Wednesday, January 31, 2024
Monday, January 29, 2024
La monato januaro - 2024
La foto montras fragmenton de mia lageto
Januaro, unu el la vintraj monatoj, finiĝas. Kia estis la vetero ĉi-monate? La frosto komenciĝis la 14-an kaj daŭris ĝuste unu semajnon, estis eĉ minus 15 gradoj, sed sen neĝo. La sekvan semajnon neĝis kaj poste estis degelo. Nuntempe ĝi estas seka, kun nur eta frosto nokte. Kompreneble, mi skribas pri la vetero en mia regiono.
Sunday, January 14, 2024
Mia taglibro- statistiko
Pardonu, mia taglibro estas provizore paŭzinta, sed mi pensas, ke ĝi baldaŭ funkcios denove.
Jen la statistiko de la lasta tago, precipe, kiam mi komencis verki pri la politikaj eventoj okazantaj en mia lando.
Thursday, January 11, 2024
Situacio politka en mia lando
Tiel aspektas demonstracio en Varsovio preskaŭ 300 miloj da ĉeestantoj kontraŭ rompado de demokracio en lando tra nuna regantoj de ŝtato, krome kontraŭ aresto du parlamentanoj. Verdire la situacio en Pollando estas kpmplika, ĉar regantoj de ŝtato provas ŝanĝi multe da organoj en la ŝtato. La foto estas farita hodiaŭ.
Saturday, January 6, 2024
La festo de Tri Reĝoj
Hodiaŭ en mia urbeto okazigis marŝo de Tri Reĝoj. Partoprenantoj marŝis de preĝejo al placo, kie situas Betlejema stalejo.
Monday, January 1, 2024
De hodiŭ mi loĝas en urbo
Mia loĝloko de hodiaŭa tago festas la restarigon de urborajtoj. La 1-an de januaro 2024, post 155 jaroj, ĝi fariĝis denove urbo. En silvestra tago la lasta tago de jaro 2023 oni okazigis festojn ĉi-okaze.
jen la flago de la urbo - la koloroj: blanka, ruĝa /sur ĝi heredaĵsigno/,flava.
Entute de hodiau en Pollando 34 loĝlokoj ricevis promocion por urboj novaj.
Subscribe to:
Posts (Atom)