kiel, ili portas pozitivan forton, kaj faciligas nian vivon, pro tio la vivo inter la homoj estiĝas pli harmonia.  Ankaŭ indas nepre mencii, Esperanta amikeco /en venonta notico mi, koncernos al ĝi/. Ĉiuj el ili, mi devus aparte valorigi, sed ĝenerale oni scii, pri kio temas. Komence menciitaj frazoj/ vortoj/ respegulas bonan flankon de la homa animo. La frazoj estas fundanentaj iloj por esprimi niajn, ne nur bazajn bezonojn, sed ankaŭ niaj vivaj komplikaĵoj. Okazas, ke frazoj servas por malbona laŭdo aŭ malbeno. Ĝenerale ili ŝanĝadas sian signifon laŭ la volo de parolantoj aŭ skribantoj. Mia ŝatata frazo, kompreneble nur private 'mia lageto', laŭvorte. Ho, kiel grande al mi, ĝi signifas, eĉ emocie. Fine ,persone mi ŝatas mallongajn frazojn.

Sunday, October 23, 2011

Sociaj kaj politikaj aferoj

La 9an de oktobro okazis en mia lando balotado al parlamento kaj senato. Ĉe ni estas ĝuste du etapoj de parlametno. Povas okazi, ke ili posedas diversan voĉon en la sama afero. sed, mi ne pri tio ĉi intencas skribi. Revenante al elektado, startis 8 komitatoj el diversaj partioj. Finfine al Parlameno enlokiĝis 5 komitatoj:


1- komitato de 'Platformo de civitanoj',   207 mandatoj
2- komitato de 'Juĝo kaj justeco',         157   "
3- komitato de 'Movo de Palikot' ,          40   "    
4- komitato de 'Pola Agrara Asocio,         28   "
5 -komitato de Unuiĝo de Maldekstra Demokr' 27   "
                         Alia                1   "
Entute, laŭ la Konstitucio                460   "                
Nia Senato kalkulas 100 senatoroj.
Frekfenco dum elektado atingis ĉ 48% en tata lando. Kaj kiel ĝi aspektis en mia distrikto, pole, "powiat". La bildo sur la foto montri preskaŭ simile, kiel en tuta lando, Polujo. Nur diferenci en kvanto de partoprenantoj dum elektado.
Ankoraŭ mi aldonu unu kuriozaĵon, la numero 3 'movo de Palikt', /Palikot-nomo de civitano/ rcievis lokon en parlamento, kvankam neniu aŭguris ĉi tion.

Saturday, October 8, 2011

Sen karegorio - Hobio

Hodiaŭ mi spektis interesajn domabirdojn. Ĝuste invitis min juna agrikulturisto, li nomiĝas 'Tomek', kaj estas edzo de mia nevino 'Magda.' Lia hobio, bredado de pavioj, fazonoj kaj ankaŭ aliaj domabirdoj. Mi ilin kalkulis 6 buntaj specoj de fazonoj, ili posedas siajn nomojn. En specialaj grandaj ĉirkaŭbaraĵoj kovrita pere plektaĵo, ili havas perfektajn kondiĉojn, kaj eĉ elkovi idoj. Virpavoj nune perdas plumojn, do ili ne tro volupte aspektas, ĉar verdire pavo senvoste kaj ne paradanta sian voston ne estas ĉarma. Sur la foto paro de fazonoj  sub la nomo "arĝenta"

Monday, October 3, 2011

Sen kategorio - scienco

En mia distrikto, - vojevodio- 'kujawsko-pomorskie', oni publikigis libron titolite 'paŝo en antaŭenigon', ĝi tuŝas pri sciencistoj, kiuj laboras en diversaj specoj de scienco. Kaj ili estis laste premiitaj pro siaj bontrovoj. Ili koncize kunlaboras ĉe Universitatoj. La libro enhavas 87 sciencistojn venontajn doktorantojn, intre ili, ankaŭ estas mia filo, /26 aĝa/. Lia sciencesploro ĉefe konsisti en optika problemoj de okuloj. Temas pri diagnoza malsanoj kaj kuracado de okuloj

Friday, September 23, 2011

Sen kategorio - bagateloj

Vi eble renkontis la frazon, homoj skribas  pri bagateloj, senbezonoj. Mi tion tralegis ĉe unu paĝaro en la lingvo Esperanto. Ĝuste unu el esperantistoj tiel sin esprimis. Verdire nia tuta vivo konsistas el bagateloj. Konatulo diras 'via afero estas bagatelo', kaj bagateligas ĝin, sed al mi aspektas ĝuste ĉi tio grave. Plejparte bagateloj kaŭzas al egaj problemoj, eĉ internaciaj, kaj ili poste povi ŝanĝi en konfiktoj, aŭ miskomprenoj. Nune, mi priskribas etan bagateleton. Antaŭ unu jaro mi aĉetis 11 anseretojn kaj finfine restis nur unu viransero, restaj mortis pro malsano. Vere!  Kion fari?  Mi tamen decidis, ĝi havos amikinon. Antaŭ semajno mi aĉetis al ĝi anserinon, ĝi estis elektita el 10 da miloj geanseroj, komence mia viransero ne akceptis ĝin, sed nune ili kreas konkordan paron. Kaj ili paradas antaŭ domo. Tia ĉi situacio ne plaĉas al mia edzino. Sed la fino nekonata. 

Monday, September 19, 2011

La somero - 2011

Somero kiel ĝi forpasas rapide. Mi nune ĉi tion rimarkis, kiam komencas flaviĝi folioj de arboj. Agrokulturistoj preparas kampoj al semado kaj rikoltas teraj produktoj. Kiel la nuna somero aspektis en nia distrikto, junio tre bela monato, julio pluvema, aŭgusto kaj septembro aparteni al preskaŭ sekaj monatoj.  Komparante la antaŭan jaron, mi rimarkas malriĉe da ranoj, papilioj kaj hirundoj ankaŭ pikokuloj. Mi, persone ne laboris mutle pro diversaj kialoj, kvankam intencoj egaj.

Tuesday, September 13, 2011

Famaj Poloj

Mi ekas historie, kvankam hieraŭa tago jam estas historio. La unua historia princo estis "Mieszko I", 960-992.
Li certe estis la unua reĝisoro de pola ŝtato, kreinto de nuntempa Pollando, sed la vojo al ĝi tiel serpente longa. Komence, li regadis nur unu genton 'polanie' kaj grade subordigis al si aliaj gentoj; goplanie, mazowszanie, sandomierzanie, lublinianie kaj orienta pomeranio. Tamen ĉiuj gentoj parolis ununuran lingvon. Nia reganto Mieŝko I /li ne estis reĝo/ deviĝi sin bapti kun kortanoj kaj akcepti kristan religion, ĉar li volis enŝalti al iama eŭropa politiko. Polujo akceptis bapton en 966. El la dua geedziĝo, la princo havis tri filojn, bedaŭrinde antaŭ sia morto li dispartigis la ŝtaton inter filoj, sed poste, lia la plej maljuna filo 'Bolesław' denove unuigis   polan ŝtaton.

Kial mi ĝuste duontuŝis la temon, pri Mieŝko, pro tio, ke li estis gentopatro de Pollando. Ankoraŭ miaj lozaj pensoj,  ĉu li agis demokratie, certe ne, ĉar antaŭe ne ekzisti demokratio, kvankam demokratio estis elpensata en antikva greka epoko. Sed iam en la tuta mondo oni tiel agadis.

Sunday, August 28, 2011

La vivo 11 - pensio

En mia lando oni ĝenerale pensias, kiam viroj atingas 65 jarojn, kaj virinoj 60 jarojn. Tio ĉi tuŝis min en aŭgusto, nuna jaro. Sed estas grupoj en  diversaj fakoj, - policistoj, soldatoj, instruistoj, minejistoj, do ili ricevas pli frue pension, eĉ kiam nur tralaboris 15 jarojn, sendepende de aĝo. Ĉu tio estas juste? Nun ŝtataj oficistoj serioze pensas pri plilongigo de pensia aĝo de ĉiuj, la kaŭzoj estas simplaj, ĉar homoj vivas pli longe kaj estas financa krizo. Nun mia pensio egalas 1360 /zlotoj/, tio estas proksimume 316 EURO, monate. Ekzemple 1/2 kg da pano kostas 0,58 EU, 1 kg da sukero 1 EU. Bone, ke mi loĝas en vilaĝo, ĉar manĝoproduktoj estas iom malplikostaj, ankaŭ vivtenado ne tro kosta. Mi havu esperon, ke financa krizo ne pliprofundiĝos, kvankam, kiam mi aŭskultas sciigojn, la monda situacio en ĉi tia direkto estas serioze danĝera. Sur la foto pola banknoto.

Sunday, August 21, 2011

La naturo

La naturo.
Naturo ĝi estas bela, sed samtempe tiel kruela. La tago, la lasta vendredo tagmeze /19.08 /, estis sufiĉe milda kaj bela, nenio aŭguri ion ekstreman, sed tuj ektondris kaj ekis pluvego kaj ventego. Ventego akiris ĉ 100km/h, mi ĉion vidis, arboj kliniĝis preskaŭ  tero, etaj objektoj flugis en aeron, eĉ en mia distrikto damaĝis tegmentojn de la domoj. Feliĉe, mia domo ne estis damaĝita, kvankam arbobranĉego falis tre proksime de ĝi, sed dek grandaj arboj estis falegaj sur mia kampo. Sur la foto oni vadas eĉ elradikojn de saliko, mia la plejmalnova kaj la plejgranda arbo. Tio ĉi daŭris eble 30 da sekundoj, sekve nur pluvis. Ankaŭ evidentiĝis, ke en la arbego estadis abeloj, mi pri tio estis senkonscia. /mi skribis pri svarmo en alia arbo en la antaŭa notico/  Eble, mi savigis ilin, tuj preparante abelujon. Imagu la tuta svarmabelaro estis en aero, ili malorientiĝis plene, post la ŝoko ili  ekserĉi sian lokon, mi helpis al ili arangi denove harmonian familion, sble

Tuesday, August 9, 2011

La naturo

Kiam ni observas diversajn anguletojn sur nia tero, ni ofte povas ekvidi ion interesan preskaŭ ĉie. Mi laste rimarkis neatendite nesteton kaj en ĝi kvar ovetojn. Eta birdo faris ĝin ĉe la bordo de mia lageto en  sekaj arbustaroj. Ili estis en akvo, ŝajne maldanĝere, tiel pensis la birdeto. Sed post iom da tempo akvo malaltiĝis do, arbustoj jam ne estis en la akvo. De tempo al tempo mi observis  la lokon, ĉio estis en ordeco.
Sekve mi trovis kvar elkoviĝitajn nudajn birdetojn, pardonu, ne nudaj, ili havis maldikete delikatajn 'plumkotonojn'. Vidante tian bildon mi ekĝois, sed la ĝoiĝo daŭris nur kalkajn tagojn. Mia interesiĝo estis ega, do mi volis vidi ilin denove. Bedaŭrinde nesto estis malplena, kaj mi pripensis, la naturo estas bela sed ankaŭ kruela.  

Saturday, July 30, 2011

La somero - 2011


Jam la fino de monato julio, kaj ankoraŭ pluvas. Preskaŭ tuta julio estis sensuna, humida kaj pluvema. La tuta mia lando atentadi  varman venton kaj radoj de la suno. La rikolto de grenoj urĝaj. Ankaŭ malsanas pro fungoj terpomoj, tomatoj, k.a.  Oni prognozi de la unuaj tagoj de aŭgusto suna vetero. /Mi hodiaŭ aŭdis ke en Somalio regi egan sekigon, kaj suferantaj homoj pro ĉi tio./
p.s. mia komputilo difektiĝis kaj riparisto ne scias la kaŭzon ĝis nun. Sur la foto savantaj floroj en mia ĝardeno.

Monday, July 18, 2011

La lageto - 10

Post la longa tempo mi hodiaŭ "inaŭguris" laboron ĉe mia lageto. Komence mi devas fortigi la bordojn, ĉar la akvo dismoliĝis ili preskaŭ entute. Unue, mi starigos stabilajn bastonojn, kaj enplektos arbustojn, sekve eltiros koton el lageto kaj surmetos ĝin sur frue preparite 'konstruaĵo'. Kiam mi pritaksas verŝajne la laboron, mi ne sukcesos. Ankaŭ mi devas modernigi lignoŝuon, kaj ŝanĝi ligno en ĝi. Pasis ne plena horo, kaj mia fosilo rompetis, kaj mi finis laboron. Verdire, mi timas pri ĉi laboron. Kiel proza laboro, sed kiel peza

Friday, July 1, 2011

Sen kategorio - diversaj rimarkoj

Nun estas periodo, kiam abeloj svarmiĝi, kial tia okazintaĵo aperas, ĉar en abelujo ekzistas tro multe da abeloj, kaj pli frue estiĝis jam la dua patrino, do junaj abeloj kreas novan familion, kaj ili deflugas el propra abelujo, La instinkto ordonas serĉi novan taŭgeman lokon. Ĝuste ili trovis ĝin en miaj du malnovaj arboj, saliko, ĝi havi ĉirkaŭe 3 metrojn, Mi supozas, ke abelfamilo estas multnombra, La ĉefa demando, trovi manieron por eltiri ilin el arbo. En antaŭaj tempoj abeloj vivis nur en arboj, kaj entreprenema homo, pripensis, kial ni devas grimpi al alta arbo por ricevi dolĉan produkton, mi konstruigu similan ujon malalte, kaj faru, ke abeloj estu obeemaj al ni. Tiel oni endomigis abelojn

Saturday, June 25, 2011

Sen kategorio - pensoj

'Pli helpas guto da feliĉo, ol barelo da saĝo '- tiel diras la proverbo. Mi pripensis la aferon, kaj la feliĉo povas signifi kontenteco, ĝojo, ĝuon, kaj aliaj. Sed saĝo ankaŭ helpas esti feliĉa. La guto plus guto kaj ankoraŭ unu guto da feliĉo, do jam oni havas plenan feliĉon. Kia simpla pensado, sed en la vivo ĉi tio ne aspektas tiel bele. Se ni scipovas bone direkti sian vivon, do la plej parte oni tion eble akiros. Niaj gepatroj komencas instrui, nin pri la feliĉo, sed verdire nur simpla vivo  doni al ni imagon pri ĝi. Oftas la feliĉo kuras per propra vojo, kaj post la tempo ni rimarkas, ja ni estas feliĉuloj. Mi, ekzemple ekvidis kampaj floroj kaj ili plaĉas al mi, do miaj okuloj spertis la ĝojiĝon.

Thursday, June 16, 2011

La naturo - motacilo

'Ĉiu, motacilo sian vosteton laŭdas'- la diro, eble vi observis ĝin, ĝuste vosto de motacilo estas ĉiam moviĝanta. Ni, tion klarigas en tia maniero. En mia lando, oni diras pri la homo, kiu volas eksponi sian kvaliton aŭ valoron, komparante lin kun motacilo, sed la diro ne estas tro populara. Se temas pri motacilo, la pasintan jaron, ĝi forlasis neston kun ovetoj. ĉar la loko por nesto ĝi, maltrafis, kaj la akvo detruis neston. Majo, estis malseka, do ĝi probable ne havis idojn. Sed nuna jaro al ĝi sukcesis plene, ĉar ĝi elektis la lokon por nesto sub tegmento de mia domo.

Sunday, June 12, 2011

Agrikulturo- abeloj

Dimanĉe, mi rimarkis malpaciencon ĉe abelujon, evidentiĝis, ke abeloj preparis al svarmado, sur la foto oni vidas tion, evidente, do mi rapide preparis abelujon por akcepto novan familon. Mi devas aldoni, ke nova abelfamilio jam havas sian abelreĝinon, kaj decidis forlasi propran tro abundan familion / la disiĝo esti tre interese/, sed nova jam familio ne konas sian estontecon. Mi sukcesis, ĉar ĉion diligente observis, abelojn forflugis kaj ariĝis sur la arbeton. Poste, mi kunprenis ilin en la abelujon. Kompreneble, ili pikis min precipe en manoj, ĉar mi laboris sen konvena vestaĵo.
p.s. sed malgraŭ ĉio, mi tre ŝatas observi ilian laboradon

Sunday, June 5, 2011

La sano - sambuko

Tio estas jam fruktoj
La arbusto sambuko, ĝi kreskas sur sufiĉe riĉa grundo, ankaŭ ĝi ne toleras sekan substraton de grundo. La floroj kreas baldakenojn kremkolorajn, sed la odoro intense flaras. Mi nun kunprenas la florojn kaj sekigas ilin. Kiam, mia korpo precipe, dum vintro difekiĝas, mi aplikas tizanon, ĝi helpas je malsana gorĝo, malvarmumo, pli fortigas la imunologion. Mi ĝin konsilas, se vi havas eblecon akiri, sed kunprenu nur el ekologia loko. Mi bondeziras al vi bonan sanon.

Wednesday, May 25, 2011

Trafaj decidoj en la vivo!?


La problemo estas kunmetita, ĉar preni ĝustan decidon oni povas ne ĉiam bonfarite. Ĉiun tagon ni decidas, aŭ ne decidas pri la dissolvo de la problemo. Sed procedi la decidon, plej ofte prenas memulo en simplaj aferoj. Se temas ekzemple pri politikaj problemoj, oni faras tion komune, ni starigu la demandon, ĉu ĝuste estas trafa decido. Malgraŭ opinias diversajn ekspertojn, evidentiĝas post iom da tempo, ke oni maltrafis. Laste, mi probable faris maltrafan decidon, do vendis ne grandan pavilonon en urbeto Lipno, antaŭe en ĝi mi servis agadon, glatigis drapojn al civitanoj. Kial, ĉar mi postulis ne tro enspezon. Mi aldonu, la decidon ni kunagis ambaŭ, mi kaj mia edzino, sed pripensu, mia edzino nur konsilis al mi, sed mi fine ĉion akceptis. Investaĵoj oni vendu en kriza situacio, sed, mi ĉi tion faris senbezone.

Monday, May 16, 2011

La naturo - anaso



Promenante, sur lignoŝuo tra la lageton, mi hodiaŭ rimarkis anason kun siaj idoj, supozeble la sama pri, kiun mi anoncis ,ĉar nesto jam estas malplena. Kiel ili estas viglaj, la beketoj senĉese serĉis manĝaĵon, ankaŭ cilion /lemno/. Lageta akvo abundi je ĝin. Ili naĝis ĉefe ĉe la bordo, do elektis maldanĝeran vojon. Verdire, akva herbaĵo proteki ilin, sed povi esti danĝera. La grupo enhavas 9 idojn. En aliaj lokoj mi rimarkis ankoraŭ tri nestoj kun ovoj, ili havas iomete verdan nuancon. Sed mi ne pensis, ke anaso kovas sur 12 ovojn! Ankaŭ sukceson al ĝi, eble per ĉi tio mi helpos ĝin. Ho mi revanto.

Friday, May 13, 2011

La ekskurso


Hieraŭ, mi bicikle ekskuris al urbeto Skępe. La vetero estis perfekta, do biciklado plene sukcesis. La veturado okazis ĉe ŝoseo numerata '10' en Pollando. Bedaŭrinde, kiam oni konstruis la vojon, laŭlonge preskaŭ ne faris vojetojn al biciklistoj. /en okcidentaj landoj, mi aŭdis, ke, tio estas normala praktiko, vojetoj al bicikloj/. sed niaj decidantoj kiel miopaj, oni ne pripensis pri piedantoj, biciklistoj. La distanco kalkulis ĉiarkaŭ 24 da kilometroj. Jen unua fot. el mia ekskurso, ĝi bildas preĝejon en vilaĝo Karnkowo. La revenon mi priskribos poste.

Wednesday, May 11, 2011

La printempo 2011


Majo, la plej bela
monato en la jaro.
Ĝi flaras miela,
ĉar abeloj kunprenas nektaro'
Eĉ flava sonko al ili hela
nur sambuko al ili nokt-aro.


Post ĉi vintro restis ĉe mi nur unu abelujo, sed ĝi estas tre multnombra de abeloj. Du abelujoj de abeloj ne travivis la vintron, mi ne konas kaŭzon de ĉi tio. Sed mi esperas, ke ĝi triobliĝos.
p.s.Komence, mia versaĵo, do estu indulgema al mi.

Wednesday, May 4, 2011

Sen kategorio - pensoj


Mi volus esti tia junulo...

Lakton mi volus volinta
sed ricevis cucumon.
Mi volus gepatrojn
sed ricevis ludilon.
Mi volus paroli
sed ricevis legolibron.
Mi volus lerni
sed ricevis notaron.
Mi volus pensi
sed ricevis nociojn.
Mi volus tutvidaĵon
sed ricevis ideeton.
Mi volus esti libera
sed ricevis disciplinon.
Mi volus ami sed ricevis moralon.
Mi volus profesion sed ricevis postenon.
Mi volus feliĉon sed ricevis monon.
Mi volus liberecon sed ricevis aŭton.
Mi volus sencon sed ricevis karieron.
Mi volus esperon sed ricevis timon.
Mi volus ŝanĝi sed ricevis kompaton.
Mi volus vivi...

Al mi plaĉas la versaĵo, aŭtoro nekonata. Miaopinie, ĉiuj gejunuloj, povas krei ion simile, kaj poste kompari kun sia vivo.

Saturday, April 30, 2011

Sen kategorio - plantaĵo


Post paso pli ol du jaroj, do kernoj de avokado enradikiĝis kaj estiĝis plantoj, sed periodo esti al ĝi sufiĉe longa por atingi altecon ĉ. 50, 70, centimetroj. Estas printempo, do mi pli grandigos al ili, pli abundan poton. Ĉar radikoj certe esti ege fokusiĝantaj. Mi rimarkis, ke unu el plantoj malsanas, ĉar folioj de malsupro ekas bruniĝi, do tio ĉi, min malpaciencas, kaj ili defalas. Interese, ĉu mi sukcesos kulturi arbojn?

Friday, April 29, 2011

La lageto- 10


Post la longa kaj frosta vintro, mi hodiaŭ vizitis la unuan fojon "insuleton" sur mia lageto. La grundo sur ĝi estas mola, pro tio, mi surmetis longajn gumajn botojn. Mi konstatas, ĉiuj utilaj plantoj pereis, kaj nur kreskas sovaĝaj herboj. Promenante, mi rimarkis anason, ĝi kovas sur ovoj. Min surprizis ĝia paceco, ĉar ĝi tute ne timigis pri mi. Imagu, kiel ĝi maskiĝis. Fremda ulo supozante ne rimarkus ĝin, sed mi estis certa pri ĝia ĉeesto, mia anaso elektis, nune alian lokon, sed proksime de loko de pasinta jaro. Kiel ĝi estas saĝa, la loko por la nesto, pli larĝe kaj seke, kvankam nivelo de akvo en la lageto pli alte. Kara anaso, havu multnombran familion. Al mi, bela vidindaĵo.

Monday, April 11, 2011

Mia familo


Mia familio enhavas kvar personojn, krome mi, edzino kaj du plenkreskaj geinfanoj. Mi nun fake ne laboras pro tio havas iom da libera tempo, sed nur ŝajne. Atentemaj legantoj probable konvinkis sin pri ĉi tio. Mia edzino ankoraŭ ne pensias, do laboras ĉe nia bieneto. Mia filino instruas la anglan lingvon en gimnazio, Kaj mia filo doktoriĝas science pri fiziko ĉe ŝtata universitato. Ili ne konas la Esperanton, sed multe da vortoj ne estas fremdaj al ili. Estonteble, ili konvinkiĝos pri ĝia utileco kaj universaleco. Mi pensas,...

Sunday, April 3, 2011

Esperanto -8


Trarigardante, mian esperantan literaturon /kiel ĝi malriĉa/, mi trafis kopion de libreto el 1887, sed represita en 1984. la titolo kaj la tuta ĉefpaĝo, sur la foto. Ĝi estas en pola lingvo, ankaŭ estis eldonitaj; ruse, france, kaj germane. La rusa eldono kalkulis 3 miloj da ekzemploj. La libreto estas konciza kaj valorinda. Al mi persone, frapis jenon, la "Promeso" . Mi, citas vortojn de L. Zamenhof:
"Mi, subskribita,
promesas ellerni la
proponitan de d-ro
Esperanto lingvon in-
ternacian, se estos
montrita, ke dek mi-
lionoj personoj donis
publike tian saman
promeson.

subskribo"

Miaopinie, kiel ega volo de nia kreinto de Esperanto, mi konas rete Esperantistoj kredantoj en tio, sed ĉu ni plenumigos lian volon. Mi pensas, ke ĉi tio estas eble. Dek milionoj...

Thursday, March 31, 2011

La lageto - 9


Lageto, ĝi ne estis mia antaŭe,
kaj poste certe ne estos mia ankaŭ,
sed, nun ĝi estas pasio mia.

Kiam mi hodiaŭ rigardas mian lageton, ĝi plilarĝiĝis pro alta nivelo de la akvo en ĝi. Aranĝitaj "konstruaĵoj" en la centro de lageto, tiel, sufiĉe, bele laŭ mi, nun ili estas preskaŭ ne videblaj. La plantitaj herboj, arbustetoj, floroj kaj aliaj pereis. Domaĝe. Ĉar mia laboro tiel peza al mi, evidentiĝis senproduktiva. Do mia ĝojigo rompiĝis. Nune, mi ne konas ĉu, ĉio denove mi riparos. La ĉefa kaŭzo de tia ĉi situacio, neĝa vintro. Ĝuste hodiaŭ vizitis mian lageton, paro de cignoj.

Saturday, March 19, 2011

La vintro - 2011


Verdire, jam antaŭprintempo, sed kalendare vintro. Tra mia loĝloko transkuras, unu el flugkoridoroj de anseroj grizaj, plue, norden. Ĝuste hodiaŭ, mi rimarkis milojn da ĉi tiuj birdoj. Kiel, ili bekis eble pro ilia laciĝo, aŭ interparolis kun najbaroj. 'Vi devas ŝanĝi mian lokon en la vico, ĉar mi ne memoras pluan direkton, kaj vi jam ripozis, sufiĉe. Ho, vi pravas, ĉar ni ĉiuj havas gravan celon... Ĉu vi scias, ke multe el nia birdaro ne atingos la celon, jes.' Kaj, ili ankoraŭ longe interparolis, sed, mi observanto, nur preskaŭ ne vidis kaj aŭdis ilin, kvankam momente mi volus ŝvebi kun ilin kaj senti liberecon... La ĉielo blua, sed okazas bela blanka nubeto, do perfektaj kondiĉoj al flugado, preskaŭ senvente. Do miaj birdoj, mi kun malpacienco atendos vin aŭtune, venu ĉiuj kun idoj.

Thursday, March 10, 2011

La taglibro


Al mi, hodiaŭ ĝojiga mesaĝo, ĝuste la 10 an de marto vizitis mian taglibron 500 vizitantoj. Do, al ĉiuj mi fondas la bukedon de floroj. Mi ĝi bredis mem el semoj, do ĝojigu ankaŭ vi, kara Leganto. Kompare kun, aliaj blogoj nenia rivelo, sed al mi... ĝojigo.Mi aldonu, de publiko la unuan noton ĝis nun. Koran dankon.

Wednesday, March 9, 2011

Agrikulturo- pri sukero


Estas ĝenerale sciate, ke sukero oni produkti el sukerbeto, kaj sukerkano. Mi estas priskribonta produktadon de sukero el sukerbetoj. La procezo estas iom variiga, por akiri blankan kristalan sukeron. La grandeco de kristaloj dependas de longeco .../sed pri tio poste/ Kaj ĉio okazas en fabriko, sukerfarejo. Mi scias la produktadon, ĉar mi finis lernejon sub titolo: 'sukerfareja teknikumo' kaj en sekvontaj notoj, mi prezentos ĝuste la produktadon de sukero. Estante knabeton, mi perfekte memoras, kiam mia patrino faris likan sukermielon, kiel ĝi bongustis! kaj ni knaboj, ĝin surmetis al la pano kaj kun ega apetito glutmanĝadis. Tiam , la sukero estis multekosta, kaj per ĝi ankaŭ oni dolĉigis la grenakafon. Nune, la prezo de la sukero en mia lando duobligis, ĉar mankas ĝin, kia stranga politiko, miopa. Oni pensis pri abundeco de sukero en Suda Ameriko /do, la prezo eble, malalta/, kaj en propra lando, polujo, limigis la kulivadon de betoj. Sed tia ĉi estas poltiko.

Saturday, March 5, 2011

Sen kategorio - pensoj


Ho,mia kor'
Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile
Ho, mia kor'!

Ho' mia kor'! Post longa laborado
Ĉu mi vinkos en decida hor'!
Sufiĉe! trankviliĝu de l'batado!
Ho, mia kor'!

La poezio de L.L. Zanenhof, ĉi momente supren, kiel dekadenca, sed ĉiam aktuala, samtempe tre simpla kaj ege komprenebla al ĉiuj homoj senescepte. Kion ĝi esprimas miaopinie, simplecon. La vivo, kaj la morto.





Wednesday, February 23, 2011

La vintro - 2011


Lastaj tagoj de februaro al ni estas malfavoraj, hodiaŭ, matene la temperaturo egalas -23 gradoj. Kompare kun la jaro 2010, la historio ripetiĝas, vintro preskaŭ en la sama periodo revenis, sed nune, plifrostiĝe. Post la degelado, la 10 an de februaro ekis neĝi kaj frosti, ĉio ĉi verŝajne daŭros ĝis sabato 26 de februaro. ĉio evidentiĝos.

Por varmigi kaj malapudi la vintron, mi enmetas plifavoran foton.

Thursday, February 10, 2011

La vivo- 9 papilio


Finfine la eksperimento malsukcesis... Somere, mi kunprenis nemulte da raŭpoj kaj enmetis ilin en la glasan skatolon. Kompreneble, konvene alĝustigis ĝin, nome plantis urtikojn, kaj aliajn plantojn, ĉio akvumis. Kial mi tion faris? Mi estis scivola vidi naskiĝon de papilioj. La raŭpoj estis manĝavidaj, ili ĉiun tagon pligrasiĝis, kiam al ili jam sufiĉis la manĝaĵon, do ili pendiĝis si sub nudaj bastonoj de urtikoj, ĉirkaŭiĝis per membrano en saketon. Mi observis diskrete tion, kaj la evoluado paŝis je bona direkto. Sed post ia tempo krizalidoj estis senmovaj, tio min malpaciencis. Evidentiĝis, ke ili jam estis mortaj. Miaopinie, ili eble malhavis mankon de vaporo. Al mi la situacio estis malgaja. La ĉarma papilio estas esence la sama estaĵo en la ovo, en la raŭpo, en la krizalido. Nur mistera impulso, kiu igas ke la sekvantaj formoj atingas fine flugantan insekton. La papilion. Resume, la naturo estas latenta, kaj ne ŝatas fremdan inicion. Sed la homaro ĉiam suspektas ĝin, kaj kunprenas bezonajn utilojn.

Wednesday, February 2, 2011

La sano

Al sano

Ho, nobla sano,
Neniu ekscios
Kiel ĝi bongustas,
Ĝis tempodifekto.
En malsan' homo ĉion
komprenas klare,
Kaj mem li diros,
Nenio super la san'
Nek la gloro,
Nek la valoro,
Perloj, brilanto,
ankaŭ junaĝo
Kaj donacobelo,
Postenoj altaj,
Regnoj vastaj
Ili bonaj, sed-
Kiam mankas la san',
Kiam lasis vin fort',
Kaj la mondo esti la mal'.
Juvelo kara,
Mia la dom' povra
Sindona al vi
Amikumu ĝin bone.


La verso de Jan Kochanowski. mi ĝin tradukis, Piotr Rumiński

Monday, January 31, 2011

Mia familo

Mi naskiĝis en vilaĝo Kikół, distrikto, vojevodio 'kujawsko- pomorskie', proksime de urbo Toruń. Tiu ĉi loko de mia naskiĝo kaj de miaj infanaj jaroj fluis tre rapide ĝis 1959. La infaneco al mi estis agrabla periodo, mi kun miaj gefratoj precipe ludis en diversaj kortludoj, krome, ni devis labori kaj helpi al gepatroj en kamparejo. La laboro, al ni knaboj estis peza, sed tiam estis tiaj cirkonstancoj. Aldone, ni volonte tion faris, nome, nutri dombestojn,zorgi pri ili, forigi sterkon, kultivi plantojn, kaj multe aliajn. Se temas pri lernado, mi k. miaj fratoj, ne estis tro diligentaj, ĉar gepatroj tion ne postulis de ni. Oni memoru, estis la 40, 50-aj jaroj. Larmo en okulo turniĝas, kiam mi komparas mian infanecon kun...  Sume, al tuta familio, la tempo estis  malriĉa.
p.s. mi publikis ne ĝustan foton

Thursday, January 27, 2011

Agrikulturo- bovino

Komence, mi ne kredis, sed kiam tralegi en faka periodaĵo, ke bovino dum sia periodlaktado ĉ. 305 tagoj, kapablas doni 98 litrojn da lakto po tage, tio kredigis min. La fakto, estas ebla, tion konfirmis mia frato bredanto de bovin

oj, sed li ne akiras tiom imponan rezulton.
Temas pri nederlandaj agrikulturistoj. Mi memoras kiam mia patro bredis bovinojn, antaŭ 50j, ili donis 20 litrojn po tage da lakto, tio estis ega sukceso, tiam mi kaj miaj fratoj trinkis ĝin freŝe. Pripensinde, kiel bredanoj nutras hodiaŭ bovinojn, ili tuj respondos, normale. Sed la plej grave, kion enhavas nutraĵo, ni provu fari analizon. Ĉu senreliefantoj pritaksos tion? Finfine lakto devas esti sana, oni ĝin analizas en laboratorio, sed ĉu ĝi estas bongusta? En mia lando estas diro " krawa pyskiem doi "- bovino per muzelo melkas, alie, ju pli ĝi manĝos des pli melkos

Sunday, January 23, 2011

La vintro - 2011



Lasu nin, nia vintro, sed ĉio laŭvice. Verdire ĝi ekis la kvina /5/ decembro 2010, neĝis kaj frostis ĝis la sesa /6/ januaro 2011.
Post tiu ĉi tempo ekis degelado, ĝi daŭris al la dudeka /20/ januaron. Sed nun iomete neĝas kaj frostas, oni antaŭvidas ne tro akran vintron, ĉio okazos poste. La noticoj bezonas al mi, por kompari sekvontan jaron.
La vintra periodo al mi estis iom damaĝa, mi rompis la ripojn. Ankaŭ leporoj damaĝis pomarbejojn, malgraŭ ke ili estis ĉirkaŭsekurigitaj.