Friday, September 30, 2016

La somero - 2016

Ĉi lago "kikolskie" situas proksime de mia loĝloko.
Ĉi la jara somero pasis senrevene, kia ĝi estis. Por mi estis, kaj estos, profunde en memoro, precipe pro varma vetero, preskaŭ senpluva. Komence de aŭgusto iom pluvis. Nur sekeco! La situacio estas kurioza, ĉar centro de lando plej suferis pro manko de pluvo. Kaj, mia regino ĝuste situas en la centro de Pollando. La prognozo aŭguris laŭ proverbo, kiun mi citis la lastan tagon de aŭgusto, se temas pri septembro.  Do, mi atendu la someron ĝis la sekva jaro.

Tuesday, September 20, 2016

Lageto - 48. Grandiozaj jaroj de mia lageto

nun tiel aspektas fundo de lageto
Tiuj ĉi bela tempoj estis, kiam mi aĉetis posedaĵon en nuna loko - 1996. Mi sincere konfesas hodiaŭ, ke ĉi periodo por mi estis vere feliĉa, grandioza, kaj agrabla tempo, kaj mi pensis, ke tiu ĉi periodo daŭros senfine. Iam mia amiko el Brazilo skribis, ke mia lageto aspektas kiel paradizo, do mi modeste respondis - vi troigas amikon. Li konis lageton nur el fotoj.  Sed hodiaŭ, mi prijesas, ke li pravis. De tri jaroj mia lageto kadukiĝas, kaj fine ĉesis ekzisti, ĉar sur ĝi oni povas promeni. Akvo pereis. Nur tiu homo povas taksi ĝin, kiun perdis ĝi - tiu ĉi homo estas mi.
Tamen, mi decidis, ke etan lageton "cilian" 'rzęsowy' aktivos. Tio estos granda defio de mia flanko.
p.s. Mi hodiaŭ falĉis herbaĵon sur fundo de lageto, kaj neatendite movis neston de vespoj, do ili min danĝere mordvundis

Wednesday, September 14, 2016

Rezolucio pri Pollando en parlamento EU

Ne pripensu, ke mi tedas, kiam skribas pri polaj aferoj. Sed, ĵus hodiaŭ en parlamento de EU /eŭropa  unio/ oni akceptis rezolucion, en kiu  malaprobas agojn de pola registaro, lige kun tio, ke ĝi malobservas leĝon en Pollando. Karaj amikoj, se vi sekvas ĉi - situacion, en Pollando ĉio iras en bona direkto. Nur pola opozicio, kiu perdis influon en politika vivo kaj privilegiojn ne povas tion akcepti, kaj iras al eŭropaj instancoj por helpo. Tiu ĉi rezolucio kreis ĉefe homojn, kiuj ne deziras al Pollando sukceson en reformado de lando. Ĝi estas kurioza decido, ke aliuloj provas instrui polajn civitanojn en bazaj principoj. Ne kredu, ke en Pollando okazas malpaciencaj, kaj strangaj aferoj.

Sunday, September 11, 2016

La naturo - kampa grilo

Komence estis malfacile rimarki ĝin, pro tio, ke ĝi perfekte harmonias kun medio. Kiam mi ekvidis ĉi- kampan grilon, do ĝi evidentiĝis tre bela. Ĝi estis trankvila, kaj tre volontula kiam mi fotografiis ĝin, do mi faris iom da fotoj. Sed, ĝia pacienco finiĝis, kiam mi volis, ke ĝi ŝanĝu pozicion, tuj forflugis fore.

Saturday, September 3, 2016

Iom pri juĝistoj

En antikva Egiptujo regis kasto de sacerdotoj, kaj simile en Polujo provos regi kasto de juĝistoj. Hodiaŭ okazis kunveno de grupo de juĝistoj, ili konstatis, ke ne permesos por riparo de ŝanĝoj en leĝaj aferoj. Ne ĉiam  bone funkcias polaj juĝejoj, tio signifas, ke juĝistoj ofte eraras, kaj ordonas maljustajn juĝojn, do estas nepra riparo de situacio. Batalo estos akra.