Saturday, June 27, 2015

La naturo - raŭpoj

ni vidas marŝantaj raŭpoj
La mallonga filmeto prezentas randojn de mia lageto, kaj sur folioj de urtiko ni vidas raŭpojn de papiloj, Ili estas nigraj.
La papilio plenkreska produktas ovetojn sub la folioj de urtiko, kaj poste el ili naskiĝas etaj raŭpoj, ili amasiĝas en grupoj, kiam ili jam pli kreskiĝas, do ili disiras al aliaj folioj por serĉi nutraĵon. Kaj el ili ni havas belajn papiliojn.

Friday, June 26, 2015

Tio kaj alio - festivalo de 'ranĉera' kanzoneto

afŝio pri festivalo
Ĝi okazis jam la 4a finalo de tiu ĉi festivalo de kanzonetoj ankaŭ skeĉoj traktataj pri vilaĝa vivo kaj  popolaj aferoj en mia lando. Tio estis jam la 4an fojon en mia vilaĝo. Sed mi estis tien mallonge pro alia okupo en mia bieneto. Partoprenantoj alvenis el diversaj anguloj de lando, kompreneble precipe el vilaĝoj. Ĉe la okazo lokaj grupoj de fabrikistoj prezentis siajn produktojn en la budoj, krome, oni povis ion manĝi ankaŭ senpage.
budo kun memoraĵoj
ripozantaj spektantoj

Thursday, June 25, 2015

Tio kaj alio - jubilea festo

Mia diplomo
Hodiaŭ posttagmeze okazis jubilea bela okazintaĵo. Antaŭ kelka tempo mi ricevis invitilon, kaj oni invitis min por ĉi jubileo. Tio estis en urbo, kie mi tiam loĝis. En la periodo 1994 - 1998 - mi estis konsilantaro de loka socio.  La temo tuŝas 25 jarojn de loka memregistraro. Entute partoprenis ĉirkaŭ 80 homoj. Oficiale ni komenciĝis per kanto de pola nacia himno. Estis paroloj je temo traktata pri pasintaj 25 jaroj, kiam oni enkondukis lokan memregistrarecon, /mi aldonu, ke antaŭe ĝi  ankaŭ ekzistis/ kaj, kion ili faris por urbo, ankaŭ oni listigis homojn, kiuj laboris en tiu ĉi tempo. Multaj homoj jam forpasis, kaj ni omaĝis ilin per unu minuto de silento. Ĉiuj konsilantaroj, kiuj ensidis en tiu ĉi periodo ricevis diplomojn - dankindojn, krome, memorajn medalojn. "Podziękowania". Interalie mi ankaŭ ricevis diplomon, ankaŭ medalon. Ĉe la fino de festo okazis arta parto. En ĝi junuloj bele kantis naciajn nuntempajn belajn kantojn. Fine estis eta manĝa regalado.

Monday, June 22, 2015

Diversaj moroj kaj kutimoj en la mondo

 Mi ne volas skribi pri tiu ĉi kutimo, sed ne ĉiuj homoj en la mondo scias pri stranga festivalo, kiu okazas en Ĉinio. Miloj da hundoj kaj katoj suferas terurojn kaj poste ili estas mortigataj. Tio nur okazas, por ke loka socio gardu kutimon, kies tradicio devenas de XIV jarcento. Stranga tradicio, ĉu ne? Oni festas ĝi la 21a junio ĉiun jaron. Unu el lokuloj tiel skribas pri ĉi moro – mi persone aprobas ĉi kutimon, kaj h…a v….o similas alkoholon. Tio estas elemento de nia antikva kulturo.

Saturday, June 20, 2015

Esperanto - amikeco

Flago de Peruo
Multaj esperantistoj volas partopreni Universalan Esperantan Kongreson, kaj senti etoson de esperantismo, kaj esti eĉ etulo en tiu ĉi granda familio monda, ankaŭ valoras substreki turismaj celoj, gravas interparoli kun alaj personoj por ke havu bonaj amikoj, kiuj parolas la saman lingvon. Sed ne ĉiuj havas eblecon pro diversaj kaŭzoj, unu el ili estas, ke ĝi iom  kostas. Estas ankaŭ alia kaŭzo pro viza problemo. Mi partoprenis UK en Argentino senprobleme. En ĉi entrepreno estas la plej grava, bona sano.

Mia amikino el Peruo skribas pri la UK, mi citas: "Mi ankaŭ volas iri al 100a Kongreso de Esperanto, sed mi ne povas iri tie ĉar mi bezonas la vizon Schengen. Estas tre malfacila akiri tion!!!
Espereble la vizo schengen estos foriga en la sekvonta jaro.  Do mi ne bezonos la vizon por iri al Eŭropo tiam.
Mi kaj miaj amikoj (ĉiuj ni estas komencantoj de Esperanto!) volas iri al Kongreso, sed mi kredas, ke ni unue devas paroli Esperanton pli bone."
Mi volas aldoni, ke ni jam sufiĉe longe korespondas pri diversaj aferoj/mi kontentas pro tio/, kaj ŝi plue skribas:"En la esperanta klubo, ni vidis videojn de la Kongreso de la lasta jaro en Argentino. Kaj subite...mi vidis vin en 6:02 tie!
https://www.youtube.com/watch?v=ewoC5Utggp0

kaj tie en 5:05!
https://www.youtube.com/watch?v=LX-F9BeTh-Q

Mi diris al ilin "Mia amiko Petro estas tie!!" Estis feliĉa momento."

Kara amikino koran dankon pro disfamigo, kaj mi tuj malfermis ligilojn, kaj vere mi sin ekvidis, sen via informo mi tion ne eblos. Vere, etaj aferoj, sed ili donas iomete da felĉio en nia rapida vivo.

Wednesday, June 17, 2015

Agrikulturo - abeloj

Abeloj jam kunprenas nektaron
Mi denove provas kultivi abelojn, ĉar eble ne ĉiuj rimarkis, ke dum la lasta vintro miaj abeloj mortis. Antaŭ ĉio mi konatiĝis kun abelisto, kiu kultivas abelojn de 50 jaroj. Do, mi prenas novan skolon, verdire temas pri detaloj, sed ili plej gravas en ĉi fako. Mi jam kelkfoje partoprenis dum laboro ĉe abeloj, precize, prenis mielon de ili. Mia instruisto estas postulema, kaj iom koleras, kiam mi faras erarojn, sed mi tion akceptas, ĉar tio helpos al mi,  por ke mi estonte pli bone mastrumu ĉe abeloj. Tamen, mi esperas, ke mi ĉi-jare ricevos mielon.
Nun mi jam ricevis tri abelujojn, kaj ili estas en mia ĝardeno, ankoraŭ mi havos du abelujojn, kompreneble poste mi zorgos pligrandigi nombron de abelujoj.

Saturday, June 13, 2015

Mia familio - baptado

Franio
Hodiaŭ estis baptita mia nepo Francisko - Franciŝek. Estis bela suna vetero, do ni iris piede al preĝejo. En ceremonio partoprenis nur familianoj. Franio - ni tiel parolas al li. Li estis bele vestita, blankan ĉemizon kronis muŝkravato, pantalonoj je kradeto, kaj blankaj ŝuoj. Dum ceremonio li estis kvieta, kaj havis serenan vizaĝon. La pastro anoncis oficiale lian nomon 'Franciŝek'
Post ceremonio ni revenis hejmen por havi privatan renkontiĝon.
Sankta bapto - Franciŝek

Friday, June 12, 2015

Tio kaj alio - vetero

Floranta lupino
Hodiaŭ, antaŭ unu horo la ĉielo donis al ni trezoron, ĉar tra unu horo pluvis. Ankaŭ fulmotondris. En mia regiono tio estis bona injekto de pluvo. Mi aldonu, ke jam lastan dimanĉon iomete pluvis, sed mallonge.
Sed nun aero refreŝiĝis, sur la tero plantoj iom vigliĝos, ĉar ili jam velkis. Tio vere estas por ni ega bonaĵo. Dankon al naturo.

Thursday, June 4, 2015

La naturo - hirundo

Tiel aspektas nova nesto
Komence paro de hirundoj esploris lokon, ĉu ĝi estos oportuna por fariĝi nesto kaj sekve establi familion. Fine, ili decidis, ke loko estas konvena. Do, laboro ekis. Ĉar jam ekzistis nesto el pasinta jaro, la hirundoj pensis, ni nur riparu ĝin, kaj ĉio rapide finiĝos. Post iom da riparado evidentiĝis, ke malnova nesto ne taŭgas, kaj disrompiĝis. Ili entreprenis ideon, kaj konstruis neston  denove en la sama loko. La laboro iris rapide, kaj post 4 tagoj ĝi estis preta. Mi atendas, kiam ili havos ovetojn.

Monday, June 1, 2015

La monato - junio

Vermoj estas en ĉi ĉeloj
Kiel rapide kuras  la tempo, ni jam havas junion. Pole ĝi nomiĝas ‘czerwiec’, - nomo devenas de vorto vermo abela, ĉar en junio antaŭe naskiĝis abelaj vermoj en junio. Laŭ mia observado vermoj jam naskiĝas aprile, maje, kaj sekvaj monatoj.

Ĉe la okazo mi citos proverbon por junio –  “Junio ofte imitas majon - ĝiaj pluvaĉoj, do vetero oftas imiti”.  Sed la majo estis seka monato, do proverbo malcelis.