Kiam, mi observas nokte grandan stelon.
Kaj, ne pripensis, ke tien estis iam ulo.
Li tamen atingis la celon,
Post longa preparo la Lunon kaptis kuraĝulo.
Ĉu mi krozos inter steloj post la morto,
Mi ofte demandas min rigardante ĉielon.
Eble, estas mi nur sensignifa sorto,
Tamen, mi supozas, ke ĉio evidentiĝos veron.
Mi, vi pensas, hura la mondo estas mia,
Tio estas nur provizoro iluzia.
Amikoj diras, vi tiel multe atingis en vivo via,
Jes, vi pravas, sed tio ne sufiĉas kara mia.
Ĉu moŝta reĝo, ĉu simpla ulo,
Ni devenas el la sama regulo.
Mi nur simplulo sentas simile kiel grandulo,
Kaj mia fino ne diferencos ol antaŭulo.