Wednesday, October 31, 2018

Mia abelejo - aŭtune

abelo kunprenas nektaron
Ĉu tio eblas, evidentiĝas, ke jes, hodiaŭ la lasta tago de oktobro, kaj ni havas veteron preskaŭ someran. Tagmeze +20*C. Multe da insektoj flugas serĉante nektaron. Miaj abeloj amase krozas en aero, ili eĉ alportas polenon, mi rimarkis, ke poleno estas nigra, interese de kiu planto?. Bone, ke mi semis /Phacelia tanacetifolia Benth/ - latine, ĝi bele floras, kaj sur ĝi sidas abelojn. Vere impona bildo.
mia kampo de Phacelia tanacetifolia


Saturday, October 27, 2018

La aŭtuno - 2018

ĉu vi vidas birdon? - sur arbo
Aŭtuno daŭras jam pli ol unu monato, pasis ankaŭ  'pola ora aŭtuno' kun sunaj tagoj, preskaŭ sen vente, ĝenerale, bela vetero. Ankaŭ abeloj estis kontentaj, eĉ de tempo al tempo aperiĝis papilioj. Se, mi parolas pri papilioj, ĉi jare ili ne abundis, vere ili estis raraj, mi ne scias kial. Kvankam floroj bele floris. Komparante pasintan jaron, en kiu ili multnombriĝis, tio estis vera agrablaĵo por okuloj.
Sed, kiam komenciĝis kalendara aŭtuno, vetero ŝanĝiĝis, kaj, la lastaj tagoj de nuna semajno alportis iom da pluvo, ankaŭ ventis.
La prognozoj por proksimaj tagoj estas prosperaj pro milda vetero, sed ni atendu, ĉu aŭguro estos trafa.

Thursday, October 18, 2018

Sur miaj lagetoj - cignoj

ĉu ili trovis konstantan lokon?
Al miaj lagetoj alflugis du cignojn, komence unu, kaj post unu tago la dua. Ili kreas paron. Kiam mi ilin rimarkis, ili tute ne timis, sed atenteme observis min. Laŭ mi ili trovis perfektajn kondiĉojn, ĉar ĉi tie estas kviete, kaj ili havas sufiĉe da nutraĵo. Mi aldonu, ke lagetoj estas baritaj, do ili estas sekuraj. Eblas, ke ili serĉas lokon por vivado.

Sunday, October 7, 2018

abeloj oktobre - 2018

En 'pordon' de abelujo ni enmetas tubon por fumi
Oktobro estas monato, en kiu abelistoj zorgas pri abelejo kaj prepari ĝin al vintra periodo. Vintro estas la plej danĝera por abeloj, ĉar ni neniam certas, ke ni faris ĉion ĝuste. Kaj temas pri tio, ke ĉiuj abeloj ĝivivos en bonstato vintron. Mi jam preparis ĉion. La lasta punkto estas doni medikamenton por detrui la paraziton / waroa destructor/, almenaŭ du foje, do al mi restis ankoraŭ foje.
Tamen, la  lastaj tagoj estas varmaj, kaj abeloj estas tre viglaj, kaj alportas polenon amase, tio min malpaciencas, eblos, ke abelreĝino komencos vermumi. Sekve de tio naskiĝos nvuloj, kaj ili verŝajne mortos pro ne konvenaj kondiĉoj.
Sur foto mi prezentas ilon por fumigi svarmabelojn /medikamento, pinĉilo, elektra fumilo/