Friday, June 30, 2023

La monato junio - 2023

Junio pasis tiel rapide, kaj mi ne rimarkis, ke mi eniras la sekvan monaton. Mi daŭre diras, la tempo ne rapidu, ĉesu, sed ĝi ne aŭskultas min. Junio en mia kvartalo komenciĝis kun florado de akacio, krom floroj, ĉi tiu havis unikan odoron, kiu altiris insektojn, precipe abelojn. Ĝi nur daŭris kelkajn tagojn, tio estas sufiĉe mallonge. Kia estis ĉi tiu monato, tre seka, pluvo kiel medikamento, sed multe da suno. Kelkaj el la plantoj velkis, la akvo en mia lageto preskaŭ sekiĝis. Krome, malgrandaj muŝoj kaj moskitoj ĝenis. Mi pensas, ke la rikolto estos frua ĉi-jare. Por mi la monato estis tre laborema, mi fizike laboris.