Thursday, July 31, 2014

Esperanto - 19

Ni dum interparoloj
Lasta tago de monato julio, do por mi estis iom libera dum mia estado en Bona Aero.  Kvankam ĵus hodiaŭ mi promesis al mia amiko en Rosario, ke ni renkontĝu, sed pro mia ne tro bona farto mi rezignis, ĉar la urbo estas sufiĉe malproksime de mia loko, mi estas en Buenos Aires
Mi partoprenis en seminario, kiu traktis kiel disvastigi Esperanton en mia propra loko, kaj pro tio helpi UEA.
La renkonto estis gvidata de sinjoro el Koreio, en  ĝi partoprenis sufiĉe multe da personoj, kaj ĝenerale estis  interesa.
Mi ankaŭ renkontis mian amikon el Brazilio, sed ...
Krome, mi decidis promeni tra la urbo, kaj aĉeti etajn memaraĵojn por mia familianoj

Esperanto - 18, San Antonio

Pejzaĝo el Argentina vilaĝo
Hieraŭ merkrede, mi ekskursis ekster Bona Aero la vojaĝo estis al San Antonio, kaj poste ni vizitis grandan bienon. La bieno impone estas granda, ĉar ĝi havas ĉ 500ha da grundo, ĝia nomo sonas Ombu de Areco. Ĝia komenco ekis de 1808 kaj daŭras ĝis nunaj tempoj, kompreneble ĝi transiras de manoj al manoj, alie ĝi estas heredita de familianoj.
Post alveno la dommastrino salutis nin varme, Oni gastigis nin per trinkaĵoj, etaj kukoj kaj aliaĵoj. Ni rajdis ĉevale kaj ĉevalajn veturilojn. Sekve oni gastigis nin, ni sidis ĉe tabloj kun manĝaĵoj, regis bovaĵa viando, ankaŭ aliaj manĝaĵoj tre bongustaj, estis ankaŭ vino, kukoj. Post la manĝaĵo loka artisto kantis, krome, estis dancoj sur herba grundo. Fine unu el laboristoj de bieno prezentis sian numeron kun ĉevalo, ĝia ĉevalo estis fidela al liaj petoj, kaj faris ĉiujn komandojn pri kiuj li ordonis al ĝi.
Simile kiel en cirko. Estis amuze, kaj gaje. Por ni tio estis agrabla ekskurso. Ni trafis belan veteron, estis suna, varma vetero.

Wednesday, July 30, 2014

Esperanto - 17

Karaj amikoj pli detale mi priskribos miajn impresojn, poste.
ĝis!

Monday, July 28, 2014

Esperanto - 16

Mi - Piotr en la hotela akceptejo
Mia la unua tago en Bonaero dum  Universala Kongreso.

Tuesday, July 22, 2014

Esperanto - 15

Mi pensas, ke ĉiu esperantisto volus partopreni Universalan Kongreson de Esperanto. Sed ne ĉiam cirkonstancoj permesas por ĉi tiu entrepreno. Estas diversaj kaŭzoj, ke ni ne povas realigi. Mi ankoraŭ ne partopreni UK, sed...

La lageto - 27

Ni vidas kovritaj plantoj sur ra lando
Estas varmegaj tagoj, do laboro ĉe la lageto ne ŝovas antaŭen, kvankam estas veraj kondiĉoj pro malalta nivelo de akvo. Tamen, mi iom provas agi sur surfaco de lageto. Neimageble estas malalta nivelo de akvo, mi ne memoras ion similan, laŭ mi estas kaj estos katastrofo, se mi povas tiel diri.

Sunday, July 6, 2014

La naturo - oriolo

Tio estas malfacila tasko fari fotografion de oriolo, ĉar la birdo similas al folioj de arboj, krome ĝi estas tre vigla. Do, mi nur  faris filmeton de kronoj de arboj, ĝuste en branĉoj estas kaŝitaj plenkreskuloj kun iliaj idoj, do aŭskultu senĉesan vokadon de birdoj. Ĵus antaŭ ne longe kovis idoj de orioloj. Komence, ni aŭdas voĉon de virkoko, ĝi anoncas pri la afero.