Monday, March 31, 2014

La lageto - 25

Por tiu bildo mi devas iom atendi.
De kelkaj tagoj la vivo en lageto jam evoluiĝas.

Sunday, March 30, 2014

Sano - naturaj rimedoj por la sano

Sukcena akvo - tio estas likvaĵo, kiu konsistas el etaj sukcenaj pecoj kaj ili estas poste surdronitaj en la pura alkoholo. Laŭ natura medicino ĝin oni povas apliki interne nian korpon kaj ekster sur la haŭto. Ĝi povas sanigi diversajn malsanoj.

Saturday, March 29, 2014

Ekologio - horo por la tero

Bona komparo, ĉu ne?
Miaopinie neniu komento bezonas, ĉar bildo montras la skalon de danĝero.
Mian kaj vian Teron oni povas kompari al glaciaĵo, ĝi estas dolĉa kaj bongusta, do ni pro tio profitas kaj melkas el ĝi pli kaj pli da bonaĵoj.

ĉiutagaj aferoj - kaprinido

Tiu ĉi vidata kaprineto ĵus dronis en la puto, sed ĉio laŭvice.

Friday, March 28, 2014

La naturo - ranoj

Jes, vi bone vidas, estas du ranoj.
Hodiaŭ mi ekaŭdis kvakumadon de ranoj, do mi pripensis, ekis vera printempo. Ĉar, ranoj jam eliris el ĝiaj ejoj, kaj estas sufiĉe aktivaj, viglaj, por ke ili faru ilian aventuron.

Wednesday, March 26, 2014

Eksterlandaj aferoj - Ukraino

"Czerkasy zostały wzięte!". Rosjanie przejęli ostatni ukraiński okręt na Krymie...

Monday, March 24, 2014

Sociaj kaj politikaj aferoj - nacia tago de la vivo kaj familio

Familio pozas por foto - ili estas mia parencoj

Nacian tagon de la vivo pola parlamento establis en 2004, kaj ĝi estas memorigata ĉiun jaron 24 de marto.
Ĵus, en familio infano prenas la unuan paŝon por sia sekva vivo, kaj  edukado. Estas bona afero por ke la familio estu plena, por tio ambaŭ gepatroj havas pli facilan taskon en tuta harmonia edukado de infano. En la familia rondo infano akiras edukadon en jenaj direktoj: ĝi lernas kiel konduki, konigi diversajn formojn de modela  vivo, respektojn laŭ gepatroj kaj ĝiaj gefiloj, formas sian personecon, psikon.
Bele estas kiam familion kreas: infanoj, gepatroj kaj avoj- tiam infanoj havas perfektan okazon por kapti multojn el spertoj de aĝuloj. Bone edukitaj infanoj, tio estas trezoro por gepatroj kaj ĉiuj patrujoj.
En mia lando funkcias jena diro: "Takie będą Rzeczypospolite jakie młodrzieży chowanie." Ni havos tian Polion kiel ni kondutos junularon.

Saturday, March 22, 2014

Ekologio - Tago de l' akvo

 La Unuiĝintaj Nacioj fondiĝis la tago de monda akvo en decembro 1992 en ĉefurbo de Brazilio - Rio de Janeiro. La unua festo okazis en 1993, ĵus 22 de marto, kaj tio daŭras ĝis hodiaŭa tempo. Oni tiam taksis, ke pro manko de pura akvo suferas pli ol 1 miliardon da homoj, kaj nune tio estas ĉ. 1,2 miliardoj. Oni devas aldoni, ke 'dolĉa akvo' ampleksas nur tri /3/ da procentoj de abundo de tuta akvo.
La plej grava, ununura renovigo pere naturo la fonto de trinka akvo estas pluva akvo. Ĉiuj homoj estus povintaj protekti ĝin, aprezi kaj estimi ĝin - bone mastrumata, ĝi servos por ĉiu homo, ankaŭ, kiam ĝi estas malbone prizorgata, ĝi kaŭzos grandajn minacojn. 
Se temas pri mi, do mi estas granda ŝparanto de akvo. Mi kiel infano memoras tempon kiam ĉe miaj gepatroj manki puran akvon, kaj ni devis ĝin transporti el diversaj lokoj, poste mia patro fosis puton. Mia ŝparado de akvo daŭras ĝis hodiaŭa tago, ĉar mi perfekte memoras tiama periodo.

Thursday, March 20, 2014

Printempo

Hodiaŭ estas kalendara dato de printempo 2014, kaj morgaŭ astronomia tago de printempo.

Wednesday, March 19, 2014

Mia familio - mia patro

Mia patro - Józef
Hodiaŭ mia patro povintus festi sian antaŭnomon feston - Józef /Joseph/. En mia familio ni festis tiun tagon solene, kaj ni havis grandan estimon rilate al li. Ni ĉiuj familianoj sentis egan respekton laŭ li kaj obeis liajn konsilojn.

Tuesday, March 18, 2014

Ekstrelandaj aferoj - Ukraino

Enmarŝas la prezidento - Putin
Ĵus hodiaŭ la prezidento  de Rusio, Putin, anoncis kaj proklamis, ke Krimeo estiĝas respubliko de Ruslando. Tio signifas, ke parto de Ukraino estas aneksita per fremda lando. Ni aldonu, ke tio okazis sur baze de referendumo - 16.03.2014, kiu estis farita sen permeso de Ukraino, do ĝi estas senleĝa. Laŭ ŝtatistoj de Krimeoj ĉio okazis leĝe.
Kiam ni komparas tiujn du fotojn, kiel oni povas tion komenti ? Miaopinie tiu ĉi virino, tenante afiŝon en manoj samtempe pensas kio okazos kun ĝia lando, krome eble ŝi silente preĝas kaj petas Dion pri savo de Krimeo. Aliaj virinoj observas ĉirkaŭaĵon ĉu eble iu ne alproksimiĝos por ke arestu ilin.

Sunday, March 16, 2014

Tio kaj alio - plantoj

Antaŭ du semajnoj mi semis semojn de tomatoj, kaj iomete pli malfrue semoj de pekina brasiko. Ankoraŭ unu semajno kaj mi tiujn plantojn transportos en unuopaj skatoloj, por ke ili pligrandiĝu, kaj poste ili estos plantitaj en forcejo.

Thursday, March 13, 2014

Tio kaj alio - ekskurso al urbeto Lipno

Hodiaŭ mi biciklis al Lipno por fari necesan viziton ĉe kuracisto, kiam jam mi atingis urbeton, io okazis, ke mi falis kun mia biciklo sur ŝoseon. Bedaŭrinde mi ne havis kaskon sur la kapo, kaj mia kapo frapis betonon, kaj iom ĝi difektiĝis, mi pensas, ke eble nenio serioza damaĝo okazis. Kvankam, dekstra flanko de la kapo iom min doloras.

Sunday, March 9, 2014

Sociaj kaj politikaj aferoj - internacia tago de virinoj

Atentigu, kiel ili estas junaj
La tago de virinoj ne estis kvieta en ĉiuj landoj, precipe en Ukraino, virinoj en la urbo Symferopol ankaŭ aliaj urboj protestis kontraŭ reago de sovetaj soldatoj en Krimeo. La virinoj staris pretervoje tenante en manoj afiŝojn kaj flagojn: tataraj, ukrainaj ankaŭ rusaj. Virinoj kriis "Krimeo por la paco!", "Krimeo tio Ukraino", "Ne por milito" ankaŭ "Putin forprenu soldatojn hejmen"
Ĵus virinoj, kuraĝiĝis kaj esprimis sian grandan volon kaj pacemon kontraŭ militon, ĉar ili bone scias kion signifas la milito.
Kiam ni, kaj mi rigardas tiun ĉi manifestacio, do ege tio min kortuŝas, kaj mi volus esti inter ili.
пусть всегда будет мир во всем мире.
Estu ĉiam paco en la mondo.
Niech zawsze będzie pokój na świecie.

Thursday, March 6, 2014

Agrikulturo - abeloj

Abeloj ricevas nutraĵon sur telero
Kiam mi anoncis plifrue, abeloj jam elflugis el siaj abelujoj de la unuaj tagoj de februaro kun fojaj paŭzoj pro malfavoraj tagoj por ili. Sed laste, ili laboras peze kunportante polvon de florantaj arboj, krome, mi devas nutri ilin. La nutraĵo konsistas el natura mielo kaj sukero plus vitaminoj. Bedaŭrinde, restis ĉe mi nur unu abelujo, ĉar du svarmabelejoj mortis, mi supozas, ke mankis al ili manĝaĵon.
Mi promesas al si, ke ĉi-jare pli klopodos pri abeloj. Mi jam aĉetis du novajn abelujojn, ĉar eble malnovaj estas infektitaj per malsanoj abelaj.