Wednesday, April 24, 2024

Fruktoj kaj legomoj - artiŝoko

Nekutima evento okazis en la urbo Varese. La loka novaĵportalo citis virinon laborantan en la sanservo dirante: "Ekzistas eksplodemaj artiŝokoj, kaj unu okazis al mi." “Mi purigis legomon. Mi komencis per la folioj malsupre por atingi la supron, kie la artiŝoko estas pli hela. Kiam mi tranĉis ĝin duan fojon, aŭdiĝis fajrero, poste bruo de eksplodo kaj plumo de fumo. Sur la tranĉilo restis spuro de fulgo. – raportis la virino, kaj kompletigis sian rakonton per foto de la legomo post la eksplodo. Ŝi aldonis: "La odoro estis la sama kiel tiu, kiu restis en la aero post ekbruligo de petardo." "Nenio grava okazis, ne estis perdoj, sed honeste ĝi estis iom ĝena", konfesis la interparolanto al Varese News. Ŝi rimarkis, ke ĉi tiu reago povus esti science klarigita, pri kiu ŝi poste legis. Kiel ĝi rezultas, artiŝokoj povas eksplodi pro amonia nitrato, kiu estas unu el la plej ofte uzataj sterkoj. Sed ĝi ankaŭ estas komponanto de multaj specoj de eksplodaĵoj. Ĝia ĉeesto ene de la artiŝoko povas kaŭzi sendanĝeran eksplodon. Similaj kazoj estis raportitaj antaŭe, kvankam ili estas tre maloftaj.

Sunday, April 21, 2024

Malfacila printempo - 2024

Estas malfacile veni printempo ĉi-jare. La fruaj tagoj de aprilo estis promesplenaj, ili estis varmej kaj sunaj, eĉ la temperaturo atingis 25 celsiajn gradojn, sed tio pasis. Okazis frostetoj dum la lastaj tri tagoj, kelkaj plantoj kaj multaj floroj sur fruktarboj frostiĝis. Mielabeloj ne plu kolektas nektaron kaj polenon. Kaj nun estas la ĝusta tempo por produkti bongustan printempan mielon, estos granda perdo laŭ la kvanto da mielo. La vetero montriĝis kaprica.

Sunday, April 7, 2024

Teritoriaj balotoj - 07.04.24

Hodiaŭ okazas elektoj de loka registaro en Pollando. Mi rimarkis, ke estas multe da elektafiŝoj, eĉ en urbetoj kaj vilaĝoj. Mi jam voĉdonis matene. Mi pensas, ke ne estos grandaj surprizoj en grandaj urboj - la koalicio venkos. Mi aldonos ion pli post la fermiĝo de la balotoj lokaj. En mia urbo, tri virinoj kandidatiĝis por la posteno de urbestro kaj en la unua voĉdono estis elektita la virino sur la afiŝo, do ne estis dua voĉdono. Gratulon!

Wednesday, March 20, 2024

Kamparanaj protestoj denove

Hodiaŭ estas la 20-a de marto, kaj denove okazas protestoj de kamparanoj tra la tuta lando. Miloj da strikantoj partoprenis en ili, ĉefe barante vojojn al grandaj urboj, sed ankaŭ en la urboj. Entute estis ĉirkaŭ 600 malfacilaĵoj.

Sunday, March 3, 2024

Rusio - Aleksej Navalnij

Aleksej Navalnij estis entombigita vendrede en la tombejo Borisovsky en Moskvo, anoncis Ivan Ĵdanov, kunulo de la kontraŭ-Kremlina opozicia gvidanto, en la Platformo X. La polico ne permesis ĉeesti la diservon al miloj da homoj, kiuj volis adiaŭi lin. super la ĉerko de Navalny. La entombigo estis antaŭita per diservo super la ĉerko de Navalny en la Preĝejo de la Ikono de la Dipatrino en Marjino en la sudoriento de Moskvo. Nur la familio ĉeestis en ceremonio. La polico ne permesis al miloj da rusoj, kiuj volis adiaŭi la opoziciiston. Homoj, kiuj venis por adiaŭi Navalnij, kriis lian nomon kaj sloganojn: "Ni ne timas", "Rusio estos libera". Lia karavano estis superŝutitaj per floroj survoje al la tombejo. La 16-an de februaro rusaj aŭtoritatoj anoncis la subitan morton de Navalny, la plej fama politika kontraŭulo de Vladimir Putin. Navalny laŭsupoze mortis en laborpunejo super la Arkta Cirklo, kie li servis 19-jaran malliberecan punon, sed povus esti alfrontinta ĝis 30 jarojn en malliberejo. La aŭtoritatoj rifuzis resendi la korpon de la politikisto al liaj parencoj. Laŭ neoficialaj rezultoj, Navalny estis lasita en la frosto ĵus antaŭ sia morto kaj tiam mortigita kun bato en la koron

Thursday, February 29, 2024

Superjaro

Ni ĉiuj scias, ke ĝi okazas foje je kvar jarojn, sed ĉu ĝi estas speciala por vi aŭ mi. Mi devas pensi pri tio. Interese, ĉu iuj faris ian analizon ĉi temon

Tuesday, February 27, 2024

protestoj de kamparanoj 2 - Varsovio

Hodiaŭ denove okazas protestoj de polaj kamparanoj, la ĉefa celo estas limigi la importadon de malmultekostaj agrikulturaj produktoj el aliaj landoj. Poste, retiriĝo de la tiel nomata "verda interkonsento" kaj klimata politiko. Dekmiloj da homoj partoprenis tiun ĉi proteston. Tamen la nunaj aŭtoritatoj ne permesis eniri traktorojn kaj aliajn agrikulturajn maŝinojn. La situacio okazis en Varsovio

Sunday, February 18, 2024

La religia temo

Hieraŭ kaj hodiaŭ mia paroĥo gastigis kopion de la pentraĵo de Nia Dipatrino en Częstochowa. Granda nombro da katolikaj fideluloj partoprenis la ceremonion. La bilodo de Dipatrino cirkulas tra tuta Pollando. Sekva gastigado okazos post 48 jaroj. Częstochowa estas precipa urbo por la poloj, kaj en ĝia preĝejo sur altaro pendas ĉefa bildo de Dipatrino.

Friday, February 9, 2024

Protesto de kamparanoj

Hodiaŭ, la strikoj de kamparanoj okazis en pli ol 250 lokoj ĉie en Pollando. Kialo. Malalta profiteco de agrikultura produktado. La foto montras la proteston de la kamparanoj en mia regiono.

Friday, February 2, 2024

Ernest Bejda, były szef CBA o kulisach afery gruntowej | 𝙈𝙖𝙜𝙖𝙯𝙮𝙣 𝘼𝙣𝙞𝙩𝙮 𝙂...

Interparolo de redaktorino kun iama estro de la CBA en la malantaŭ-la-scenoj de la terskandalo. Sed, ĉefan rolon ludis du politikistoj, kiuj post multe da joroj estis akuzitaj kaj malliberigitaj en malliberejo. CBA - Centra Biuro de Malkorupto

Monday, January 29, 2024

La monato januaro - 2024

La foto montras fragmenton de mia lageto Januaro, unu el la vintraj monatoj, finiĝas. Kia estis la vetero ĉi-monate? La frosto komenciĝis la 14-an kaj daŭris ĝuste unu semajnon, estis eĉ minus 15 gradoj, sed sen neĝo. La sekvan semajnon neĝis kaj poste estis degelo. Nuntempe ĝi estas seka, kun nur eta frosto nokte. Kompreneble, mi skribas pri la vetero en mia regiono.

Sunday, January 14, 2024

Mia taglibro- statistiko

Pardonu, mia taglibro estas provizore paŭzinta, sed mi pensas, ke ĝi baldaŭ funkcios denove. Jen la statistiko de la lasta tago, precipe, kiam mi komencis verki pri la politikaj eventoj okazantaj en mia lando.

Thursday, January 11, 2024

Situacio politka en mia lando

Tiel aspektas demonstracio en Varsovio preskaŭ 300 miloj da ĉeestantoj kontraŭ rompado de demokracio en lando tra nuna regantoj de ŝtato, krome kontraŭ aresto du parlamentanoj. Verdire la situacio en Pollando estas kpmplika, ĉar regantoj de ŝtato provas ŝanĝi multe da organoj en la ŝtato. La foto estas farita hodiaŭ.

Monday, January 1, 2024

De hodiŭ mi loĝas en urbo

Mia loĝloko de hodiaŭa tago festas la restarigon de urborajtoj. La 1-an de januaro 2024, post 155 jaroj, ĝi fariĝis denove urbo. En silvestra tago la lasta tago de jaro 2023 oni okazigis festojn ĉi-okaze.
jen la flago de la urbo - la koloroj: blanka, ruĝa /sur ĝi heredaĵsigno/,flava. Entute de hodiau en Pollando 34 loĝlokoj ricevis promocion por urboj novaj.