Thursday, March 31, 2011

La lageto - 9


Lageto, ĝi ne estis mia antaŭe,
kaj poste certe ne estos mia ankaŭ,
sed, nun ĝi estas pasio mia.

Kiam mi hodiaŭ rigardas mian lageton, ĝi plilarĝiĝis pro alta nivelo de la akvo en ĝi. Aranĝitaj "konstruaĵoj" en la centro de lageto, tiel, sufiĉe, bele laŭ mi, nun ili estas preskaŭ ne videblaj. La plantitaj herboj, arbustetoj, floroj kaj aliaj pereis. Domaĝe. Ĉar mia laboro tiel peza al mi, evidentiĝis senproduktiva. Do mia ĝojigo rompiĝis. Nune, mi ne konas ĉu, ĉio denove mi riparos. La ĉefa kaŭzo de tia ĉi situacio, neĝa vintro. Ĝuste hodiaŭ vizitis mian lageton, paro de cignoj.

Saturday, March 19, 2011

La vintro - 2011


Verdire, jam antaŭprintempo, sed kalendare vintro. Tra mia loĝloko transkuras, unu el flugkoridoroj de anseroj grizaj, plue, norden. Ĝuste hodiaŭ, mi rimarkis milojn da ĉi tiuj birdoj. Kiel, ili bekis eble pro ilia laciĝo, aŭ interparolis kun najbaroj. 'Vi devas ŝanĝi mian lokon en la vico, ĉar mi ne memoras pluan direkton, kaj vi jam ripozis, sufiĉe. Ho, vi pravas, ĉar ni ĉiuj havas gravan celon... Ĉu vi scias, ke multe el nia birdaro ne atingos la celon, jes.' Kaj, ili ankoraŭ longe interparolis, sed, mi observanto, nur preskaŭ ne vidis kaj aŭdis ilin, kvankam momente mi volus ŝvebi kun ilin kaj senti liberecon... La ĉielo blua, sed okazas bela blanka nubeto, do perfektaj kondiĉoj al flugado, preskaŭ senvente. Do miaj birdoj, mi kun malpacienco atendos vin aŭtune, venu ĉiuj kun idoj.

Thursday, March 10, 2011

La taglibro


Al mi, hodiaŭ ĝojiga mesaĝo, ĝuste la 10 an de marto vizitis mian taglibron 500 vizitantoj. Do, al ĉiuj mi fondas la bukedon de floroj. Mi ĝi bredis mem el semoj, do ĝojigu ankaŭ vi, kara Leganto. Kompare kun, aliaj blogoj nenia rivelo, sed al mi... ĝojigo.Mi aldonu, de publiko la unuan noton ĝis nun. Koran dankon.

Wednesday, March 9, 2011

Agrikulturo- pri sukero


Estas ĝenerale sciate, ke sukero oni produkti el sukerbeto, kaj sukerkano. Mi estas priskribonta produktadon de sukero el sukerbetoj. La procezo estas iom variiga, por akiri blankan kristalan sukeron. La grandeco de kristaloj dependas de longeco .../sed pri tio poste/ Kaj ĉio okazas en fabriko, sukerfarejo. Mi scias la produktadon, ĉar mi finis lernejon sub titolo: 'sukerfareja teknikumo' kaj en sekvontaj notoj, mi prezentos ĝuste la produktadon de sukero. Estante knabeton, mi perfekte memoras, kiam mia patrino faris likan sukermielon, kiel ĝi bongustis! kaj ni knaboj, ĝin surmetis al la pano kaj kun ega apetito glutmanĝadis. Tiam , la sukero estis multekosta, kaj per ĝi ankaŭ oni dolĉigis la grenakafon. Nune, la prezo de la sukero en mia lando duobligis, ĉar mankas ĝin, kia stranga politiko, miopa. Oni pensis pri abundeco de sukero en Suda Ameriko /do, la prezo eble, malalta/, kaj en propra lando, polujo, limigis la kulivadon de betoj. Sed tia ĉi estas poltiko.

Saturday, March 5, 2011

Sen kategorio - pensoj


Ho,mia kor'
Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile
Ho, mia kor'!

Ho' mia kor'! Post longa laborado
Ĉu mi vinkos en decida hor'!
Sufiĉe! trankviliĝu de l'batado!
Ho, mia kor'!

La poezio de L.L. Zanenhof, ĉi momente supren, kiel dekadenca, sed ĉiam aktuala, samtempe tre simpla kaj ege komprenebla al ĉiuj homoj senescepte. Kion ĝi esprimas miaopinie, simplecon. La vivo, kaj la morto.