Thursday, February 21, 2013

Famaj poloj - Mikołaj Rej

La Parto de la pola lingvo
Hodiaŭ oni solenas la tagon:
Internacia Tago De Patruja Lingvo

Mikołaj Rej - 1505 - 1569,  poeto, romanisto kaj reformista aganto. Li estis la unua verkisto, kiu skribis en la pola lingvo, kaj li diris, ke Poloj ankaŭ scias sian propran lingvon. Samtempe, Rej rompis la kutimon skribi en renesanca tempo en latina lingvo, kaj ekis skribi pole.
Estas fama lia diro: "A niechaj narodowie wżdy postronni znają, iż Polacy nie gęsi swój język mają"
                     "Kaj, nacioj fremdaj sciu, ke Poloj propran lingvon posedas, kaj ne uzas alian"

Tamen, ni ĉiuj scias, ke lingvo estas viva kreaĵo, kaj ĝi ĉiame evoluas. Kiam ni komparas vortojn kaj frazojn, do ni rimarkas grandan diferencon inter iama lingvo kaj hodiaŭa.

Wednesday, February 20, 2013

La vintro - 2013

... randaj floroj...
Tiu ĉi supera foto malimitas la vintron. Do, mi ilustras ĉi artikoleton pere de randaj floroj de mia lageto. Iom da la somero dum  la vintro oni ĉiame bezonas, ĉu ne. Laŭeble tio bonhumorigos mian etoson  dum vintraj tagoj.
La vintro, vere alvenis hieraŭ la 19 an de februaro, pro la neĝado, la tavoliĝo de la neĝo akiris 10 cm, tio ĉi tuŝis la tutan Polujon, do, situacio sur vojoj fariĝis danĝera. Ankaŭ hodiaŭ neĝas etaj  petoloj, kaj iom frostas nokte, -3 gradojn.
En mia lando funkcias jena diro, " Idzie luty podkuj buty", 'Kiam alvenos februaro, do subforĝu ŝuojn'. Ĉu la neĝo etendiĝos langdaŭre, tio evidentoĝos  dum proksimaj tagoj.

Friday, February 15, 2013

La lageto - 16

vintra ĉarmo de lageto...
Ĉu vintre mia lageto estas interesa, oni povas diri, ke iagrade, certe jes. Sed, ne tro plenoimpresa, kiel somere, kvankam vintra ĉarmo sendube valora.  Mi senhezite povas trapaŝadi en ĉiun  angulon de lageto, ĉar surfaco de glacio estas stabila, kvankam ne tro dika. Ĉi vintro estas iom kurioza, precipe pro ioma degelado fine janruaro, tiam tagoj indikis plusa temp, krome pluvis.  /mi estu pli fidela, kaj preciza, antaŭ 8 jarojn lageto januare estis tute senglacio, tiam estis + 10*C/ Ĉio ĉi kaŭzis, ke ekzistantan surfacon kovris la tavolo de akvo. Precipe tio ĉirkaŭis ĉebordan parton de la lageto. La alteco de akvo en tiu loko mezuriĝi 20 cm.
Post kelkaj tagoj revenis frosto, kaj 'flua' akvo transformiĝis en glacio. Ekestiĝis danĝera situacio, ĉar formiĝis du tavoloj de glacio. Tiu stato eble malutiliĝos precipe al fiŝoj. Ĉio evidentiĝos baldaŭ.
La vintro nune postlasis iom da restaĵoj de la neĝo, sed ĝi kuŝas nur ne pluraj anguloj de kampoj.

Thursday, February 7, 2013

Agrikulturo - abeloj

Folio de vasko,,k kadro kun metalaj fadenoj
La abelo laboras ĉiame en rapideco, ĝi eble scias, ke sekve ĝia flugo povas esti lasta. La horloĝo de vivo de la abelo kuras ege rapide,  elĉerpiĝas el ĝi fortoj kaj produktaj eblecoj, do "nia" abelo pli kaj pli kun granda intenso, streĉiĝas nervaj impulsoj por akiri ankoraŭ ion pli multe. Kaj, estas tago, kiam abela laboristino krozas sub ŝatata kampo, kaj finfine alteriĝas sur bunta tapiŝo de flarantaj floroj. La abelo jam kunprenis la polenon aŭ nektaron, do jam ĝi estas preta forflugi, sed senefike, ĝia fino, forpaso  jam komenciĝas.
Ho, naturo, kiel ĝi estas bela, sed samtempe tiel kruela.


Por bredadi abelojn, ni ĉiuj scias, oni bezonas abelujojn, en ili abelistoj aranĝas kaj pendigas kadrojn kun folioj de la vasko. Kaj, ĝuste sur la 'folioj de vasko' estas la plej grava procezo en abelujo. Tiun ĉi procezon, mi priskribos en sekvonta noto.
Antaŭ hieraŭ marde, 5an de februaro el mia du abeloj, dum suna, bela tago elflugis abelojn, temp ĉ +9*C. La tria abelujo, kaj en ĝi ĉiujn abelojn mortigis musoj, do mi faris egan malgardemon dum preparado de tiu abelujo al vintro.