Sunday, May 16, 2010

La naturo- anaso 2


Hodiaŭ 'mia' anaso surprizis min, ĉar mi revidis ĝin. Matene, kiam mi promenadis ĉe la bordo de mia lageto / mi tre ofte tion faras/ , mi rimarkis ĝuste anason kun siaj idoj. Ili ĉiuj apetite matenmanĝis, eĉ ne rimarki min. Sed post momento la anasopatrino orientiĝis en situacio kaj ordonis al siaj idoj formarŝi post ĝi. Ili tion senhezite plenumis. Certe ĝi konstatis, ke la loko estas taŭga , ĉar lageto plilarĝiĝis / unu hektaro/ post maja togoj, pluvoj, ankaŭ lageto abundas je nutraĵo. Kiel viglaj kaj ĉarmaj ili estas, mi povi tion observi kun ega plezuro. Komence mi pensis kaj bedaŭris , ke mia anaso lasis la lageton, do mia ĝojigo estas plena tute. Mi anoncis komenton en antaŭa noticio pri naturo , sed ĝi estas neaktuala. Eble mi ion skribos pri mia anaso.

Friday, May 14, 2010

La taglibro


Karaj legantoj, amikoj nun mia ĉeesto en taglibro estas sufiĉe malofta ankaŭ aliaj paĝaroj suferas, pro diversaj kialoj. mi pardonpetas
La fotografio bildas...

Monday, May 3, 2010

La naturo- anaso


La sovaĝa anaso trovis la lokon sur mia lageto por sia nesto sur 'insuleto', kie mi plantis la florojn. Ĝi de longa tempo observis la tereno kaj finfine decidis ĝuste fari en tiu ĉi loko. Mi preparis al ĝi alian lokon, se ĝi neglektis ĝin. La nesto ĝi, konstruis el sekaj arbaj folioj,kaj proprajn plumojn. La pasintan jaron, ĝi perdis ĉiujn ovojn, probable la pigo rimarkis la ovojn kaj manĝis ilin. La pigo ankaŭ proksime havas la neston sur alta poplo. La anaso jam sidas sur ovoj du semajnoj. Mi kun malpacienco atendas kio okazos, kaj skribos pri tio.