Wednesday, November 30, 2011

La naturo - pasero

La plej populara birdeto en mia lando estas ĝuste la pasero. Malgraŭ, ke ĝi karakterizas nur brunajn plumetojn, kiel ĝi estas ĉarma kaj samtempe utila birdo. Ĝi posedas gravan trajton, tre ŝatas konstanta loko. Ĉe mia domo vivas ĉirkaŭ 60 paseroj, ili havas ejojn, sub rando de la  subtegmento. Mi faris al ili speciale 'dometojn', por ke ili povu loĝi kaj kovi ĝiajn idojn. Mi adonu, ĉiuj el la aro volas havi propran ejon. Kiam ekas frua printempo, komencas, vera batalado pri taŭga  kaj konvena loko, ili klopodas pri oportuneco de ĝiaj nestoj, do ĉiuj molaj materialoj, sed precipe plumoj de aliaj birdoj ege valoras kiel luksa varo. Ĉar nesta konstruaĵo devas esti mola. Ekde frua mateno ĝis malfrua vespero ili laŭ la prpora maniero kantas. La paserinoj allogas, kaj varbas virpaseroj por fetiĝo. Mi eĉ scipovas diferencigi inon de virpasero. Poste sekvas naskiĝado kaj nutrado de idoj. Ili ja estas virinaj patrinoj, kiel zorgemaj pri manĝado. Kio konsistigi manĝadon, precipe insektoj el arboj ankaŭ raŭpoj, k.a. La tempo pasas kaj idoj fariĝas plenkreskaj gepaseroj, kaj poste ili ĉiuj grupiĝas en araro. Sed ni memoru ĉiam proksime de ĝia loko. Aŭtune kaj vintre ili manĝas semoj de herbaĵoj kaj gernoj ankaŭ aliaj restaĵoj.

Mi, kaj ili vivas en plena harmonio, supozante, ili komprenas, ke mi ŝatas paserojn.

No comments: