Friday, November 27, 2009

Ekologio 3


Kia bela vetero hodiaŭ, suno brilas, vento ne blovas, sufiĉe varme. Kvankam hodiaŭ 26- novembro, eĉ miaj abeloj gaje elflugis de siaj abelejoj. Dum ĉi tiu novembro ili ofte tion faras. Tio ĉi mi malpaciencas, ĉar abeloj en nia regiono je tiu sezono estis povantaj dormi. Laŭ mi tio havas profundan ligon kun plivarmiĝo de nia klimato. Mi eĉ rimarkis, ke diversajn insekojn tute ne profunde kaŝas sin, ranoj estas kaŝitaj nur sub falintaj arbaj folioj, fiŝoj ankoraŭ volas manĝi ktp. Ĉu vi divenis kio estas sur la foto?

Sunday, November 15, 2009

Esperanto 5


mia Esperanto - parto 5
... komenciĝis nova lerneja jaro, kaj jam instruado de Esperanto en nia lernejo ne okazis, ĉar mankis volontuloj. Mia instruistino proponis, al mi privataj lecionoj, mi konsentis. Sed mi prenis nur kelka da lecionoj. Al ŝi estis la klopodo kaj ne efektiva entrepreno, ĉar ŝi havis nur la unu lernanton. Poste ŝi kontaktigis min kun alia instruistino, ŝi nomiĝis Janina Euzupowicz, kaj mi kun ankaŭ du kolegoj komencis perfektigi la lingvon. Ni lernis ĝis la fino de lerneja jaro, sed ne tro ofte. Post la fino de instruado, oni faris por ni ekzamenon. Mi kompreneble ĝi sukcesis. Mi devas aldoni, ke mi partoprenis en 1964 la landan kongreson en Lódz, kaj gajnis la tria lokon en oratora konkurso, Oni donis al mi premion, tio estis mia unua salajro en mia juna vivo, kaj granda evento. Ĉar, mi loĝis en Toruń, kaj en ĝi estis forta esperanta asocio, mi apartenis al tiu ĉi asocio. Mi tre agrable rememorigas tiaman tempon, sed tio daŭris nur tri jaroj, kaj poste...

Wednesday, November 11, 2009

La vivo 6- motacilo


... kiam mi alproksimiĝis al la loko de mia motacilo, ŝi tuj elflugis, kaj poste atente observis min. Homon interesiĝas ĉio nova, min ankaŭ, do mi levis la lignoŝuon, kaj rimarkis misteran neston kun kvin ovetojn. Mi eĉ prenis en la mano unu el ilin, kvankam mi estas konscia, ke oni ne permesas tion fari. Poste mi pripensis, ke ĝi eble ne akceptos la ovetojn. Finfine mi malofte vizitadis la lokon, kaj permesis al ĝi trankvile sidi sur sia trezoro....