Saturday, December 30, 2017

Pensoj - proksima estonteco


Ĉu  ĝi estis bona jaro, por mi, mia familio, patrujo.
Ĝenerale oni povas diri jese.
Sed, en la mondo?

La jaro 2017 finiĝas,
kaj ĉio maljuniĝas.
Nur unu tago mankas por la fino,
ni trankvile atendu momenton por trinki vino'.

Sed, Nova jaro 2018 donu al ni forton,
ke ni juniĝu, kaj atingu larĝan korton.
Mi pensas, ke korto en diversaj direktoj.
miaj kaj viaj eĉ en esperantaj aspektoj.

Monday, December 25, 2017

KRISTNASKO -2017


            Akceptu de mi  sincerajn , tutkorajn bondezirojn  por la sano, feličo , bondezirante ankaŭ sukcesplenan kaj prosperan  Novan 2018-an Jaron !
             Kun la plej koraj salutoj dezirante sukcesojn en Via privata vivo  kaj prospero.
via amiko - Piotr

Friday, December 22, 2017

La naturo. Ĉiam agu tre frue

Protektu ĝin arde, se vi amas ege, 
ĉar tio okazas grade, kaj fino evidentiĝas dolorige.

Malrapida mortigado, tio tuŝis unu el miaj hundetoj.
Komence, tio estis nerimarkinda diferenco inter du hundetoj, ĉar unu el ili estis malpligranda, kaj tio min pacienciĝis. Sed kiam mi rimarkis, ke virido estas ne tro vigla, mi tuj agis, helpo de kuracisto estis senefika. Ĝi estis ĉarma, ĝia nomo- Fenix. Tamen, ĝis la fino mi esperis, ke ĉio bonos, sed vane.

Friday, December 15, 2017

Penso j- iom pri la vivo

Miaj hundoj, ili provas kapti cikonion, sed vane.
Mi certe, eble ankaŭ vi pripensas jenan temon. Ĉu sur nia planedo povus esti senlima bono, alie, ke ĉiuj homoj ankaŭ aliajn vivaĵojn povus kunvivi harmonie, sen konfliktoj, malsanoj, ktp, ankaŭ tio koncernas plantojn. Verŝajne pripensi tiun ĉi temon estas stultaĵo. Sed, probable multe da homoj konsideras en sia memo ĉi dilemon, precipe pli maljunuloj. De tempo al tempo mi daŭrigos la noton en la sama loko.

Sunday, December 10, 2017

Mia lageto - 51

lageto somere
Post tri jaroj de sekeco venis malseka jaro, do, revivis lageto.
Mi aldonu, mia lageto, kvankam ne tiel ĉarma. Ne troigu mi, ĝi estis nur alia, ĉar mi alkutimiĝis vido de ĝia surfaco nur akvo, kaj ĉirkaŭe herbaĵojn. Por mi, lageto somere aspektis kiel herbejo, per siaj diverskoloraj herbaĵoj. Kial tia situacio okazis, ĉar la tri antaŭaj jaroj grundo en lageto malmoliĝis, kaj komencis tiam kreski diversaj akvaj plantoj. Mi diru sincere, mi ne kredis, ke iam akvo estos en ĝi. Nuna jaro evidentiĝis, ke lageto vivas, kaj mia prognozo estis falsa. Mia ĝojo estas grandega.
Nun jam sekiĝitaj herboj.
Nun, vintre jam sekiĝitaj herboj-

Friday, December 1, 2017

La naturo - hundetoj

Ili troviĝis hazarde, mi diru neintence, sed ili estas ĉarmegaj.
Mi tre protektis mian hundinon, sed ĝi trovis manieron kaj forkuris de domo, finfine ĝi alvenis vespere. Komence mi ne supozis, por kio ĝi forkuris. Post la du semajnoj mi jam sciis, ke ĝi havos idojn. Ili aĝas 25 tagojn kaj ankoraŭ suĉadas sian patrinon.