Sunday, August 28, 2011

La vivo 11 - pensio

En mia lando oni ĝenerale pensias, kiam viroj atingas 65 jarojn, kaj virinoj 60 jarojn. Tio ĉi tuŝis min en aŭgusto, nuna jaro. Sed estas grupoj en  diversaj fakoj, - policistoj, soldatoj, instruistoj, minejistoj, do ili ricevas pli frue pension, eĉ kiam nur tralaboris 15 jarojn, sendepende de aĝo. Ĉu tio estas juste? Nun ŝtataj oficistoj serioze pensas pri plilongigo de pensia aĝo de ĉiuj, la kaŭzoj estas simplaj, ĉar homoj vivas pli longe kaj estas financa krizo. Nun mia pensio egalas 1360 /zlotoj/, tio estas proksimume 316 EURO, monate. Ekzemple 1/2 kg da pano kostas 0,58 EU, 1 kg da sukero 1 EU. Bone, ke mi loĝas en vilaĝo, ĉar manĝoproduktoj estas iom malplikostaj, ankaŭ vivtenado ne tro kosta. Mi havu esperon, ke financa krizo ne pliprofundiĝos, kvankam, kiam mi aŭskultas sciigojn, la monda situacio en ĉi tia direkto estas serioze danĝera. Sur la foto pola banknoto.

Sunday, August 21, 2011

La naturo

La naturo.
Naturo ĝi estas bela, sed samtempe tiel kruela. La tago, la lasta vendredo tagmeze /19.08 /, estis sufiĉe milda kaj bela, nenio aŭguri ion ekstreman, sed tuj ektondris kaj ekis pluvego kaj ventego. Ventego akiris ĉ 100km/h, mi ĉion vidis, arboj kliniĝis preskaŭ  tero, etaj objektoj flugis en aeron, eĉ en mia distrikto damaĝis tegmentojn de la domoj. Feliĉe, mia domo ne estis damaĝita, kvankam arbobranĉego falis tre proksime de ĝi, sed dek grandaj arboj estis falegaj sur mia kampo. Sur la foto oni vadas eĉ elradikojn de saliko, mia la plejmalnova kaj la plejgranda arbo. Tio ĉi daŭris eble 30 da sekundoj, sekve nur pluvis. Ankaŭ evidentiĝis, ke en la arbego estadis abeloj, mi pri tio estis senkonscia. /mi skribis pri svarmo en alia arbo en la antaŭa notico/  Eble, mi savigis ilin, tuj preparante abelujon. Imagu la tuta svarmabelaro estis en aero, ili malorientiĝis plene, post la ŝoko ili  ekserĉi sian lokon, mi helpis al ili arangi denove harmonian familion, sble

Tuesday, August 9, 2011

La naturo

Kiam ni observas diversajn anguletojn sur nia tero, ni ofte povas ekvidi ion interesan preskaŭ ĉie. Mi laste rimarkis neatendite nesteton kaj en ĝi kvar ovetojn. Eta birdo faris ĝin ĉe la bordo de mia lageto en  sekaj arbustaroj. Ili estis en akvo, ŝajne maldanĝere, tiel pensis la birdeto. Sed post iom da tempo akvo malaltiĝis do, arbustoj jam ne estis en la akvo. De tempo al tempo mi observis  la lokon, ĉio estis en ordeco.
Sekve mi trovis kvar elkoviĝitajn nudajn birdetojn, pardonu, ne nudaj, ili havis maldikete delikatajn 'plumkotonojn'. Vidante tian bildon mi ekĝois, sed la ĝoiĝo daŭris nur kalkajn tagojn. Mia interesiĝo estis ega, do mi volis vidi ilin denove. Bedaŭrinde nesto estis malplena, kaj mi pripensis, la naturo estas bela sed ankaŭ kruela.