Friday, July 31, 2015

Agrikulturo - abeloj

Mi konatis du abelistojn, oni povas diri specialistojn pri afero. Do, mi profitas el iliaj spertoj, ĉar abeloj havas diversajn specifajn kutimojn, morojn. Entute mi posedas nun 8 abelsvarmojn. Bedaŭrinde mi ne prenis ĉi jaron mielon el ili. La laboro absorbas min tre pro tio min. Kvin el ili, kiujn mi aĉetis, havas tre pezajn kovrilojn, tio postulas al mi iom da peno.
Nune en naturo mankas de nektaro sur plantoj do, mi devas nutri arte, pere sukero /siropo beta/. Hodiaŭ mi aldonis patrinon abelon. Antaŭ ĉio mi certigis ke svarmabelujo ne  havas partinon, tio tre gravas, ĉar ne povas esti du patrinoj en abelo.

Thursday, July 23, 2015

Esperanto - 23

Antaŭ unu jaro mi vojaĝis al Argentino por ke partopreni UK en Bona Aero, tio estas nun rememoro. Ĉi-jare mi  aliĝis  al UK en Francio - Lilo. Pro diversaj kialoj mi ne partoprenos ĝin, Tio estis mia granda revo, ĉar tio esta la 100a Kongreso. Malgraŭ ĉio mi kvankam spirite partoprenos Kongreson. Mia kongresa numero estas KN -1566. Kiam komenciĝos la Kongreso, mi certe ankaŭ kantos himnon de Esperanto, sendepende de loko, kie mi estos, ĉar mi parkere ellernis ĝin, kaj pripensos pri ideo de kreinto de lingvo, ne nur koni lingvon, sed ankaŭ  revi pri bono de homaro.

Wednesday, July 22, 2015

Simpla taga vivo.

Mi volis skribi noton hieraŭ, sed mi estis laca pro diversaj okazintaĵoj. Krome la tago estis tiel varmega ... La aferoj cirkuli inter kaprinoj, kokinoj, lageto, kaj abeloj. Sed ili absorbas al mi multe da tempo. Kiam oni zorgas pri ĉi aferoj okazas ankaŭ strangajn neatenditajn  hazardojn. La kokinoj, mi iam skribis, ke ili pasas sia vivo sur kampo, sed tio estis, sed pri ili zorgis vulpo, kaj ŝtelis ĉirkaŭ 15 de ĝenerala grupo, dum tiu tago ĝi kaptis 4. Feliĉe, ke mi posedas du hundinojn, kaj ili forpelas ĝin. La sekva hazardo okazis sur lageto. Juna anaso senkonscience pensis, ke lageto posedas akvon, ĝi eble estis novulo, kaj eksidis sur koton sekve ne moviĝis. Ĝi verŝajne sidis longe dum varmega vetero. Do, mi aliajn aferojn lasis kaj volis helpi al ĝi, helpe de lignoŝuoj kaj gumaj ŝuoj liberigis ĝin, tio daŭris iom da tempo.

Mi baldaŭ finos rakonton.

Monday, July 20, 2015

La vetero

Ĉi- somere tio estis vera fulmotondro, ĝi daŭris ĉirkaŭ 40 minutojn, dum tiu ĉi periodo pluvegis tondris kaj ventis. Ĉe mia domo vento falis du grandajn arbojn. Tio estis bona injekto de pluvo. Sed la grundo estas tiel seka, ke pluvo tuj estis sorbita. Miloj da hejmoj estis sen elektra tensio en mia distrikto, tio okazis dimanĉe 19.07.

Thursday, July 16, 2015

La naturo - birdkaptulo - muŝulo malgranda

La afero temas pri naskiĝo de birdoj. Komence unu, sed fine kvar ovetojn en mistere ornamita nesto.

Tuj post naskiĝo
Jes, finfine ili naskiĝis, ankoraŭ blindaj, tio  normale, sed vivantaj.

Kvar nuduloj
Malgraŭ, ke ili estas etaj kaj nudaj, sed rapide kreskas. Tiam estis varmega vetero.

La birdetoj jam posedas plumojn, do oni povas diri- ni estas preskaŭ plenkresulojn. Pro mia malatento du el ili el nesto elflugis. La birdpatrino tion rimarkis kaj tuj zorgis pri ili.
Tio okazis sur mia lageto. 

Thursday, July 9, 2015

Mia lageto - 41

Akvaj plantoj rapide kreskas sur la lageto
Oni povas diri, ke lageto jam ne ekzistas, La lastaj tagoj kun temperaturo +33 - 36*C kaŭzis, ke tio okazis. Dimanĉe 5-an de julio estis 36*C. Restis sur la fundo mola marĉo. Pro la malalteco de akvo, akvo rapide varmiĝis, kaj fiŝoj ne eltenis ĉi kondiĉojn, fine mortis. Tio estiĝis je miaj okuloj, kiam mi vidis ĉi vidaĵon, mia bedaŭro etendiĝis senlime.                                                                          Mia amo al lageto estis granda, do la doloro estas pro perdo de ĝi, kaj ĝia unika ĉarmeco kaŭzas egan doloron. Pasintan jaron mi supozis, ke povas esti, ke jaro 2015 estos ega sekeco en mia regiono, tion mi diris al miaj familianoj, sed silente atendis, ke aŭguro ne plenumos. Ĉu mi eble faris ian eraron?