Wednesday, September 27, 2017

Mia abelejo - fine de septembro

kampo kun fragopiro
De du tagoj ne pluvas, kaj estas sufiĉe varmaj tagoj, do abeloj elflugis el abelujoj. Mi zorgis, ke dum aŭtunaj tagoj ili havu  freŝan manĝadon sur kampoj. Por tiu ĉi celo mi semis preskaŭ du hektarojn plantoj, kiujn ili tre ŝatas, nome facelio kaj fagopiro. Bedaŭrinde, ili amase ne sidas sur ĉi tiu planto - fagopiro, ĝi bele, blanke floras, mi supozas, ke pluvo kaŭzis, ke nektaro estis ellavita. Restis ankoraŭ facelio, ĉar ĝi ankoraŭ ne floras, supozante oni devas atendi unu semajnon.

p.s facelio, - mi ne konas tradukon de tiu ĉi vorto al esperanto 

Friday, September 1, 2017

La dua mondmilito

agresantoj momente ripozas, kaj baldaŭ veturos antŭen
 La plej konata dato en nia pola moderna historio - 1.09.1939. Por poloj ĝi estos eterne memora. Ĉar en tiu tago germanoj atakis Pollandon, kaj samtempe komenciĝis la dua mondmilito. Tio estis terura tempo por la mondo. Konsekvencoj estis malagrablaj por naciaj landoj, homoj, materiaj detruoj neimageblaj. Do, hodiaŭ pola socio memorigas tiun ĉi daton. Kaj ĉefaj memorigoj okazis en urbo Wieluń, tie germajaj aviadiloj ĵetis la unuajn armilojn sur senkulpaj homoj, estis viktimoj, la dua loko estis Westerplate. En tiuj okazintaĵoj partoprenis altranguloj - prezidanto de Pollando, kaj ĉefminstro, kompreneble partoprenis soldatoj, kaj civitanoj.