Thursday, May 26, 2016

Denove pri abejoj

Mi sur konstruaĵo
Mi pensis, ke hodiaŭ estas jam fino de svarmo de abeloj, sed eraris mi. Posttagmeze, mi rimarkis, ke alte sur akacio pendas 'sako' de abeloj. Tamen, mi diras al mi, tio ne eblas kapti ilin. Sed mi sukcesis, tio estis la plej alta punkto, kiam mi okupas pri abeloj. Ĝi estis danĝera situacio.
Verdire, hieraŭ estis pli danĝera ekskurso por kapti abelojn, por ĉi tiu celo mi devis konstrui specialan konstruaĵon. Sur foto oni tion vidas.

Monday, May 23, 2016

Tio kaj alio - tago kun surprizo

Ĝi aspektis tre granda svarmiĝo
Tagoj estas pli varmaj, kaj aero tre seka, tio faras, ke vetero estas ne tro favora por mi. Mateno estis normala, do, pripensis mi  eble normala esti la sekvaj horoj. Sed, okazis amuza historieto. Denove abeloj svarmis, ĉio iris bone, mi havis ilin en abelujo. Finfine ili tamen forkuris, kaj mia laboro okazis senefike. Vespere, mi ankoraŭ serĉis ilin sur arboj, nek spuron.
Promenante vespere mi trovis nur belan vidon.

Sunday, May 22, 2016

El mia korto - abeloj

 Eĉ vaskaj kadroj ne helpis
Ĉi-jare abeloj ekis frue svarmiĝi, ekzemple en mia abelaro tio okazis la 9-an de majo. Ĝuste tiun ĉi tagon mi kaptis svarmabelon, kaj poste enmetis abelujon, la faro estis simpla, ĉar abeloj estis trankvilaj. Mi aldonu, ke mia abelaro pligrandis ĝis 16 abelujoj, kaj ili devenis el mia abelo-korto. Do, monato majo por mi estis tre laborema. Hodiaŭ surprize, matene, mi devis eltiri svarmon el pruno, ĉar abeloj ne volonte volis lasi okupatan lokon. Eĉ vaskaj kadroj ne helpis. Nur per bastoneto mi prenis 'porciojn' de abeloj, kaj enmetis ilin en konvena abelo. Vere, ili surprizis min, ĉar mi ne  pentris abelujon, kaj aranĝu restajn aĵojn.
Jam sur ĝusta loko
La plej grave, mi devis rapidiĝi, ĉar ofte tuta svarmabelaro forflugu en alia loko, kaj oni ilin jam ne atingos.

Thursday, May 12, 2016

Tio kaj alio - rememorigo

Ĉe mia domo
Por mi hodiaŭa dato 12.05 estas precipa, ĉar en ĉi tago en jaro 1969 mi komencis laboron en fabriko. Mi tiam aĝis 23 jaroj, kaj ĝi estis respondeca laboro. La fabriko nomis 'Nektavit'. Ĝi jam ne ekzistas, ni tiam produktis konservojn el fruktoj kaj legomoj.
Ĝenerale mi agrable rememoras tiun periodon, sed kiam en Pollando komenci transformo de lando - 1989 j, estis homoj, al kiuj ne plaĉis  mia montro sur situacio de fabriko, temi pri kritiko de mia flanko. Ĝia financa situacio estis tre malbona. Kelkaj gravuloj eĉ postulis, ke mi lasu fabrikon. Tiam estis peza tempo. Mi diris malferme, ke fabriko bankrotos, laboristoj ne kredis al mi, sed fine tio okazis.

Tuesday, May 3, 2016

Polaj aferoj - precipa datreveno

Hodiaŭ Pollando solenas  specialan  datrevenon - antaŭ 225 jaroj oni proklamis Konstitucion nomite la 3-a Majo. Ĝi en tiamaj tempoj estis la unua en Eŭropo, kaj la dua en la mondo. Ĝi regulis organizon de ŝtata regno, ankaŭ leĝoj kaj devigoj de civitanoj.
Okaze de ĉi tiu festo oni organizis en la tuta lando solenajn okazintaĵojn, precipe en Varsovio.