Thursday, January 23, 2014

Esperanto - 12, mi kaj retejo "Lernu"

La afiŝo vere impresiga
Ĵus decembre de pasinta jaro mi festis la 7-an datrevenon de uzado la retejon de Lernu. Verdire, mi jam delonge sciis Esperanton,  sed tiam hazarde trafis la paĝaron Lernu, kaj registriĝis en ĝi. Bele, mi estis kontenta pro informo, ke mi bone tion faris. Do tuj mi ekis agadon, elsendante eble 10 mallongajn mesaĝojn al hazardaj personoj, kompreneble kompare al mia aĝo, kaj pensante, ke mi ricevos por ili ankaŭ la saman kvanton da respondoj. Vere, mi tiel pensis, naiveco mia! Finfine, mi ricevis nur unu el Vjetnamio, li/ŝi demandis min el kia lando mi estas, kvankam tio estis indikata en mia profilo. Mi tuj respondis, kaj sekve neniun leteron ricevis de li/ŝi.
Tamen, tio ne malinstigis min, sed pripensis, ke afero ne estos simpla. La situacio daŭras ĝis hodiaŭa tago, ke pli multo da uzantoj de 'Lernu' esti efemeraj aŭ tute ne aktivaj. Kiel plibonigi al agadon de Lernu? Tamen, mi havas fidelajn amikojn en esperanta lingvo.
La temon mi daŭrigos.

Saturday, January 18, 2014

La vintro - 2014

La unua bildo montras mian lageton en vintra pejzaĝo.
La dua bildo montras mian lageton en antaŭ vintra pejzaĝo.
La vintro jam venis, ĝi okazis marde posttagmeze /14-januaro/, mi tion bone estos memoranta, ĉar tiam mi revenadis de ekskursa bicikla vojaĝo de urbo Lipno. Komence neĝetis, sed kiam mi atingis mian loĝlokon, do jam neĝis per grandaj petoloj de la neĝo.
Sekvontan tagon la tero jam estis kovrita per neĝo, krome ankaŭ frostiĝis - -3*C.
Mi devas aldoni, ke specialistoj prognozis al mia lando du alternativojn, la unua amerikana, kiu diris, ke vintro estos milda kaj ne longdaŭra. Kaj la dua soveta, do, ĝi aŭguras vintron akran kaj longdaŭran. Interese, kiu prognozo estos pli trafa. 
Ĝis hodiaŭa momento la vintro estas milda, do tio signifas, ke ĝenerale favora al mi ankaŭ.

Kiam ni komparas ĉi tiujn du fotojn, ni rimarku, kia estas granda diferenco inter la "veteron". Oni povas diri, ke naturo havas egan potencon. Nur dum unu tago, kaj kia ŝanĝo !

Sunday, January 5, 2014

La naturo - ankoraŭ pri paseroj

Tiun ĉi historieton mi vidis, do tuj prenis fotilo kaj faris filmon. La komenco estis kutima. Amaso da paseroj manĝadis sur korto nutraĵon, kie kokinoj ankaŭ faris la samon. Post la unu momento la tuta grupo de paseroj estis timegigitaj per io, eble kokino, kaj forflugis, sed unu el paseroj ŝanĝis direkton, kaj trafis rekte en fenestron. Do, la trafo estis tragika por la povra pasero. Ĝi falis sur la betonon sen nenia movo, kion mi rimarkis, ke alia el menciita grupo de paseroj tuj alflugis al ĝi kaj komencis revivigon. La situacio daŭris sufiĉe longe, la 'nia kuracisto' faris multon por sanigi ĝian amikon, saltis, kaj ŝanĝadis sian pozicion pikante ĝian kapon, bekon, kolon, sed amiko plue kuŝis senmove. Tamen, mi ne eltenis tion, kaj taksis malfeliĉulon. Ĝi ankoraŭ estis iom varma. La fino estis nur unu, ĝi mortis.
La filmeton mi faris el mia hejmo tra la fenestro, do ĝi estas ne tro bona.