Thursday, March 31, 2016

Marto - proverbe

Antaŭ du tagoj kokino kovis idojn
Kiam dum marto pluvas, tiam malseka junio estas. Tiel diras pola proverbo pri monato - marto. Kion mi konstatas, ke marto estis tre seka monato, kaj ĝi aŭguras por ni malbonan periodon.
Ni vidas polenon ĉe kruroj de abeloj

El mia korto, ĉiuj 10 svarmabeloj, kiuj mi posedas - vivas, kaj abeloj jam bone laboras kunprenante polenon, antaŭe ili purigis abelujojn. Malrapide plantoj vekiĝas, birdoj serĉas lokojn por nestoj. Ĉio iras en bona direkto, sed regas sekeco. La vetero estos la plej grava en nia vivo. Mi aldonu, ke mi semis 1ha da tritiko, kaj 1ha da lupino - 29.03.

Sunday, March 27, 2016

Ĉi tago estas precipa - Pasko 2016


                                       
                                               ĜOJAN KAJ EPERPLENAN
                                                         PASKON  - 2016


                                              deziras Piotr  - al ĉiuj legantoj


p.s.
En Pollando ni havas kutimon, ke sabate oni benas, kaj sanktigas nutraĵon en preĝejo. kaj dum paska festo dispartigas ĉi nutraĵon inter familianojn kaj proksimulojn, sekve manĝas ĝin. Tio estas en korbeto.

Sunday, March 20, 2016

La printempo - 2016

Sur herbejo krokusoj, sed ili jam velkas
La printempo ekas hodiaŭ dimanĉe, 20-an de marto. Temas kompreneble pri astronomia printempo. Sed kalendara printempo ekos lunde.
Do, laŭ astronomoj tio aspektas tiel, ke tago egalas same kiel nokto, ambaŭ partoj, nokto kaj tago daŭras po 12 horoj. Kaj de hodiaŭ tago estos pli longa je 3 minutoj.
Mi ankaŭ rimarkis, ke vetero estas pli favora al ni, hodiaŭ tagmeze eĉ +8*C  kaj iomete sunis. Miaj abeloj alportis al siaj abelujoj polenon - ĝi estis blanka koloro.
Mi ankaŭ dum pasinta semajno riparis dometojn por birdoj, havu birdetojn trankvilan lokon.

Thursday, March 10, 2016

Vintro - 2016

Baldaŭ la vintro finiĝos, sed ankoraŭ ĝi regas. Kvankam etaj prognozoj diras, ke printempo iras, sed tio paŝas malrapide. La unuaj vidoj onin jam vidas. Do, simptomoj de printempo okazas, kvankam ne tro kuraĝaj, sed jam floras etaj plantoj, transflugoj de anasoj norden, abeloj ankaŭ sentis printempon , kaj dancas antaŭ abelujoj, areo estas pli freŝa. Verdire tio estas antaŭprintempo. Mi esperu, ke baldaŭ printempos plene. Sed bedaŭrinde vetero estas senpluva. Hodiaŭ nokte estis +3*C, kaj tagmeze +8*C
Floroj de korilo

 Dometoj de bordoj, atendas por riparo

Wednesday, March 2, 2016

Taglibro - Ĝis baldaŭ

Mia nepo Adaś provas startigi komputilon
Karaj geamikoj, pardonu, ke mi malofte publikas en taglibro, sed mi havas etajn problemojn. Do, estu paciencaj. Ĝis baldaŭ