Thursday, February 10, 2011

La vivo- 9 papilio


Finfine la eksperimento malsukcesis... Somere, mi kunprenis nemulte da raŭpoj kaj enmetis ilin en la glasan skatolon. Kompreneble, konvene alĝustigis ĝin, nome plantis urtikojn, kaj aliajn plantojn, ĉio akvumis. Kial mi tion faris? Mi estis scivola vidi naskiĝon de papilioj. La raŭpoj estis manĝavidaj, ili ĉiun tagon pligrasiĝis, kiam al ili jam sufiĉis la manĝaĵon, do ili pendiĝis si sub nudaj bastonoj de urtikoj, ĉirkaŭiĝis per membrano en saketon. Mi observis diskrete tion, kaj la evoluado paŝis je bona direkto. Sed post ia tempo krizalidoj estis senmovaj, tio min malpaciencis. Evidentiĝis, ke ili jam estis mortaj. Miaopinie, ili eble malhavis mankon de vaporo. Al mi la situacio estis malgaja. La ĉarma papilio estas esence la sama estaĵo en la ovo, en la raŭpo, en la krizalido. Nur mistera impulso, kiu igas ke la sekvantaj formoj atingas fine flugantan insekton. La papilion. Resume, la naturo estas latenta, kaj ne ŝatas fremdan inicion. Sed la homaro ĉiam suspektas ĝin, kaj kunprenas bezonajn utilojn.

No comments: