Wednesday, September 30, 2015

La aŭtuno - 2015

Lageto -  preskŭa dezerto
Mi ne rimarkis, ke sekvis aŭtuno, ĉar vetero similas la someron, sed temperaturo tage atingas ĝis 20*C, sed nokte ĝi cirkulas 5 -10*C. Tamen estas diferenco. Sed mi ĉiam havas antaŭ okulojn  la someron, kaj ĝia malbonaj efikoj.
Ne pluvas, ventas, estas normala.

Saturday, September 26, 2015

Ankoraŭ pri abeloj

Interparolo pri abeloj en retejo twitero
 Abeloj, ĝi estas dankema temo, do mi ŝatas skribi pri ili. Ankaŭ mi ŝatas observi kiel ili laboras, kaj gardas sian posedon, nun mankas nutraĵo en kampo, ĉar plantoj ne floras pro tio precipe, vespoj atakas ilin, okazas, ke abeloj el aliaj abelujoj volas ŝteli mielon de ili. Tio estas batalo je morto kaj vivo - pole, /walka na śmierć i życie/
Mi estis demandita, ĉu mi volas havi pli da abeloj. Vere, ĉar mi ŝatas zorgi pri ili, do certe, se tio eblos, mi pli grandigos kvanton da abelujoj. Estas jena diro, - sed memoru, ke abelojn ne incitu
Plua interparolo pri mielo

Friday, September 25, 2015

La sano - Strobili Lupuli

Sur arbusto etendas humulus lupulus
Humulus lupulus

http://www.poradnikzdrowie.pl/zdrowie/domowa-apteczka/chmiel-zwyczajny-wlasciwosci-lecznicze-i-zastosowanie_38419.html
Humulus lupulus

http://www.poradnikzdrowie.pl/zdrowie/domowa-apteczka/chmiel-zwyczajny-wlasciwosci-lecznicze-i-zastosowanie_38419.html
Laste mi legis en retejo pri planto, kiu nomiĝas Strobili Lupuli, /pole - chmiel/
Ĝi servas kiele unu el ingredinecoj por produktado de biero, kaj, krome kiel medikamento, kvankam ne ĉiuj kredas je tio. Mi volas tion praktiki kiele kuracaĵo. Do, post iom da tempo mi pli larĝos noton. Mi interesis pri ĝi, ĉar ĝi kreskas sur arbustoj proksime de mia kampo.

Saturday, September 19, 2015

Agrikulturo - abeloj

 Tiu ĉi ilo servas por preni mielon.
Nun, mi havas 10 abelujojn kun abelojn, ili estas sufiĉe fortaj, kaj abeloj al ili ankoraŭ kunportas polvon por krei larvojn, kaj fine naskigu novajn abelojn. Kaj hodiaŭ estas la lasta tago, en kiu mi liveras al ili nutraĵon.  Mi iomete ĉagrenas pro tio, ke estas jam malfrue, kaj, ĉu novaj abeloj naskiĝos antaŭ vintro.
Nun, mi volas prezenti bazajn ilojn, sen kiuj abelisto ne povas labori. Laŭ mi abelisto nepre bezonas abelsubfumilo kaj centrifugo, krome, konvena vesto, kaj aliaj iloj.
Ĉi ilo eltrovas fumon.
Antaŭ la vintro mi devas apliki medikamenton en ĉiu abelujo,  por ke abelsvarmoj imunigu kontraŭ malsanon.

Tuesday, September 15, 2015

Ĉiu taga vivo - ion por manĝado - kaprina butero

La unua parto de procezo
   Ĉu vi jam manĝis buteron de kapra lakto?                                                                                                        Por fari buteron, mi prenas kaprinan lakton, sed antaŭe mi ĝin starigas en fridujon, por ke eltrovu tavolon de graso. Kiam ĝi staras en malvarma loko pli rapide, oni povas akiri pli grandan tavolon de graso. Mi bezonas por tiu ĉi celo 8 litrojn da lakto.
Sekve mi kunprenas grason pere kulero en bokalon. kiam, mi tion faris ujon fermas kaj energie turniĝas, eĉ skuiĝas ĉirkaŭ 20 - 30 minutojn. Dum tiu ĉi procezo estas dispartigata likvo de pecoj buteraj. Kiam dum observado mi konstatas, ke procezo finiĝis, tuj elverŝas enhavaĵon al plastika plado. Tiam buterlakto elverŝas el ĝi, kaj restas nur mola butero, sekve pere kulero iomete sekigas buteron elpremante buterlakto. Glitante buteron ĝi estiĝas pli malmola. Ĉar mi tuj ne manĝas buteron, do mi ĝin fridas.
Mi aldonu, ke metodo, kiun mi prezentas, estas simpla, kaj postulas iom da tempo, tio estas nur por volontuloj.
Jam pecoj da butero, kaj buterlakto
Elpremado de restoj de buterlakto
Jam preta butero

Thursday, September 10, 2015

Eksterlandaj aferoj - rifuĝintoj

La bildo diras pri serioza problemo
La Eŭropo havas novan problemon, ĉar laste al ĝi alvenas ondo de forpelintoj el diversaj landoj. La fuĝintoj devenas precipe el Sirio kaj Afganio. Kaj ili nepre volas loĝi en Germanio kaj Svedio, aliaj landoj ilin ne interesas. Evidentiĝas, ke ili ĉiuj ne povas loĝi tien, ĉar tiuj ĉi landoj ne havos eblecon akcepti tiom da rifuĝintoj, kaj probable ĉiuj eŭropaj landoj estos devigataj akcepti po parte ilin. Kial ili volas ekzemple Germanion, ĉar tien estas plej bonaj kondiĉoj ekonomiaj. Pollando ankaŭ devos preni forpelintojn, sed en mia lando civitanoj diverse pensas pri tio, unuj volas akcepti ilin, kaj aliaj pensas alie. Ili veruras trajne, kaj piede ankaŭ.
Ĉiuj volas atingi lokon sur boato
Estas grupoj, kiujn elektis veturoj pere boatoj, do, tiu ĉi maniero estas danĝera, kaj multe boatoj estas malnovaj, krome, sur ili estas tro multe da homoj, kaj sekve de tio forpelintoj pereas.

Monday, September 7, 2015

Polaj aferoj - referendumo

'Ne zorgo pri propra lando,
Sed nur private, pli bona grando' – mi tiel priskribas homojn, kiuj ne gardas „pro publiko bono”
La lastan dimanĉon okazis en Pollando referendumo, la frekvento en ĝi enhavis 7,8%, kaj ĝi ne atingis sian celon. Por ke ĝi estu valida en ĝi povintus partopreni pli ol 50% de validantoj, kiuj posedas rajton al voĉdono.
Kial ĝi okazis? Ĉar eksprezidanto B. Komorowski malgajnis la unuan parton de balotado al fetelo de prezidanto de Pollando, /en monato majo/ kaj li timis, ke perdos sian postenon en la dua parto de balotado, do tuj anoncis referendumon, kaj pensis, ke homoj de la tria kandidato transiros al lia direkto.
Tamen, finfine li malgajnis elekton al Prezidanto. Do ankaŭ  mono por aranĝita entrepreno de referenduma balotado estis perdita. Tiel aspektas malrespondeca agado avidaj homoj, kiuj volas teni regon.

Saturday, September 5, 2015

Tio kaj alio - du eventoj

Invito por festo
Eĉ "porka familio" partoprenas en festa rikolto
Hodiaŭ en mia vilaĝo okazis du eventoj - unu el ili tio estis festo de rikoltoj /dorzynki/
Dum ĝi estis lokaj oficistoj el nia regiono, ilin prezentis ĉefa loka oficisto /wójt/ kaj kompreneble multe da loĝantanoj.
Kaj la dua "oldfest - 2015.  Kion ĝi signifas, tio estas prezento de vivo de vikingoj. Estas junaj homoj, kiuj havas tian hobion, kaj provas vivi kiel homoj en pratempoj, precipe norde de Eŭropo.
rara fako - forĝisto
soldatoj post batalo
 Pro tio, ke ambaŭ okazintaĵoj onin organizis en la sama tempo do, la dua havis ne tro multe da vidantoj.

Friday, September 4, 2015

La somero - 2015

La tilio kies mi plantis, tio estis antaŭ 17 jaroj. Ĝi tiam estis tre eta.
Dum la somero ĝenerale estas sciate, ke varmas, sed en mia memoro ĝi starigis grandan spuron. Mia korpo ne ŝatas varmegon, ekzemple, dum la lasta dimanĉo estis 30*C, lunde 33*C kaj marde 36*C. Feliĉe sekva tago la temperaturo malaltiĝis ĝis 20*C, ĝi  taŭgas al mi. Hodiaŭ iomete pluvis, sed la pluvo vere estis ete. La grundo estas tiel seka, ke oni ne povas kultivi, planti kaj semi sur kampo. Kiam mi nun skribas ĉi noton vespere ekis pluvi, do estas espero, ke eble ŝanĝos vetero.