Monday, August 31, 2015

Tio kaj alio - proverboj

Oni diras, ke proverboj esprimas saĝecojn de nacio, do mi prenis du proverbojn polajn, kiuj parolas pri vetero. "Ostatni sierpnia zapowiada, jaka pogoda na wrzesień wypada" - La lasta tago de aŭgusto aŭguras, kia vetero estos en septembro. Kaj, "Kiedy w sierpniu spieka wszędzie, zima długo białą będzie" - Kiam en aŭgusto varmege estas, la vintro blanka longe estos.
Interese, ĉu prognozo plenumiĝos?

Sunday, August 30, 2015

Mia familio - nepo Adaś

Adaś provas forblovi kandelon.
Hieraŭ, sabate Adaś, mia nepo finis unu jaron, sed ni solenis feston dimanĉe. Do, hodiaŭ estis aranĝita solena tagmanĝo, dum ĝi partoprenis krom gepatroj ankaŭ la plej proksima familio.

Wednesday, August 26, 2015

Sunday, August 23, 2015

Polaj aferoj

Pola prezidanto Andrzej Duda hodiaŭ havisis la unua eksterlandan viziton. Li elektis Estonion tial, ĉar tio estas datreveno  de subskribo de pakto Ribbentrop - Molotov, tio estis antaŭ 76 jaroj, kiu alkondukis al dispartigo de Pollando. Ambaŭ prezidantoj memorigis al la mondo, ke oni devas respekti internaciajn traktatojn.

Wednesday, August 19, 2015

La somero - 2015

La papilio manĝas nektaron el floroj.
La somero 2015 restos profunda en mia memoro, ĉar ĝi faris grandan damaĝon pro seka vetero. Precipe tio difektis al agrikulturistoj. La vetero kaŭzis, ke lagoj riveroj malaltiĝis ĝiaj niveloj de akvo, eĉ kelkaj malaperis. La suno bruligis nian teron, sunaj radioj pikis ĉion. Sed, insektoj diversaj ĝojiĝis pro ĉi vetero, kaj papilioj saltas de floro al floro. Estis tagoj, kiam temperaturo atingadis 37* gradojn. Mi  alkutimiĝis al la alia somero. Ĉu la vetero furiozis?

Sunday, August 9, 2015

Mia lageto - 42

la naturo estas nur unu
Tio ne estis eĉ en nigra sonĝo dum la dormo, alie, al mi sonĝis ĉiam plena lageto de akvo. Mi demadas min, ĉu ĉio pasis por ĉi tempo, eble tio estas nur kaprico de la nuna somero. La fotografio diras pri mia lageto, ĝi ne ekzistas.

Mia labor' senvalor'.
Tiom da pezaj jaroj perditaj,
Restas nur fotoj ne perditaj.
Kaj ankoraŭ belaj momentoj en la memoro,
Ke ekzistis paradizo sur mia eta tero.
Ĉu oni povas ion aldoni,
ke, ĉio pasas senrevene...

Thursday, August 6, 2015

Polaj aferoj

Pollando de hodiaŭ de la 10.00 horo havas novan prezidanton - li nomiĝas Andĵei Duda.  Tio okazis post ĵuro je konstitucio antaŭ ambaŭ ĉambroj de parlamento - Sejmo kaj Senato. Estis grande da oficialaj gastoj.