Friday, April 29, 2011

La lageto- 10


Post la longa kaj frosta vintro, mi hodiaŭ vizitis la unuan fojon "insuleton" sur mia lageto. La grundo sur ĝi estas mola, pro tio, mi surmetis longajn gumajn botojn. Mi konstatas, ĉiuj utilaj plantoj pereis, kaj nur kreskas sovaĝaj herboj. Promenante, mi rimarkis anason, ĝi kovas sur ovoj. Min surprizis ĝia paceco, ĉar ĝi tute ne timigis pri mi. Imagu, kiel ĝi maskiĝis. Fremda ulo supozante ne rimarkus ĝin, sed mi estis certa pri ĝia ĉeesto, mia anaso elektis, nune alian lokon, sed proksime de loko de pasinta jaro. Kiel ĝi estas saĝa, la loko por la nesto, pli larĝe kaj seke, kvankam nivelo de akvo en la lageto pli alte. Kara anaso, havu multnombran familion. Al mi, bela vidindaĵo.

No comments: