Thursday, May 31, 2018

La monato majo - 2018

La majo 2018 - mi memoros kiele belan monaton, ĉefe pro tio, ke ĝi estis suna tre varma kaj preskaŭ senpluva. Hodiaŭ, la lasta tago de monato temperaturo en mia regiono atingis +32 gradojn. Vere, mi ne ŝatas egan varmecon. Sed probable ni devas alkutimiĝi al ĉi veteron. Akacioj jam de unu semajno forĵetis siajn belajn armajn florojn. Ĉi arboj kreskas proksime ĉe mia domo, ili estas tre ĉarmaj, kaj allogis multe da abeloj. Kun bedaŭro, mi adiaŭas la monaton majon.

Thursday, May 3, 2018

Pola historio - Konstitucio el 1791

Hodiaŭ ni Poloj solenas datrevenon de Konstitucio el 1791, Tiu Konstitucio estis tiam moderna, kaj aspiris solvi multe da problemoj de la ŝtato. Sed, poste evidentiĝis, ke ĝi estis vana zorgo. Tamen, por venontaj generacioj tio estis perfekta leciono.