Wednesday, June 22, 2016

Mia abelaro

Ĝis nun mia abelaro atingis 20 abelujojn pro tio ĝis nun mi estis tre okupata, ĉar oni devas ĉiam ion ripari, observi, kaj 'ŝteli' de abeloj mielon. De tempo al tempo ankaŭ ili min pikis, sed tio, verŝajne por sano?

Thursday, June 9, 2016

La naturo - cikonio

Tiun ĉi vidaĵon.mi observia la unaan fojon,  Ĉar, sur fundo de mia lageto promenadis cikonio, certe, ĝi estis surprizita, ĉar en lageto krom akvo, manki  ankaŭ ranoj.

Wednesday, June 1, 2016

Tago de infano - 2016

Nepo,  Adaś - pentristo
Nepo, Franio - libristo
Tio estas festo por infanoj, kaj ni plenkreskuloj devas nepre pri tio memori. Oni ĉi feston solenas de 1950 jaro. Sed ne en ĉiu angulo de la mondo infanoj havas feliĉan infanecon, certe ne. Kiam ni vidas plorantajn infanojn pro sufero, niaj okuloj ankaŭ larmas. Deziro -  por ĉiam estu rideto sur vizaĝo de infanoj.
Letero al miaj nepoj - ĝi estas la unua, kaj mallonga.
Karaj, kresku rapide, kaj estu ĉiam sanaj, gajaj, feliĉaj. Antaŭ vi la vivo malfermas sian longan perspektivan vojon, do estu kuraĝaj, kaj akceptu sukcesojn, sed evitu malsukcesojn.
Eble vi iam tralegos tiujn ĉi vortojn, kaj pripensu pri sia avo.