Thursday, October 18, 2012

Agrikulturo - abeloj

Ŝarĝita abelo kun poleno/flava/
Abeloj taksas nian medion, ĉu ĝi estas toksa, se tio aperiĝas, ili tuj toksiĝas kaj fine pereas. Por tio abeloj montras al homoj, ke minaco povas esti danĝera por ĉiuj vivantoj, kaj oni devas elimini fonton de la toksiĝo.

Se vi demandus min, ĉu zorgo, laboro pri abeloj estas facila, do, mi respondas, jes. Sed estas grava kndiĉo, oni ne povas timi abelojn, se vi tion plenumos, do venko certa.

La lastaj tagoj estas favoraj, ĉar dum tago estas sune, kaj varme, ankaŭ abeloj estas kontentaj pro tiu ĉi vetero. Ili volonte elflugas el abelejoj, kaj profitas freŝa aero.
Nekredeble, ili ankorŭ preparas nutraĵon por malvarmaj monatoj, kaj laboreme alportas polenon al abelejoj. La koloro de la poleno estas diversa; blanka, bruna, oranga. Sed kvanto sur iliaj piedetoj estas varia, unuj havas abundon, kaj alia ne tro.

Mi ankoraŭ aldonu, ili tre gardas sian truon en abelujon, kaj forpelas vespojn aŭ muŝojn, ĉar ene estas ilia trezoro.

Ĉi jaro, se temas pri miaj abeloj estis favora, ĉar el unu familio, fariĝis ankoraŭ du familiaj svarmoabeloj. Kaj, du nekstaj forkuris de mia ĉirkaŭaĵo. Sed, mi deprenis nur 10 litroj da mielo. Finfine mi havas nun tri abelojn. /Dum la lasta vintro mi perdis 3 svarmoabelojn/

Tuesday, October 16, 2012

De socialismo al kapitalismo

mia legitimilo
Sub tiu ĉi titolo mi prezentas novan kolumnon. Mi longe pripensadis, ĉu preni la temon, sed fine konstatis, ja, mi vivis pli longa periodo en socialisma lando, do, mi havas la  rajton ion priskribi.
Sed, ĉu mi estos objektiva, tamen, mi zorgos skribi veron, nenion kaŝi, ĉar tio estus kontraŭ mi.
 
 Mia imago pri alia sistemo socia estis nenia, iam juna knabo. Ni ĉiuj geknaboj estis tiel edukataj, ke la socialisma sistemo estas la plej prava kaj bona. Oni kriis, vokis, nur la vojo tra, kiun ni iras, daŭros senĉese.

La fotografio prezentas mian legitimilon lernejan, kun mia vizaĝo /1963/, sube, ni vidas la stampon, kun titolo de mia lernejo meza. "la Teknikumo de Industrio de Sukerfarejo"

Sunday, October 7, 2012

La aŭtuno - 2012

,eĉ fungoj ne kreskas...
Ĝi alvenis tre rapide. al mi jam troaĝulo, la tempo kuras tro rapide, precipe aŭtunaj tagoj, kiam mi ellitiĝas, kaj pensas kian urĝan taskon dum hodiaŭa tago entrepreni. Jes, mi elektis, hodiaŭ mi faros ... , poste evitentiĝis, ke mi ŝanĝis la decidon.
La tago pasas, kaj mi denove enlitiĝas, kia proza realo por mi, kaj nia tuta homa gento.

La ĉijara aŭtuno estas plue ege seka, eĉ fungoj ne kreskas konvene, malgraŭ eta varmeco, kvankam pomoj ĉijare abundis, sed ĝenerale, ĝi aspektas ĝis hodiaŭa tago milde, kaj kviete.

En mia lando funkcias jenaj diroj: 'Pola ora aŭtuno' /polska złota jesień/, tio certe deveni  de oraj, kaj flavaj folioj de arboj.
La dua diro, 'Virinega somero' /babie lato/ tio deveni de araneoj, la fadenoj, kiuj konstruas araneojn, kaj ili poste ŝvebas en aeron. Sed, verdire mi ne scias veran ligilon inter la virino kaj aranejaj fadenoj.