Wednesday, December 24, 2014

Kristnasko - 2014

Okaze de Kristnasko mi volas sendi bondezirojn al FIDELAJ GEAMIKOJ kaj ĉiuj SAMIDEANOJ.

          GAJAN KRISTNASKON
    kaj FELIĈAN NOVAN JARON 2015 deziras
           Piotr

Tuesday, December 23, 2014

La lageto - 36



lageto 'rivereto'

 Mia mieno estas pli gaja, ĝuste evidente mia lageto kovriĝi per akvo. Kvankam kvanto da akvo ne estas tro granda. Mi rimarkis ankaŭ, ke komencas eĉ alflugi anasoj. Ili ankaŭ estas kontentaj pro tiu situacio, ĉar en lageto ili trovas ion por manĝo en sekaj postaĵoj de herboj.

                   Malgraŭ malbela vetero por laboro – iom pluvis, ventis, do mi laboris ĉe unu el etaj lagetoj nomite ‘rivereto', nomo devenas de ĝia longeco.  Estas sufiĉe facile labori pro tio, ke  grundo estas mola, krome, ne estis tiel profunde. Laboro ŝovas malrapide, ankaŭ  kondiĉoj ne tro komfortaj, sed plue kaj antaŭen.                          

Sunday, December 21, 2014

La vintro -2014

Iom da printempo dum vintro
Dimanĉo - astronomia vintro venis, sed senfrosta kaj senneĝa, kvankam iom ventas. La plej parte vintro aspektas alie, ĝi alvenas al ni per blanka ĉevalo kurante sur neĝa vojo. La temperaturo dum tagmezo +5*C. Oni aŭguras, ke sekvaj tagoj similos al hodiaŭa tago.  Ĉu tio okazos, ni baldaŭ ekvidos. Stranga vintro, ĉu ne?

Tuesday, December 16, 2014

La lageto - 35

Sen komento, ...

Mia doloro estas granda, kiam mi promenis laŭborde de lageto, mi rimarkis ion blankan en la akvo, estis ankaŭ maldika tavolo  de glacio. Komence mi pensis, ke tio estas blanka kalamo, sed kiam mi eltiris el akvo evidentiĝis – tio estis angilo. Ĝi mezuris 60cm kaj ĝi aĝis 2,5 jaroj, kaj estis mortinta. Tamen, mi supozis, ke ĝia vivo estas danĝera por plua ekzisto pro manko de akvo.
Somere mi provis ĝin kapti, senrezulte, tiam lageto estis preskaŭ malplena de akvo.

Kaj hodiaŭ ankaŭ mankas akvo en mia lageto, sed tio estas ne nur mia afero, ĉar en tuta regiono ne pluvas, kaj grunda fundo de akvo malaltiĝis ĝenerale. Laŭ mia konstanta mezuro  manki en mia lageto – 54 cm  de akvo. Surfaco de la lageto aspektas terure.

Saturday, December 13, 2014

Polaj aferoj - protestoj

La marŝo de protesto en Varsovio
Hodiaŭ ĵus pasis la 33a datreveno de enkonduko en Pollando „La stato de milito”  - okaze de tiu ĉi dato unu el dekstraj partioj organizis demonstracion. Ĉefe ĝi fokusis pro tiu dato - 13 de decembro 1981, por ke omaĝi pereintoj dum tiu periodo, kaj alia kaŭzo pli grava – por esprimu sian malkontenton pro falso de balotoj, kiuj okazis la 16 de novembro.
Sur la stratoj de Varsovio marŝis ĉirkaŭ 60 -80 miloj da homoj el diversaj anguloj de lando, kaj varsovianoj  portis naciaj flagoj, paneloj, blanko-ruĝaj rozoj, kantis patriotismaj kantoj. La komenco de marŝo kaj fino  oni kantis himnon.   – tia maniere ili malkontentiĝis kontraŭ nuntempaj ŝtatanoj. Kompreneble pinta punkto estis parolo de ĉefo de opozicia partio Sinjoro Jarosław K. Li  en akraj vortoj diris, ke ŝtatanoj, alivorte reganta Koalicio ne zorgas pri bonstato de simplaj civitanoj.
Mi citu etan fragmenton el parolo  Tiu ĉi marŝo estas de marŝo civitana tiuj, kiuj preferas en Pollando bonan ŝanĝon, kiuj volas venki en batalo kun disvastiganta malbono…”   „ homoj en Pollando volas aŭtoritaton honestan kaj justan. Aŭtoritato, kiu estimas Polan moŝtan staton, rangon de poloj – tie en Pollando kaj en la mondo...".

Sunday, December 7, 2014

Esperanto- instuado de Zamenhof

 Sed tiuj Esperantistoj, kiuj apartenas al nia afero ne per sia kapo, sed per sia koro, tiuj ĉiam sentos kaj ŝatos en Esperanto antaŭ ĉio ĝian internan ideon; ili ne timos, ke la mondo moke nomas ilin utopiistoj, kaj la naciaj ŝovinistoj eĉ atakos ilian idealon kvazaŭ krimon; ili estos fieraj pri tiu nomo de utopiistoj.

Friday, December 5, 2014

La naturo - planto - daturo

La daturo kaj apud ĝi oleandro.
Mi ŝatas plantojn, sed precipe tiuj, kiuj bele floras, kvankam ĉia floranta planto havas sian ĉarmon.
Nun mi prezentas tiun ĉi floron, tio estas daturo, kiun mi kultivis. Tamen ĝi bezonas tre fekundan grundon, kaj la plej grave malsekecon. Tiu ĉi prezentata planto bezonas somere ĉirkaŭ 10 litrojn da akvo, tage. De kie mi scias pri tio, ĉar ĝi kreskas en la sitelo. Alikaze, kiam ĝi ne estas akvumata, ĝi velkas.

Tuesday, December 2, 2014

Ekologio - nia sano

Ni ofte miras, kial ni malsanas, kvankam ni manĝis freŝan manĝaĵon. Kuracisto ne scias kaŭzon, kaj demandas pacienton, kion vi manĝis hieraŭ? Evidentiĝis, ke freŝaj legomoj, aŭ aliaj produktoj kaŭzis pro nia malsano.

Farmistoj por akceli kreskadon de bestoj nutras ilin per nutraĵo kun antibiotikoj kaj aliaj komponentoj, tio certigas, ke bestoj kreskas pli bone kaj ne malsanas, tio bedaŭrinde okazas. Do, bredado estas el ekonomia punkto pli profita por bredistoj.
Ni prenu grandegan bredejon de kokinoj. Ĉu bredisto permesas, ke bredejo kalkulante miloj da kokinoj pereas? Mi aldonu, ke kontrolo ekzistas, por ke malkovru antibiotikojn, sed tio estas longa vojo, kiam laboratorio donas rezulton. Finfine ni jam manĝis viandon, ovon!

Serĉistoj indikas ofte, ke antibiotikoj ĉeestas en diversaj produktoj, krome viandoj, ankaŭ legomoj, fruktoj, grenoj kultivataj sur grundoj fekundigataj per sterko de bestoj.
Do, ni havu plenan konscion pri tiu minaco!

P.s. Ĉu vi eble rekonis karakterizan sufiĉe longan vokadon de kortbirdo aŭdatan en filmeto?