Friday, September 28, 2012

La lageto- 14

La akvo sufiĉe varma, do ...
Hodiaŭ, mi petis edzinon, faru al mi fotografion, kiam mi laboras ĉe la lageto. Ŝi plenumis mian peton, sed ankaŭ aldonis, por kio vi faras tion maljuna azeno. La foto estos kiel memoraĵo, mi respondis. Jes, kompreneble ne temas pri fotografio, sed  pri mia peza laboro, eble al aliulo senbezona. Ankaŭ mia edzino tiel pensas, vi faras senutilan taskon, krome vi ne estas junulo, kaj, ŝparu la sanon, ja, la sano estas kiel juvelo. Verdire, ŝi pravas, mi estas maljuna obstnulo, kiel azeno,  sed kion fari, mi tiun laboron ŝatas. Kaj, kiam mi riparas, korektas aŭ rekonstruas etan distancon de bordo de lageto, mi sentas kontentiĝon.


La akvo sufiĉe varma, do mi povas estadi en ĝin, ankaŭ vetero permesas al la laboro.

Tamen, mi pensas, ke mia skulptaĵo akva ne estos neniam finota, ĉar skulpti, labori en akvo, oni povas kompari simile, skribi per bastono sur akvon.

La nivelo de akvo en la lageto - 41 cm, informo por mi.

Sunday, September 16, 2012

Sen kategorio- poezio

  De kiam estos vi edzino

De kiam estos vi edzino,
Amata mia laŭ destino,
Por ni malfermos sin ĝardeno,
Brilplena, luma ter-edeno.

Por ni aromon spiros floroj,
Vinberaj fluos bonodoroj,
Kaj de cejanoj kaj rozaro
Kisata estos via haro.

Ni iros sole, enmedite,
De sunradia or' pentrite,
Kaj inter arboj, senparole,
Promenos ni kviete, sole.

Al ni branĉetoj verdaj pendos,
Narcizoj supren sin entendos,
Kaj de falanta flor' tilia
Kovriĝos kara kapo via.

Mi vin per blankaj rozoj kronos,
Per miozotoj blue zonos,
Ornamos per filik' magia,
Kaj mondon faros pli radia.

De kiam estos vi edzino,
Amata mia laŭ destino,
Por ni al tiu mirĝardeno
Malfermos pordon amopleno.


* vortoj- Kazimierz Tetmajer, tradukis - Julian Tuwim

Sunday, September 9, 2012

Ekologio 5


Ekologio estas scienco studanta rilatojn inter vivaj organismoj kaj ilia vivmedio, t.e. ĝi estas la fako, kiu celas kompreni la funkciadon kaj evoluon de la ekosistemoj, rilatojn inter vivantaj specioj kaj ilia vivmedio, kaj ekvilibrojn estiĝantajn en la natura medio aŭ ĉirkaŭumo. Tiu kompreno atingeblas per observado, eksperimentoj, post kiuj eblas elpensi klarigajn teoriojn pri la koncernaj fenomenoj. Ankaŭ la rilatoj de la homa specio kun la natura medio povas esti tereno de ekologio. Tiu termino originas de la greka lingvo: οἶκος, "domo"; -λογία, "studo pri")

Tiel difinas ekologion vikipedio.
Sed, nuntempe la esprimo ekologio estas pli larĝa, ĝenerale temas pri mediprotektado.

Estas landoj en la mondo, mi ne nomigas ilin, kiuj ne traktas Ekologion serioze. Kial? Ĉar, homoj de tiuj landoj postulas pli kaj pli grandan konsumadon, vojaĝojn senutilajn, k.a.
Ni prenu la lastan konferencon pri ŝanĝo de klimato en urbo Durban, nenia pozitiva rezulto.

Sur la foto ni vidas du vazojn kun bukedoj, unu el bukedo estas artefarita kaj la dua devenas el herbejo. Kompreneble herbaj floroj protektas medion, kaj mi preparas ĝin  sennenia kosto. Sed, ili ambaŭ plibeligas hejmon.