Thursday, November 30, 2017

Iom pri vetero

En mia lando la tagoj novembraj apartenas al tre malagrablaj en la tuta jaro. Ĝis nun pli multo da tagoj dum novembro estis pluvemaj. Kaj pro tio vetero al ni estas premada. Mi menciu, ke hodiaŭ posttagmeze en mia ĉirkaŭaĵo ekis neĝado. Krome, tagoj estos grado post grado pli malvarmaj. Mi tiel kalkulas, oni devas atendi ĝis la una de januaro, sekva jaro, tiam tagoj estos pli longaj, klaraj, eble bonvenos sunon sur la ĉielo, ĉu ne?

Sunday, November 26, 2017

Vero - Ĉiam estu vero

Mensogo estas elemeto, kiu servas por tio, ke ĝi kelkfoje uzata estiĝas la 'vero'. Plej parte ni tion spertas, kiam ni ne povas konvinki persne pri la temo. Tio okazas, kiam ni - sciigon, mesaĝon, aŭdas de diversaj personoj, kiuj por ni estas fremdaj. Tiu situacio regas sur loka ĉirkaŭaĵo. Sed, kio estas, kiam ni faktojn, eventojn konas el gazetoj, tv, radio. Tiam restas al ni analizi faktojn, bone, se ni agas enlande, kaj detale scias situacion, kondiĉojn ktp. Homoj en aliaj landoj agas simile. Tamen, kiam amasmedioj anoncas faktojn pri aviadilaj kraŝoj, tragedioj, en kiuj partoprenas homoj, pafado al homoj, kaj aliaj sportaj, kulturaj, ktp. Ni tiam kredas entute, senkondiĉe. Tiuj informoj estas veraj. Kaj ni kredas ilin, de la unua momento. Mensogo, oni povas ĝin tiel transformi, ke ĝi estiĝas vero. En iu ajn lando agas korespondanto, kiu reprezentas gazeton ekzemple NYT- redakcejo en Usono. Tiu korespondanto agas, kaj havas sian, /siajn/ informanton en lando, en kiu li labras. Kompreneble korespondanto ricevas monon el redakcejo, kaj redakcejo postulas, ke raporto pri eventoj en la lando estos ĝispreciza, konforma al linio, kiu posedas teamon de estrara redakcio. Kial mi tuŝis problemon, ĉar lasttempe kelkaj redakcioj de gazetoj skribas mensogojn pri Pollando, ili ĉerpas informojn el plafono, aŭ pola gazeto " Gazeta Wyborcza".

Thursday, November 23, 2017

La naturo - lacertoj

Jen ovoj de lacerto
Tio estis la somero, mi tiam dungis laboristojn, por ke ili faru korton ĉe la domo. Por tiu celo ili devis transporti iom da sablo. Ĝi kuŝis proksime de domo tra eble kvar jarojn. En ia momento ili alportis al mi ovetoj, sed tiuj ĉi ovetoj estis molaj. Unu el laboristoj konstatis, ke ovetoj apartenas al serpento, kaj konsilis al mi, ke detruu ilin. Ankoraŭ laboristoj trovis alian grupon de ovoj, sed mi protektis ilin, kaj enfosis ilin en sablon. Finfine naskiĝis ne serpentoj, sed lacertoj. Estas interese, kie loĝas lacertoj dum malvarmaj tagoj. Mi konvinkiĝis, ke en pura sablo ĉirkaŭ 30 - 40 cm subtere.

Friday, November 17, 2017

La aŭtuno - 2017

ne tro videbla, sed en la lasta momento mi faris ĉi fotografion
La aŭtuno - 2017
La nunjara aŭtuno evidentiĝas pluvema, nuba, malserena. Ĝenerale estis ne tro belaj tagoj. Kamparanoj havis malfacilaĵon por rikolti aŭtunan produktojn, krome ili ne povas eĉ en ĝusta tempo semi grenojn.
Pro malkonvena vetero mankis tiel bela aŭtuna okazintaĵo - somero de santa Martino. Ĝi okazigas nur dum sunaj, iom ventaj tagoj.
Mi pensas, ke birdoj el nordaj landoj jam revenis al pli varmaj regionoj. Mi vidis tre longan ŝnuron de gruoj, vere impona. Mi tiel longan ŝnuron de birdoj ankoraŭ ne observis. Tio estis la sesa novembro.

Saturday, November 11, 2017

Pola historio - antaŭ 99 jaroj

Nur tiu nacio komprenas, kiu perdis sian teritorion por 123 jaroj, Kaj, sekve kun granda konsekvenco reakiris ĝin denove. Tio okazis en Polujo dank' al eminentaj polaj patriotoj en 1918 jaro. Do, hodiaŭ mia patrujo celebras tiun ĉi datrevenon. Tio estis antaŭ 99 jaroj. Ne ĉiuj scias el la mondo, ke tri najbaraj landoj dividis Pollandon je tri partoj, kaj poste aneksis al siaj landoj. Ni nuntempaj poloj klinas kapon por ĉiuj niaj antaŭuloj, ke ili tiel saĝe agis, kuraĝe batalis, ke ni nun povas paroli pole, havi propran kulturon, havi patrujon. Gloro al niaj herooj

Saturday, November 4, 2017

Mia familio - interparolo

Mia trijara nepo venis al mi strange vestita, do, mi demandas lin: kiun vi prezentas? Piraton li respondis. Ĉu vi - avo volus aspekti simile al mi? Jes, mi respondis, sed mi ne havas monon por aĉeti piratan vestaĵon. Sekve nepo revenis al sia ĉambro, kaj alportis monon al mi, por ke mi aĉetu la saman vestaĵon kiel li havas. Ankoraŭ, mi demandis lin: kion faras piratojn sur la maro? Savas geinfanojn li respondis, mi korektis lin, sed li ...

Neaŭskultata apelacio. Blua punkto. (subskriboj) PL)