Friday, September 23, 2011

Sen kategorio - bagateloj

Vi eble renkontis la frazon, homoj skribas  pri bagateloj, senbezonoj. Mi tion tralegis ĉe unu paĝaro en la lingvo Esperanto. Ĝuste unu el esperantistoj tiel sin esprimis. Verdire nia tuta vivo konsistas el bagateloj. Konatulo diras 'via afero estas bagatelo', kaj bagateligas ĝin, sed al mi aspektas ĝuste ĉi tio grave. Plejparte bagateloj kaŭzas al egaj problemoj, eĉ internaciaj, kaj ili poste povi ŝanĝi en konfiktoj, aŭ miskomprenoj. Nune, mi priskribas etan bagateleton. Antaŭ unu jaro mi aĉetis 11 anseretojn kaj finfine restis nur unu viransero, restaj mortis pro malsano. Vere!  Kion fari?  Mi tamen decidis, ĝi havos amikinon. Antaŭ semajno mi aĉetis al ĝi anserinon, ĝi estis elektita el 10 da miloj geanseroj, komence mia viransero ne akceptis ĝin, sed nune ili kreas konkordan paron. Kaj ili paradas antaŭ domo. Tia ĉi situacio ne plaĉas al mia edzino. Sed la fino nekonata. 

Monday, September 19, 2011

La somero - 2011

Somero kiel ĝi forpasas rapide. Mi nune ĉi tion rimarkis, kiam komencas flaviĝi folioj de arboj. Agrokulturistoj preparas kampoj al semado kaj rikoltas teraj produktoj. Kiel la nuna somero aspektis en nia distrikto, junio tre bela monato, julio pluvema, aŭgusto kaj septembro aparteni al preskaŭ sekaj monatoj.  Komparante la antaŭan jaron, mi rimarkas malriĉe da ranoj, papilioj kaj hirundoj ankaŭ pikokuloj. Mi, persone ne laboris mutle pro diversaj kialoj, kvankam intencoj egaj.

Tuesday, September 13, 2011

Famaj Poloj

Mi ekas historie, kvankam hieraŭa tago jam estas historio. La unua historia princo estis "Mieszko I", 960-992.
Li certe estis la unua reĝisoro de pola ŝtato, kreinto de nuntempa Pollando, sed la vojo al ĝi tiel serpente longa. Komence, li regadis nur unu genton 'polanie' kaj grade subordigis al si aliaj gentoj; goplanie, mazowszanie, sandomierzanie, lublinianie kaj orienta pomeranio. Tamen ĉiuj gentoj parolis ununuran lingvon. Nia reganto Mieŝko I /li ne estis reĝo/ deviĝi sin bapti kun kortanoj kaj akcepti kristan religion, ĉar li volis enŝalti al iama eŭropa politiko. Polujo akceptis bapton en 966. El la dua geedziĝo, la princo havis tri filojn, bedaŭrinde antaŭ sia morto li dispartigis la ŝtaton inter filoj, sed poste, lia la plej maljuna filo 'Bolesław' denove unuigis   polan ŝtaton.

Kial mi ĝuste duontuŝis la temon, pri Mieŝko, pro tio, ke li estis gentopatro de Pollando. Ankoraŭ miaj lozaj pensoj,  ĉu li agis demokratie, certe ne, ĉar antaŭe ne ekzisti demokratio, kvankam demokratio estis elpensata en antikva greka epoko. Sed iam en la tuta mondo oni tiel agadis.