Saturday, April 30, 2016

Vetero - konstanta rubriko

Sur mia herbejo
Vetero por ni gravas, pro tio mi ekas pli precize skribu pri ĝi. Kaj, mi ofte aktualigos informojn, tio estos en la sama loko. Tio tuŝos kompreneble mian regionon. Do, hodiaŭ estas bela tago, senvente, sunis ne ofte, temperaturo +16*C, ankaŭ senpluve. Sed, noktoj en monato aprilo estis preskaŭ ĉiuj kun etaj frostoj.

Komencis  monato majo - la plej bela en tuta jaro. Sed tago sen suno, kaj ne tiel varma, +15*C
birdoj jam okupas nestojn
La dek unuan de majo dum tagmezo temperaturo atingis +30*C
                                                                     **************
Longe ne pluvis, sed vendrede 17.06 - fulmtondris kaj pluvego 15 min dum tagmezo.
                                                                      **************
Ĉirkau 5 horoj sufiĉe intense pluvis en la tago 20.06.
                                                                      *****************
4, 6 ,7 oktobro 2016 pluvas, kvankam ne intense.
                                                                       ****************
 Ĝis 12.10, iom pluvis kaj estis tagoj ankaŭ pluvnebulaj.
                                                                        **************8
La 20.10, posttagmeze pluvis, Ne multnombre, sed aperis abeloj antau abelujoj.  Oktobraj tagoj sensunaj. Temp- +7

Friday, April 22, 2016

Nia bona planedo

Ankaŭ ili - raŭpoj volas vivi. Ili fariĝos papilioj.
Hodiaŭ, tago de Planedo, do ĝi solenas sian feston, ĉu vi pripensis, kion mi faris por pli savi ĝin.  Tago de tero, oni ĝin kreis por memorigi al homaro, ke ĝi estas vivanta. Kaj, ni homoj povas fari multe al ĝi, por ke protekti ne nur vivantajn estaĵojn, sed protektu ankaŭ teron kaj kosmon. Ĝenerale, oni multe parolas pri la afero, sed faras ne tro. La mondo iras antaŭen, kaj ni volas vivi pli oportune, sed tio kostas multe. Kiam homo ŝatas por ĉerpi bonaĵojn, do, ne tro rapide rezignos el maniero de la vivo.

Thursday, April 14, 2016

Antaŭ 1050 jaroj Pollando akceptis bapton

Por ni poloj, tio estas grava evento. Ĵus, hodiaŭ okazas grava datreveno en Pollando. Nome, en la jaro 966 Princo Mieŝko I  en la urbo Gniezno en katolika katedralo akceptis sanktan bapton. Pro tio Pollando apartenis krom aliaj landoj al Eŭropa Familio. Ankaŭ pro tiu fakto najbaraj landoj aprezis tion, kaj komencis estimi Pollandon.
Oni devas aldoni, ke kredo en Dio pliproksimiĝis diversaj gentoj polaj kaj cementis unuecon de nacio.
Solenaĵoj ekis hodiaŭ kaj daŭros tri tagojn.

 Aktualigo - 15.04.2016
La dua tago de solena datreveno  estis en urbo Poznań. Tien kunvenis Nacia Kunveno – ambaŭ ĉambroj de Pola Parlamento, oni devas substreki, ke tio estis la unua kunveno ekster Varsovio.
Bapto de Pollando estis mejla ŝtono en ekzisteco: ŝanĝiĝis sur nia teritorio morala ordo kaj ni eksentis pli profunde eŭropanoj.
Dum tiu ĉi kunveno oni proklamis alvokon:
Ni parlamentanoj esprimas dankemon al kreintoj de ŝtato kaj por ĉiuj sekvaj polaj generacioj, kiuj fidele  daŭris ĉe principoj de nia suvereneco.

Wednesday, April 13, 2016

Pola afero - rezolucio de EU

Kial mi skribas pri tiu ĉi afero, ĉar ĝi estas stranga. Imagu, ke hodiaŭ eŭroparlamentaoj de EU- Eŭropa Unio akceptis rezolucion pri malobservo de juro en Pollando.
Fremdaj homoj el eŭropaj landoj  helpe de parto polaj “parlamentanoj” konstatis, ke nuna pola registraro agas malhoneste. Kaj ili ordonis  por ke registraro respektu volon de pola Tribunalo Konstitucia, kaj enkonduku en vivo opinion de Komisiono Venecia. Ĝenerale parlamentanoj diras /513/, ke pola Konstitucio kaj normoj eŭropaj estas rompitaj. Nur malgaje estas tio, ke polaj opoziciaj "parlamentanoj"ankaŭ apogis tiun rezolucion. Rezolucio estis inspirata de pola opozicio, kaj tio iras en direkto de okcidentaj landoj, por ke ne estu ŝanĝoj bonaj en Pollando.
Mi jam kelkfoje skribis, ke pola opozicio ne povas kompreni, ke ili perdis regon, kaj al ili ne plaĉas nova situacio. Opozicio volas daŭri en oportunaj postenoj, kaj ĉion ili faros por malhelpi por novaĵoj.

Sunday, April 10, 2016

Smoleńsk - grava datreveno

Hodiaŭ, estas la 6-a datreveno de kraŝo de pola aviadilo en Smoleńsk kun 96 gravaj personoj, inter ili estis prezidento de Pollando kun edzino - Lech Kaczyński, Maria Kaczyńska. Ili flugis al Smolensk en Rusio por  honori polajn civitanojn, kiuj estis murditaj dum la dua mondmilito en Katyn. En lando okazigas solenaj okazintaĵoj. Ĉe la okazo oni devas aldoni, ke okazos nova rekonstruo de kraŝo de aviadilo, ĉar oni davas pli precize, kaj detale montri pri la afero.

Wednesday, April 6, 2016

Agrikulturo - abelaro

Abela barilo
Por mi komenciĝas laboro ĉe mia abelaro. Do, hieraŭ mi preparis 4 abelujojn tiel por, ke abeloj  kunportu mielon. Tuta abelujo konsistas el du partoj, en la unuan, abeloj naskiĝas, kaj la dua parto estas aranĝita por tio, ke ili kolektu en ĝi  mielon. Inter ĉi tiuj partoj estas barilo kun truoj, per kiuj transiras abeloj, sed tion ne povas fari abelpatrino. Vetero estas konvena por laboro de abeloj, do, ili rapidiĝas por kolekti nektaron kaj polenon. Hieraŭ estis eĉ 22*C, ankaŭ sune, kaj senvente.
La unuaj floroj sur arboj

Mi ŝatas laboron en mia abelaro kaj observu abelojn dum ilia peza laboro.