Thursday, May 30, 2019

Longa ekskurso de cignoj

Nun mi prezentas filmeton- kiam ĉiuj cignoj krozas tra lageto, ĉefe por serĉi manĝadon. Kiam ili min rimarkis tuj fornaĝis malproksime.

Tuesday, May 28, 2019

Pri cignoj pli

Kia diferenco en koloroj, ĉu ne.
En la antaŭa noto mi aŭguris, ke baldaŭ naskiĝos idoj de cignoj, kaj tio efektiviĝis hieraŭ. La periodo daŭris sufiĉe longe, preskaŭ 30 da tagoj. Kiam aperis idoj, vircigno sidas proksime de nesto, do, la tuta familio estas en kompleto. Entute estas du gepatroj, kaj kvar idoj. Finfine mi ĝisatendis momenton, kaj ekvidis belan bildon, Miaopinie cignoj trovis konvenan lokon por pligrandigi familion. Do, sukceso plena al ili, kaj ankaŭ al mi. Komence, mi eĉ ne supozis, ke tio sukcesos, ĉar miaj lagetoj ne estas tro grandaj, sed ĉio bone finiĝis. La temo, mi daŭrigos en sekvaj notoj.