Wednesday, May 31, 2017

Ĉio rapide trapasas

Lilakoj post floris, do monato majo finiĝis. Ili donis al ni ne nur belajn florojn, sed ankaŭ agrable flaris ĉirkaŭe. Kia ĝi estis? La unua duono estis sufiĉe malvarma, kaj pluvema, la duan duonon karakterizis varma vetero. Kelkaj birdoj jam flegis idojn, sed aliaj konstruas nestojn. Ĉio ripetiĝas ĉiu jaro, gravas, ke ni havu la tempon por rimarki sencon de naturo, kaj kompreni ĝian dependecon inter diversaj specoj.  Sed, ni gravas la plej grandan rolon en medio, kiele homoj.

Saturday, May 20, 2017

Abeloj maje - 2017

La fotografio prezentas mortintajn abelojn
Ĝis nun en mia abelejo mi ne havis multe de laboro, pro simpla kaŭzo, ĉar abeloj ne laboris pro malvarmo al ili. Marto estis pli varma ol aprilo, sed dum marto plantoj ne floris, sekve aprila vetero ne permesis elflugi ilin el abeloj. Bela vetero ekis de dek dua de majo, do abeloj intense komencis labori.
Verdire, mi jam en duono de aprilo preparis ĉiujn vivantaj abelsvarmoj por printempa sezono, simile kiel pasinta jaro, sed vetero evidentiĝis ne tre favore por abeloj, kaj mi devis denove 'vesti' vintre abelujojn

Hodiaŭ, mi havis amuzan hazardon. Antaŭhieraŭ najbaro venis al mi kaj diris, ke en lia kamentubo estas abelsvarmo, demandis min, ĉu mi povus purigi lian tubon de abeloj. Mi konsentis, kaj ĵus hodiaŭ prenis ilojn, konvenan veston, kaj atingis kamentubon. Badaŭrinde, malgraŭ mia zorgo  abeloj ne volis veni al nova 'dometo', pro tio, ke ili tien jam konstruis konvenan lokon. Mi aldonu, ke tiu ĉi 'dometo' estas tre alte. Interese, kio okazos kun ili dum la sekvaj tagoj. Krome, najbaro estis murdvundita per abelo, kvankam li staris sur tero.

Sunday, May 7, 2017

Tio kaj alio

Vetero ofte  varias, do, hieraŭ tago belis kaj hodiaŭ suno ne brilis, posttagmeze pluvis, temperaturo nur +8-10*C, ĝenerale oni povas diri: kaprica tago, malgraŭ tio unuopaj abeloj serĉis nutraĵon. Hodiaŭ, promenante ĉirkaŭ lageto, mi hazarde trafis je nesto de anaso, en kiu ĝi kovis, ĉar, ĝi estis kaŝita en urtikoj. Ĝi tuj forflugis, mi ne estas certa, ĉu ĝi revenos.
Mi aldonu, ke antaŭ kelkaj tagoj du nestoj kun ovoj de anasoj estis formanĝitaj, verŝajne ia besto tion faris. Mi ege bedaŭras tion.  Ho, naturo ĝi estas bela, sed tiel kruela.
Pro  problemo fotografio aperos poste.

Saturday, May 6, 2017

Printempo - 2017

La unua ovo en la nesto
Ĉu de hieraŭ komenciĝis vera printempo en mia regiono? Ĵus hieraŭ, mi ekvidis la unuan hirundon, kaj en mia regiono oni diras, ke hirundoj portas printempon. Krome, estas varme +20*C, milda venteto, ankaŭ aperis suno sur ĉielo. Pro agrabla varmo ankaŭ ranoj gaje kvakas en mia lageto.

Ĝis hieraŭ aprilaj noktoj estis malvarmaj, kaj tagoj ne tro varmaj 8-10*C. Nun komencas flori fruktaj arboj, dum la antaŭaj jaroj tio okazis pli frue. Ĝenerale, ĉio disvolviĝas malrapide pro ne favora vetero.

Eksterlandaj aferoj - Francio

Morgaŭ en Francio okazos balotado, civitanoj elektos  prezidanton de la lando. Pretendas du kandidatoj al posteno. Dimanĉe civitanoj decidos, en kiu direkto marŝos Francio. La mondo kun granda intereso montras situacion en la lando. Ĝenerale oni vidas malpaciencon. Ĉu mi rajtas skribi pri tiu ĉi temo, kvankam Esperanto estas neŭtrala. Tamen, mi pensas, ke bono estas ĉiam la sama, kaj ĝi antaŭ ĉio estus povinta venki. Sed,...