Thursday, November 29, 2012

La aŭtuno - 2012

aŭtuna promeno...
Kia milda ĝi estas ĝis nun, kaj sufiĉe varma, sed ege seka, eĉ abeloj antaŭ du tagoj esprimis kontenton, aerumante siajn flugilojn. Novembraj tagoj preskaŭ sensunaj, grizbrunaj, kaj ili samtempe tiel mallongaj, ĉio ĉi aspektas malserene, nur de tempo al tempo alvenas pluveto,  sed vere, ne tro. /ĝi okazis dum hodiaŭ 4 horojn/
Daŭrigante la temon, mi ripetas la poeton:

... Fenestron pluv' batas, pluv batas aŭtuna
Kaj plaŭdas senĉese, enue, grizbruna...
Pluvgutoj frapetas laŭ ritm' neŝanĝema.
Plor' vitra, son vitra... funebra kant' ĝema.
Kaj grize lum' bribas dum tago sensuna...
Fenestron pluv' batas, pluv' batas aŭtuna...

Mi devas transiri tiun ĉi aŭtunan tempon en trankvilo kaj pacienco, simile kiel aŭtuna promeno de junaj cignoj kun gvido de plenkreskulo.

Friday, November 23, 2012

Esperanto - 10

Kial mi plue membriĝas al UEA, ĝuste pro tio, ke ĝi estas jam longdaŭra organizaĵo, kaj en ĝi agas konvinkitaj esperantistoj el la tuta mondo.

Ĉu financa krizo en la mondo malhelpas, ke malkreskas la nombro de anoj en tiu ĉi asocio, mi opinias, ke ne.
La kotizo por la jaro 2013 iomete plialtiĝis, sed tio ne estas grava faktoro por mi, do mi plue apartenas en UEA.
Kvankam mi estas nur senreliefa ano de mia organizaĵo, tamen tia ĉi modesta maniero helpas por UEA, kaj donas al mi la fieron, ke mi povas partopreni, kaj, eĉ preni la voĉon en gravaj aferoj, praktike aŭ teorie. 

Ĉu oni povas pligrandigi kaj varbi novajn membrojn en UEA,  tio ĉi estas malfacila tasko, sed eble. Proponitaj metodoj priskribitaj en novembra mumero de revuo "Esperanto' indas kaj iras en bona direkto.
"La Komisiono pri Strategitaj Demandoj bonvenigas konstruan kritikon kaj kunlaboron. Precipe interesaj estas reagoj de grupoj kaj asocioj surbaze de iom vasta  diskuto; sed ankaŭ informitaj komentoj kaj proponoj de unuopuloj estas bonvenaj".
La lasta frazo devenas de Strategia bazo por UEA

Sunday, November 11, 2012

Famaj poloj- Józef Piłsudski

Hodiaŭ pasas historia datreveno de nia nacia festo. En la jaro 1918, nia ŝtato reakiris sian ŝtatecon, kaj suverenon post 123 jaroj de malliberigo. Tiu periodo, ni poloj nomiĝas, 'la dua pola respubliko'. La ĉefa arkitekto de tiamaj eventoj estis la marŝalo Józef Piłsudski. La dato 11.11, estas kompreneble ne tro precize, ĉar tio estis la procezo etendita dum iama tempo, sed fine oni konsentis pri la 11 de novembro. Mi aldonu la gravan daton 22.11.1918 - subskribo la dekreton pri bazaj dokumentoj de pola ŝtato, kaj Józef Piłsudski inkluzivas la oficon, 'Nuntempa Estro de la Ŝtato'.

Oni devas substreki, li estis tre bona strategisto, kaj la plejgrave, li havis ege fidelajn soldatojn, ankaŭ batalantojn el la antaŭaj legioj, tio helpis al li fine venki. Kion diras pri batalantoj iama ĉefministro, kaj ilia ligilio kun marŝalo. "Nur, pririgardado LIN, enrigardi lian saĝajn okulojn, bonajn okulojn, aŭdi lian voĉon ... ĉio ĉi faris al ni neforgeseblan unikan etoson en la vivo, la fiero kaj feliĉo".

Tamen, historistoj, kaj, diversaj enketoj diras preskaŭ unuanime, li estas la plej granda polo de la XX jarcento.

Hodiaŭ, okazas en diversaj urboj de Polujo, manifestacioj, okaze de ĉi tiu festo, en Varsovio eĉ 11 diversaj organizaĵoj faris marŝojn, kaj paradojn. En mia vilaĝo, ankaŭ lokaj oficistoj surmetis la florojn ĉe la monumento.

Sunday, November 4, 2012

La naturo - troglodito

Ĉu, ĝi estas la reĝo de la birdoj.
De longa tempo, mi observadis tiun ĉi birdeton, sed pro ĝia vigleco neniam kaptis la okazon fari fotografio. Hodiaŭ, mi sukcesis tion fari. Ĝi estas la plej eta el la birdoj, iomete similas paseron, se temas pri plumoj, nur. sed la korpo memorigas la pilkon.  La mallonga vosto estas karakterize krute suprenigita. Kvankam ĝi estas insektomanĝanto, ĝi povas resti ĉe ni, ankaŭ vintre, ĉar mi ĝin vidis dum la lasta frosta vintro. Mi, do, pripensis, kion mia troglodito manĝas. La birdo estas tre zorgema, kaj inter vepro ĝi ĉiam klopodas pri nutraĵo. La araneoj, larvoj, insektoj, kaj vintre, semeroj estas ĉefa nutraĵo. Ties movoj dum ĝi enŝoviĝas aŭ grimpas estas senĉesaj pli ol rapidaj; ties mallongaj flugoj estas tujaj kaj rektaj, sed ne konstantaj, ties etaj rondoformaj flugiletoj zumas dum ĝi flugas el arbusto en arbuston. Mi jam scias la kutimon kaj loĝadondon  la birdeto. La plej parte ĝi lokiĝas en la bordo de lageto. La perfektaj kondiĉoj por nokta ripozado.

Denove, la nova tasko por mi spekti la pluan sorton de mia troglodito, kaj precice trovi mistere kaj singardeme la neston de tiu birdo.