Monday, January 31, 2011

Mia familo

Mi naskiĝis en vilaĝo Kikół, distrikto, vojevodio 'kujawsko- pomorskie', proksime de urbo Toruń. Tiu ĉi loko de mia naskiĝo kaj de miaj infanaj jaroj fluis tre rapide ĝis 1959. La infaneco al mi estis agrabla periodo, mi kun miaj gefratoj precipe ludis en diversaj kortludoj, krome, ni devis labori kaj helpi al gepatroj en kamparejo. La laboro, al ni knaboj estis peza, sed tiam estis tiaj cirkonstancoj. Aldone, ni volonte tion faris, nome, nutri dombestojn,zorgi pri ili, forigi sterkon, kultivi plantojn, kaj multe aliajn. Se temas pri lernado, mi k. miaj fratoj, ne estis tro diligentaj, ĉar gepatroj tion ne postulis de ni. Oni memoru, estis la 40, 50-aj jaroj. Larmo en okulo turniĝas, kiam mi komparas mian infanecon kun...  Sume, al tuta familio, la tempo estis  malriĉa.
p.s. mi publikis ne ĝustan foton

No comments: