Sunday, October 23, 2011

Sociaj kaj politikaj aferoj

La 9an de oktobro okazis en mia lando balotado al parlamento kaj senato. Ĉe ni estas ĝuste du etapoj de parlametno. Povas okazi, ke ili posedas diversan voĉon en la sama afero. sed, mi ne pri tio ĉi intencas skribi. Revenante al elektado, startis 8 komitatoj el diversaj partioj. Finfine al Parlameno enlokiĝis 5 komitatoj:


1- komitato de 'Platformo de civitanoj',   207 mandatoj
2- komitato de 'Juĝo kaj justeco',         157   "
3- komitato de 'Movo de Palikot' ,          40   "    
4- komitato de 'Pola Agrara Asocio,         28   "
5 -komitato de Unuiĝo de Maldekstra Demokr' 27   "
                         Alia                1   "
Entute, laŭ la Konstitucio                460   "                
Nia Senato kalkulas 100 senatoroj.
Frekfenco dum elektado atingis ĉ 48% en tata lando. Kaj kiel ĝi aspektis en mia distrikto, pole, "powiat". La bildo sur la foto montri preskaŭ simile, kiel en tuta lando, Polujo. Nur diferenci en kvanto de partoprenantoj dum elektado.
Ankoraŭ mi aldonu unu kuriozaĵon, la numero 3 'movo de Palikt', /Palikot-nomo de civitano/ rcievis lokon en parlamento, kvankam neniu aŭguris ĉi tion.

No comments: