Tuesday, August 9, 2011

La naturo

Kiam ni observas diversajn anguletojn sur nia tero, ni ofte povas ekvidi ion interesan preskaŭ ĉie. Mi laste rimarkis neatendite nesteton kaj en ĝi kvar ovetojn. Eta birdo faris ĝin ĉe la bordo de mia lageto en  sekaj arbustaroj. Ili estis en akvo, ŝajne maldanĝere, tiel pensis la birdeto. Sed post iom da tempo akvo malaltiĝis do, arbustoj jam ne estis en la akvo. De tempo al tempo mi observis  la lokon, ĉio estis en ordeco.
Sekve mi trovis kvar elkoviĝitajn nudajn birdetojn, pardonu, ne nudaj, ili havis maldikete delikatajn 'plumkotonojn'. Vidante tian bildon mi ekĝois, sed la ĝoiĝo daŭris nur kalkajn tagojn. Mia interesiĝo estis ega, do mi volis vidi ilin denove. Bedaŭrinde nesto estis malplena, kaj mi pripensis, la naturo estas bela sed ankaŭ kruela.  

No comments: