Sunday, November 24, 2019

Eurovizion por infanoj - 2019

Viki Gabor
Eurovizion 2019. Pollando gajnis la Eurovision-Kantokonkurson por Infanoj. Antaŭ unu jaro, konkurson gajnis Roksana Węgiel, en la ĉi-jara eldono - Viki Gabor. Do, situacio ripetiĝis. La duan lokon atingis junulo el Kazakio. Gratulon.

La konkurso okazis en Pollando, en la urbo Gliwice

Wednesday, November 20, 2019

Pri abeloj novembre

Ĝis hieraŭa tago abeloj en mia abelarejo estis aktivaj. Ili amase elflugis abelelujojn, eĉ alportis polenon por siaj svarmoj. Ĉar sur unu el miaj kampoj floras ankoraŭ floroj, mi aldonu, ke estas la dudeka novemboro. Kutime ĉi tiu periodo jam estas malvarma Ĵus, hieraŭ estis bela tago iomete brilis suno, la temperaturo dum meztago ĉ +14 gradoj.
Mielabela periodo jam finiĝis, do abeloj baldaŭ dormos, kaj mi havu esperon, ke ili fartos bone, kaj atingos novan sezonon en bona stato, sed tio evidentiĝos frua printempo. Ankorau, mi devas iom varmigi abelujojn, kaj observu ilin dum malvarmaj tagoj.
Nun mi posedas 34 svarmojn, tio por mi estas tro granda.

Friday, November 1, 2019

La tago de ĉiuj sanktuloj

Tombo de mia fratino ŝi tiam aĝis 18 jaroj
Por ni poloj, hodiaŭa tago estas precipa, ni celebras tagon de ĉiuj sanktuloj. Ili laŭ katolika konfeso jam apartenas al Dio, ĉar ilia vivo sur la tero estis ekzemplo de bela, bona vivado. Kaj por ni, ili servas kiele eminentuloj. Per la tuta vivo ili zorgis pri aliaj homoj, kaj faris al ili helpon en malfacila momento. Tio estas malfacila tasko, sed Sanktuloj scipovis tion fari.
Mi tion tiel komprenas en siplaj vortoj.