Sunday, March 19, 2017

Mia abelejo

ili sentas printempon
Kiel abeloj travivis vintron? El 28 abelsvarmoj - vivas 25. Mi supozas, ke tri svarmoj mortis, pro malsekeco. Januaro en mia regiono estis sufiĉe varma kompare al pasintaj jaroj, do, abeloj ofte elflugis el abelejoj /23,27,28,29/. Ĝis nun, de marto abeloj estas aktivaj, krom kelkaj tagoj, ekzemple hieraŭ, ĉar pluvis, kaj hodiaŭ estas vente. Ili alportas poleno, kvankam plantoj amase ne floras.
Do, al mi atendas multe da laboro.
abelujoj januare


Thursday, March 9, 2017

Mallonge pri politiko

Malbone okazis, ke ĉefministroj UE rifuzis akcepti polan kandidaton Jacek Sariusz Wolski al posteno de Ĉefo de Konsilo de Eŭropo. Kaj elektis D. Tusk por ĉi tiu posteno.

Mia taglibro

Bonvenu karaj amikoj!
Post longa tempo, mi zorgos pli ofte aperigi notojn en ĉi taglibro. Vere, mia silento ne dependis de mia nevolo. Eble printempo ironta estos ĉe mi.