Saturday, January 31, 2015

La naturo - iom pri somero

Filmeto prezentas mian herbejon somere, sed pardonu, mi tro rapide preterŝovis fotilon. Do, la bildo ne aspektas tro impone. Sed  plej grave miaopinie estas la sono. Mi tiel pensas, ĉu estonte oni povos rigardi kaj aŭdi ĉi tiun bildon, prenante ŝanĝon de klimato sur nia globo.

Friday, January 30, 2015

Ĉiutaga vivo - ion por manĝado

Pecoj de pomoj, kaj fluida kukurbo
Marmeladon mi ŝatas manĝi, do mi tiun ĉi agon faras precipe somere, kiam estas abundo de freŝaj fruktoj. Sed antaŭ nelonge mi preparis marmeladon. Por tiu ĉi celo mi prenis 2 kg da pomoj kaj la saman kvanton da kukurbo. Komence, oni devas purigi, tranĉi sekve boligi kukurbon, ĉar ĝi estas malmola, kaj sekve en alia puto boligis pomojn, ili  estas sufiĉe molaj /antaŭe ili esti forskrapaj el haŭtetoj, kaj tranĉitaj/ Kiam porcioj havas konvenan konsiston, mi miksas ilin aldonas 0,5 kg da sukero kaj iomete da acida citrono. Tio devas esti denove boligita. Sekve tre varmegan marmeladon mi enverŝas en purigitajn bokalojn. La lasta momento, konservado: ŝraŭbi bokalojn kaj rapide malvarmigi ilin. Do, marmelado preta. Mi aldonu, ke produktoj estas el mia kampo.

Tuesday, January 27, 2015

Historio - la 70a datreveno de liberigo

Fotografio, dokumento de historio
70 jaroj pasis, kiam soveta armeo liberigis hitleran koncentrejon - Auschwitz - Birkenau. Kaj ĵus hodiaŭ okazis solenaĵoj ligitaj al tiamaj tagoj. En solenaĵo partoprenis ĉirkaŭ 300 homoj el la tuta mondo, ili tiam estis liberigitaj, krome, ŝtataj delegacioj el 50 landoj.

   Tio estis infero - tiel memorigas unu el "prizonoj" de koncentrejo. Infero maleble forkuri el ĝi. En koncentrejo regis neimagebla doloro, sufero, malsato, vundoj, fizikaj kaj kruelaj turmentegoj de homoj, kaj homoj sen nomoj nur numeroj sur manoj. Ĉiun tagon alvenis novaj transportoj de senpunaj homoj. La sekvaj viktimoj.

Ni nuntempanoj devas pri tiu datreveno memori, kaj transdonu ĝin al niaj infanoj kaj nepoj. 

Sunday, January 25, 2015

Ekologio - Minutes to midnight

La horloĝo tiktakas.
Horloĝo de pereigo tiktakas. Indikilo de horloĝo indikas tri minutojn pli proksime al "la nula horo"
Ĉikagaj sciencistoj, kiuj kondukas bultenon "Bulletin of the Atomic Scientists" (BAS) de 1947 ĝis nuna momento observas kaj analizas la plej gravaj minacoj por homaro. La rezultoj de esploroj indikas sur simbola horloĝo de pereigo kaj depende de grandeco de danĝero ŝovas  ĝian indikilon antaŭen aŭ malantaŭen. Ĝis tiktako al horo 00:00 signifos pereon de homaro.

Kial oni decidis je ŝovo de horloĝo en 2015 jaron? Principe sufiĉas preni opinion el 2012, kaj konstati, ke problemoj en la mondo ŝveliĝas, ni komparu araban printempon, kaj rusan situacion.

Malgraŭ pozitivaj iaj progresoj se temas pri klimato, nuntempaj streĉoj estas absolute nesufiĉaj por antaŭzorgo de katastrofa  varmiĝo de Terglobo. Intertempe Usono kaj Rusio plue laboras al grandegaj programoj, kaj modernigas atomajn armilojn.

La horloĝo tiktakas jam apenaŭ 3 minutojn antaŭ 00:00, ĉar mondaj gvidantoj trompis nin en sia la plej grava devigo - certigi al ni sanon kaj vivadon de civilizacio.

Friday, January 23, 2015

Poezio - pri trapaso

Iom provoke, ĉar ĝi eble vivas?

Ĉu la mondo iomete mortos,
Kiam mi mortos.

Mi rigardas, rigardas,
Kiel iras la mondo
Vestita en kolpetolo de vulpo.

Neniam mi pensis,
Ke mi estas haron en ĝia kolpetolo.

Ĉiam mi estas ĉi tie
Ĝi - tien

Kaj tamen
Agrable estas pripensi,
Ke la mondo mortos iomete, kiam mi mortos.

esperantigis, Piotr Rumiński

Thursday, January 22, 2015

Tago de l' geavoj

Tagoj de l' geavoj, hieraŭ estis tago de avino, kaj hodiaŭ de avo. Tiuj tagoj estas simplaj, prozaj tagoj, sed en familia rondo ili gravas, pro tio, ke ili integras tutan familion. Tiujn ĉi tagoj memorigas al ni homoj, kion signifas familiaj proksimaj rilatoj inter familianoj. Ankaŭ ĝuste ĉi tagoj kaj aliaj similaj helpas pli feliĉe, harmonie travivi nian vivon. Ĵus hodiaŭ matene telefonis al mi filo, kaj en telefonilo mi aŭdis balbutantan voĉon. Mi tuj komprenis pri kio temas, lia bebo, Franio' volis bondeziri al mi belan deziron okaze de tago de avo. La bebo aĝas preskaŭ 3 monatoj. Tio min tre ĝojiĝis

Friday, January 16, 2015

La naturo - kapreolo

Unujara virkapreolo, oni ĝin nomis  blankuleto 'białasek'
Tiu ĉi blanka virkapreolo vidata sur foto estis forĵetita de grupo de bronzaj gekapreoloj, ĝi kuris sole tra vilaĝo. Oni ĝin kaptis kaj transportis al speciala sidejo, kie oni kuracas kaj zorgas ankaŭ aliajn sovaĝajn bestojn.
La kapreolaj albinosoj okazas tre malofte, do tio estas interesa okazintaĵo, kaj zorgantoj ne povas liberigi ĝin al natura medio. La kaŭzo estas simpla, ĝi certe pereus pro sia blanka haŭto, ĉar ĝi estus tre videbla al lupoj, vulpoj, krome, ĝi ne estus akceptebla por aliaj kapreoloj.
Ĝi trafos al besta ĝardeno, kaj ĝi eble iam renkontos amikinon?  /foto.M. Delmanowicz/

Thursday, January 15, 2015

Ĉiutaga vivo - siropo el betoj.

Jam preta siropo en botelo.
Tuta procezo konsistas el kvar fazoj. Komence, mi prenis dek betojn sukerajn, poste ilin lavis en pura akvo per broso. Sekve ĉi betojn mi tranĉis je strietoj kaj enmetis ilin en la poton. Do, sekvas la tria punkto de procezo, sur strietoj verŝis mi bolantan akvon kovrante ilin. Kaj, ekis bolado de pecaj betoj. La bolado daŭris kvar fojojn, pli detale, el poto la likvon mi elverŝis al alia poto kaj poste enverŝis freŝan varmegan akvon. Mi gustumis strietojn kaj ili jam ne estis dolĉaj. Sukero trairis al akvo. Tion nomas difuzo. Finfine la plej grave, ne tro dolĉan akvon, mi devas transformi en la siropon. Nur longa boligado faris el ĉi 'akvo' tre dolĉan siropon. La metodo, mi devas konstati esti laboreme. Sed, la rezulto estis ekscelenta, la siropo estitiĝis densa, iom amara, bongusta, kaj bronza koloro.
Pecoj da betoj.
Bolanta siropo

Sunday, January 4, 2015

Ekologio - ŝanĝo de klimato

Kial ni ne volas kompreni kaj sekve enkonduki ŝanĝojn, ĉar
   Nia cerbo plej preferas absorbi kaj transformi facilajn kaj agrablajn aferojn al ni.
Ŝanĝojn? Mi perdas je tion – mi ne volas ilin.
La konsciiĝo de problemo de danĝero grandegas. Neceseco de ŝanĝoj de klimato nuntempe  postulas de ni egan penon: transkonstruon de socia pensado, investi grandajn rimedojn kaj la plej grave limigi konsumadon, pli ĝuste transformado tutan ekonomian sistemon, ĉar ĝis nun konsumado postulas kaj absorbas grandan kvanton da energio, krome niaj subteraj rimedoj malgrandiĝas. Do, ĉio ĉi postulas de homoj forĵetu ĝisnunan senzorgan vivon kaj prenu grandan penon en propra mano. Ni nune vivantaj homoj devas sincere konsideri la aferon.
La temon mi daŭrigos…

Thursday, January 1, 2015

Mia familio - nepoj

Mi Piotr kun nepo Adaś
Kion mi deziras al miaj du nepoj, por ke ili kresku rapide kaj estu sanaj, dum 2015 kaj postaj jaroj. Pli aĝa ‘Adaś’- Adam jam finis 4 monatoj, ĉu vi scias , ke li jam provas paroli, lia parolo ankoraŭ estas malklara, sed al mi estas tre interesa, ĉar li provas imiti mian voĉon, tio aspektas amuze. Kredu, tio donas certe al li kaj kompreneble al mi grandan plezuron.
La dua ‘Franio’ –Francisko finis 2 monatoj, li apenaŭ lerni ĉion, sed li estas kapabla knabo, do rapide sekvos Adaś.
Mi kaj mia edzino ege amas niajn nepojn. Mi certe parolas, parolos al ili esperante.