Wednesday, November 14, 2018

Bicikla ekskurso

Hieraŭ, mi faris ekskurson al urbeto Skępe bicikle, por liveri dokumentojn en mia afero. La vojaĝo estis agrabla, sekura, ĉar sur ĝi ne veturis preskaŭ neniaj aŭtoj. La distanco mezuris 17 kilmetrojn, kaj reveno tiel same km. Kvankam vetero ne tro bela, eĉ momente pluvetis, tamen, mi kontentis. Mi havis eĉ plezuron flari tre agrablan aeron, ĝi devenis de planto de sinapo. Vere, pura plezuro tra 2 km.

Sunday, November 11, 2018

Tre grava datreveno en mia lando

Ankaŭ en mia loĝloko ni festis belan celebron
Grava datreveno, post 123 jaroj Pollando reakiris sian sendependecon. 
nia loka preĝejo


Kiel lando longa kaj larĝa poloj amase celebris sian centan jubileon, tia ĉi festo, tio estas raraĵo en nia historio, kaj profunde restas en mia memoro.  Vivu mia lando - Pollando