Saturday, December 30, 2017
Pensoj - proksima estonteco
Ĉu ĝi estis bona jaro, por mi, mia familio, patrujo.
Ĝenerale oni povas diri jese.
Sed, en la mondo?
La jaro 2017 finiĝas,
kaj ĉio maljuniĝas.
Nur unu tago mankas por la fino,
ni trankvile atendu momenton por trinki vino'.
Sed, Nova jaro 2018 donu al ni forton,
ke ni juniĝu, kaj atingu larĝan korton.
Mi pensas, ke korto en diversaj direktoj.
miaj kaj viaj eĉ en esperantaj aspektoj.
Monday, December 25, 2017
KRISTNASKO -2017
Akceptu de mi sincerajn , tutkorajn bondezirojn por la sano, feličo , bondezirante ankaŭ sukcesplenan kaj prosperan Novan 2018-an Jaron !
Kun la plej koraj salutoj dezirante sukcesojn en Via privata vivo kaj prospero.
via amiko - Piotr
Friday, December 22, 2017
La naturo. Ĉiam agu tre frue
Protektu ĝin arde, se vi amas ege,
ĉar tio okazas grade, kaj fino evidentiĝas dolorige.
Malrapida mortigado, tio tuŝis unu el miaj hundetoj.
Komence, tio estis nerimarkinda diferenco inter du hundetoj, ĉar unu el ili estis malpligranda, kaj tio min pacienciĝis. Sed kiam mi rimarkis, ke virido estas ne tro vigla, mi tuj agis, helpo de kuracisto estis senefika. Ĝi estis ĉarma, ĝia nomo- Fenix. Tamen, ĝis la fino mi esperis, ke ĉio bonos, sed vane.

Friday, December 15, 2017
Penso j- iom pri la vivo
Miaj hundoj, ili provas kapti cikonion, sed vane. |
Sunday, December 10, 2017
Mia lageto - 51
lageto somere |
Mi aldonu, mia lageto, kvankam ne tiel ĉarma. Ne troigu mi, ĝi estis nur alia, ĉar mi alkutimiĝis vido de ĝia surfaco nur akvo, kaj ĉirkaŭe herbaĵojn. Por mi, lageto somere aspektis kiel herbejo, per siaj diverskoloraj herbaĵoj. Kial tia situacio okazis, ĉar la tri antaŭaj jaroj grundo en lageto malmoliĝis, kaj komencis tiam kreski diversaj akvaj plantoj. Mi diru sincere, mi ne kredis, ke iam akvo estos en ĝi. Nuna jaro evidentiĝis, ke lageto vivas, kaj mia prognozo estis falsa. Mia ĝojo estas grandega.
Nun jam sekiĝitaj herboj.
Nun, vintre jam sekiĝitaj herboj- |
Friday, December 1, 2017
La naturo - hundetoj
Ili troviĝis hazarde, mi diru neintence, sed ili estas ĉarmegaj.
Mi tre protektis mian hundinon, sed ĝi trovis manieron kaj forkuris de domo, finfine ĝi alvenis vespere. Komence mi ne supozis, por kio ĝi forkuris. Post la du semajnoj mi jam sciis, ke ĝi havos idojn. Ili aĝas 25 tagojn kaj ankoraŭ suĉadas sian patrinon.

Thursday, November 30, 2017
Iom pri vetero
En mia lando la tagoj novembraj apartenas al tre malagrablaj en la tuta jaro. Ĝis nun pli multo da tagoj dum novembro estis pluvemaj. Kaj pro tio vetero al ni estas premada. Mi menciu, ke hodiaŭ posttagmeze en mia ĉirkaŭaĵo ekis neĝado. Krome, tagoj estos grado post grado pli malvarmaj.
Mi tiel kalkulas, oni devas atendi ĝis la una de januaro, sekva jaro, tiam tagoj estos pli longaj, klaraj, eble bonvenos sunon sur la ĉielo, ĉu ne?
Sunday, November 26, 2017
Vero - Ĉiam estu vero
Mensogo estas elemeto, kiu servas por tio, ke ĝi kelkfoje uzata estiĝas la 'vero'. Plej parte ni tion spertas, kiam ni ne povas konvinki persne pri la temo. Tio okazas, kiam ni - sciigon, mesaĝon, aŭdas de diversaj personoj, kiuj por ni estas fremdaj. Tiu situacio regas sur loka ĉirkaŭaĵo. Sed, kio estas, kiam ni faktojn, eventojn konas el gazetoj, tv, radio. Tiam restas al ni analizi faktojn, bone, se ni agas enlande, kaj detale scias situacion, kondiĉojn ktp. Homoj en aliaj landoj agas simile. Tamen, kiam amasmedioj anoncas faktojn pri aviadilaj kraŝoj, tragedioj, en kiuj partoprenas homoj, pafado al homoj, kaj aliaj sportaj, kulturaj, ktp. Ni tiam kredas entute, senkondiĉe. Tiuj informoj estas veraj. Kaj ni kredas ilin, de la unua momento.
Mensogo, oni povas ĝin tiel transformi, ke ĝi estiĝas vero. En iu ajn lando agas korespondanto, kiu reprezentas gazeton ekzemple NYT- redakcejo en Usono. Tiu korespondanto agas, kaj havas sian, /siajn/ informanton en lando, en kiu li labras. Kompreneble korespondanto ricevas monon el redakcejo, kaj redakcejo postulas, ke raporto pri eventoj en la lando estos ĝispreciza, konforma al linio, kiu posedas teamon de estrara redakcio.
Kial mi tuŝis problemon, ĉar lasttempe kelkaj redakcioj de gazetoj skribas mensogojn pri Pollando, ili ĉerpas informojn el plafono, aŭ pola gazeto " Gazeta Wyborcza".
Thursday, November 23, 2017
La naturo - lacertoj
Jen ovoj de lacerto |
Friday, November 17, 2017
La aŭtuno - 2017
ne tro videbla, sed en la lasta momento mi faris ĉi fotografion |
La nunjara aŭtuno evidentiĝas pluvema, nuba, malserena. Ĝenerale estis ne tro belaj tagoj. Kamparanoj havis malfacilaĵon por rikolti aŭtunan produktojn, krome ili ne povas eĉ en ĝusta tempo semi grenojn.
Pro malkonvena vetero mankis tiel bela aŭtuna okazintaĵo - somero de santa Martino. Ĝi okazigas nur dum sunaj, iom ventaj tagoj.
Mi pensas, ke birdoj el nordaj landoj jam revenis al pli varmaj regionoj. Mi vidis tre longan ŝnuron de gruoj, vere impona. Mi tiel longan ŝnuron de birdoj ankoraŭ ne observis. Tio estis la sesa novembro.
Saturday, November 11, 2017
Pola historio - antaŭ 99 jaroj
Nur tiu nacio komprenas, kiu perdis sian teritorion por 123 jaroj, Kaj, sekve kun granda konsekvenco reakiris ĝin denove. Tio okazis en Polujo dank' al eminentaj polaj patriotoj en 1918 jaro. Do, hodiaŭ mia patrujo celebras tiun ĉi datrevenon. Tio estis antaŭ 99 jaroj. Ne ĉiuj scias el la mondo, ke tri najbaraj landoj dividis Pollandon je tri partoj, kaj poste aneksis al siaj landoj. Ni nuntempaj poloj klinas kapon por ĉiuj niaj antaŭuloj, ke ili tiel saĝe agis, kuraĝe batalis, ke ni nun povas paroli pole, havi propran kulturon, havi patrujon. Gloro al niaj herooj
Saturday, November 4, 2017
Mia familio - interparolo
Mia trijara nepo venis al mi strange vestita, do, mi demandas lin: kiun vi prezentas? Piraton li respondis. Ĉu vi - avo volus aspekti simile al mi? Jes, mi respondis, sed mi ne havas monon por aĉeti piratan vestaĵon. Sekve nepo revenis al sia ĉambro, kaj alportis monon al mi, por ke mi aĉetu la saman vestaĵon kiel li havas. Ankoraŭ, mi demandis lin: kion faras piratojn sur la maro? Savas geinfanojn li respondis, mi korektis lin, sed li ...
Monday, October 23, 2017
La naturo - papilioj
Papilioj sur - Eupatorium cannabinum L/ latine/ |
Wednesday, September 27, 2017
Mia abelejo - fine de septembro
kampo kun fragopiro |
p.s facelio, - mi ne konas tradukon de tiu ĉi vorto al esperanto
Friday, September 1, 2017
La dua mondmilito
agresantoj momente ripozas, kaj baldaŭ veturos antŭen |
Tuesday, August 29, 2017
Mia familio - nepo Adaś
Tuesday, August 15, 2017
Miraklo ĉe vistulo - 1920
soldatoj antau batalo |
Ĝuste por memoro de ĉi tago en Pollando ĉiun jaron oni solenas tagon de militistaro de pollanda.
En mia vilaĝo ni festas okaze de tiu ĉi tago |
En la tuta lando en urboj, vilaĝoj onin solenis tiun ĉi tagon, sed la plej grave okazis en Varsovio. Ankaŭ ni hodiaŭ solenas feston religian
Tuesday, August 1, 2017
El pola historio
Tuta Pollando hodiaŭ honoras partoprenantoj de varsovia insurekcio, Mi kelkfoje antaŭe skribis pri datreveno - 1.08. 1944. Ĝi gravas por pola nacio, ĉar en tiama tempo civitanoj de Varsovio kontraŭis, kaj komencis lukton kontraŭ germana okupacio de Pollando. Tio estis ega evento en tuta Eŭropo. Bravaj batalantoj, eĉ dek du jaraj gejunuloj agis en bataloj, kaj morto por ili estis fremda.
Devizo por ĉiuj batalantoj estis - DIO HONORO PATRUJO
Devizo por ĉiuj batalantoj estis - DIO HONORO PATRUJO
Monday, July 31, 2017
Lageto - 50
En lageto estas akvo, sed nivelo ne tro alta. Praktike, surfaco de mia lageto estas kovrita per akvaj herboj, ankaŭ abundas densa cilio. Tio aspektas kiel herbejo. Inter alta herbaĵo moviĝas akvaj birdoj, por ili tio estas vera paradizo.
Mi rimarkis, ke en lageto naskiĝis fiŝetoj, kaj tio min grande ĝojigis. El fiŝoj, kiujn mi printempe metis en lageton, kreskas nova generacio de fiŝoj. Akvo abundas ege nutraĵo por ili.
Mi rimarkis, ke en lageto naskiĝis fiŝetoj, kaj tio min grande ĝojigis. El fiŝoj, kiujn mi printempe metis en lageton, kreskas nova generacio de fiŝoj. Akvo abundas ege nutraĵo por ili.
Tuesday, July 18, 2017
Pri juĝistoj- polaj
Vespere juĝistoj montris tian subskribon |
Surskribo, kiun vi vidas sur muro de pola juĝejo 'SN' /juĝejo plej alta/ atestas malbone pri juĝistoj "Juĝejo estas nia"
Thursday, July 13, 2017
Esperanto - 24
Mi trovis interesan artikolon en revuo Esperanto pri Norda Koreio, ĉar malmulte ni scias pri vivo en tiu ĉi lando. Do, kun ekintereso mi legis ĝin. Krome, mi volas prezenti ĝin entute. Aŭtoro
François Lo Jacomo
Najbare al Seulo, la urbo de la venonta Universala Kongreso, troviĝas lando, kiun oni malofte vizitas, kvankam oni ofte aŭdas pri ĝi: Norda Koreio. Dum pluraj jardekoj estis Esperanto-agado tie: jam antaŭ la dua mondmilito, movado rezista al la japana dominado elektis la Esperantlingvan oficialan nomon Korea Artista Proleta Federacio. En 1959 fondiĝis Nord- Korea Esperanto-Asocio; en 1964 aperis 350-paĝa Esperanto-korea vortaro en la ĉefurbo Pjongjango, kaj tie ĉirkaŭ 120 gestudentoj partoprenis Esperanto-kursojn. Tamen en 1989, kiam delegitoj de TEJO partoprenis mondan junularan festivalon en Pjongjango, ili ne sukcesis ricevi informon pri eventuale ekzistantaj tieaj esperantistoj.
Dezirante ekscii iom pli pri tiu temo, la novkreita Esperanto-Komitato de Asocio pri franckorea amikeco (AAFC), konsistanta el Nathalie Kesler, Marianne Dunlop kaj mi (François Lo Jacomo), vizitis Nord-Koreion de la 4-a ĝis la 12-a de aprilo 2017. Ni ĝuis specialan programon preparitan nur por ni tri laŭ niaj deziroj, kun konstanta dispono de du gvidantoj, dekloka minibuso kaj unu ŝoforo. Ni loĝis preskaŭ solaj en granda hotelo kun solene ornamita restoracio, kaj ne havis la senton troviĝi en danĝera lando: ni fotis libere, diskutis normale kun niaj tre simpatiaj gvidantoj, vidis plurajn aliajn grupojn de turistoj. Ja oni kontrolis ĉe la landlimo niajn valizojn, kaj konfiskis gvidlibron pri Koreio, tamen ni revenis kun pli ol mil fotoj, horoj de filmoj, dekoj da paĝoj de personaj notoj, dekoj da kilogramoj da memoraĵoj kaj… deziro revojaĝi tien!
Ni vizitis multajn lokojn: de la tombo de la reĝo Kongmin (1330– 1374), monda heredaĵo laŭ Unesko (depost 2013), ĝis la tute nova (2016) ekspoziciejo pri sciencoj kaj teknikoj, la triumfarko (1982) kaj la 170-metra turo pri la ideologio de ‘ĝuĉe’ – t.e. de la prezidento Kim Il-sung (1912– 1994). Estis vizititaj ankaŭ la statuoj en Mansudae de Kim Il-sung kaj lia filo Kim Jong-il (antaŭ kiuj oni nepre devas kliniĝi) kaj la naskiĝdomo de Kim Il-sung, la muzeo pri tutmonda amikeco (kun pli ol centmil donacoj ricevitaj de la ŝtatestroj) ktp… ni vidis famajn turismajn lokojn, muzeojn, belajn metrostaciojn… Estis malmultaj aŭtomobiloj: bezonatas speciala permesilo por veturi ekster la urboj, kie la ŝoseoj estas malbonstataj. Sed ni vizitis ankaŭ grandajn teksaĵ-fabrikon kaj kino-studion, mezlernejon kaj plurajn universitatojn, palacon de infanoj (kie ili lernas plurajn dekojn da artaj kaj sciencaj fakoj) kaj palacon de virinoj, kie oni laboras pri egalrajtigo de virinoj kaj viroj kaj kies estrinon ni renkontis. Ni eĉ spektis, en la plenplena granda stadiono Kim Il-sung, piedpilkan matĉon inter Sud-korea kaj Nord-korea virinaj teamoj, kun tuta publiko krianta “unuigita Koreio”.
Fakte, reunuigo de ambaŭ Koreioj estas aktuala politika demando kaj forta aspiro de nordkoreoj, kiuj ŝajne tre deziras malfermiĝi al la cetera mondo. La novelektita Sudkorea Prezidento espereble progresigos la pliproksimiĝon, post jamaj klopodoj en 1994, 2000, 2007... Sed nuntempe la lando estas tute izolita: ni povis nek telefoni, nek atingi la reton, nek uzi bankajn kartojn. Necesis kunporti sufiĉe da monbiletoj kaj moneroj por pagi la tutan restadon, sed ĉiuj vendejoj akceptis eŭrojn, dolarojn kaj ĉinajn juanojn, eĉ etajn monerojn.
Koncerne nian proponon reenkonduki Esperanton, ĝi vekis veran intereson: ekzemple Nathalie improvizis kelkminutan kurson al 15-jaraj lernejanoj, kaj nia gvidantino komencis efektive lerni la lingvon kaj volas daŭrigi. Ni dufoje renkontis faman lingviston Jong Sun-gi, kiu mem ne parolas Esperanton sed bone memoras tiamajn esperantistojn. Ĉefe pro malapero de gvidantoj kaj manko de kontaktoj kun eksterlando, la movado estingiĝis, sed ĝi ne ŝajnas persekutita: ekzemple volontulo, kiu venus kelkmonate por instrui Esperanton, estus tre verŝajne bone akceptita.
Ni evidente ne maltrafis la viziton al la fama vilaĝo Panmunjeom, kie armisticiĝis en 1953 la Korea milito, kaj ni tre esperas, ke la tiean landlimon inter ambaŭ Koreioj oni baldaŭ povos transpaŝi. Je nur kelkmetra distanco, ni povis vidi grupon de turistoj en la suda flanko de tiu ĉi landlimo, sed la rajto transiri tiun ĉi etan distancon, kiu komplike dependas de ambaŭ Koreioj kaj de Unuiĝintaj Nacioj, signus gravan simbolan progreson al proksimigo de ambaŭ Koreioj, kontraŭnature disigitaj.
Reveturante trajne al Pekino, ni haltis kelkajn horojn en la landlima ĉina urbo Dandong, kie entuziasma Esperanto-grupo el plurdek membroj (ĉefe komencantoj) bele akceptis nin.

Thursday, July 6, 2017
Tre interesa vizito
Hodiaŭ vizitis Pollandon prezidanto de Usono - Donald Trump. En Varsovio li varme parolis pri pola nacio, substrekis polan longan historion de pola popolo, kaj pli multe. Tio estis tre interesa vizito.
Friday, June 30, 2017
La somero - 2017
Tamen, estas diro, ke vetero estas varia, kaj precize estas malfacile fiksi ĝin, sed ni devas akcepti ĝin, ĉu tio plaĉas al ni, ĉu ne.
Por mi hieraŭa tago restos en memoro, pro eta evento, ĝuste, dum pluvo mi kunprenis abelsvarmon, feliĉe, ke ili ne kapablis flugi, kaj facile mi tio sukcesis.
Thursday, June 29, 2017
Mia lageto - 49
Idoj de ranoj, ili nur prezentiĝas por fotografio. |
Sunday, June 25, 2017
Mia abejejo junie
Tio estas tre granda ablsvarmo |
Kiam abelisto vidas, ke abeloj komencas amase danci antaŭ abelujo, li plejparte kaptas ilin. Abelisto bone scias kion tio fari.
Por mi ĝuste fino de majo kaj junio estis laborema, interalie pro menciita situacio, kaj miela rikolto.
Wednesday, May 31, 2017
Ĉio rapide trapasas
Lilakoj post floris, do monato majo finiĝis. Ili donis al ni ne nur belajn florojn, sed ankaŭ agrable flaris ĉirkaŭe. Kia ĝi estis? La unua duono estis sufiĉe malvarma, kaj pluvema, la duan duonon karakterizis varma vetero. Kelkaj birdoj jam flegis idojn, sed aliaj konstruas nestojn. Ĉio ripetiĝas ĉiu jaro, gravas, ke ni havu la tempon por rimarki sencon de naturo, kaj kompreni ĝian dependecon inter diversaj specoj. Sed, ni gravas la plej grandan rolon en medio, kiele homoj.
Saturday, May 20, 2017
Abeloj maje - 2017
La fotografio prezentas mortintajn abelojn |
Verdire, mi jam en duono de aprilo preparis ĉiujn vivantaj abelsvarmoj por printempa sezono, simile kiel pasinta jaro, sed vetero evidentiĝis ne tre favore por abeloj, kaj mi devis denove 'vesti' vintre abelujojn
Hodiaŭ, mi havis amuzan hazardon. Antaŭhieraŭ najbaro venis al mi kaj diris, ke en lia kamentubo estas abelsvarmo, demandis min, ĉu mi povus purigi lian tubon de abeloj. Mi konsentis, kaj ĵus hodiaŭ prenis ilojn, konvenan veston, kaj atingis kamentubon. Badaŭrinde, malgraŭ mia zorgo abeloj ne volis veni al nova 'dometo', pro tio, ke ili tien jam konstruis konvenan lokon. Mi aldonu, ke tiu ĉi 'dometo' estas tre alte. Interese, kio okazos kun ili dum la sekvaj tagoj. Krome, najbaro estis murdvundita per abelo, kvankam li staris sur tero.
Sunday, May 7, 2017
Tio kaj alio
Vetero ofte varias, do, hieraŭ tago belis kaj hodiaŭ suno ne brilis, posttagmeze pluvis, temperaturo nur +8-10*C, ĝenerale oni povas diri: kaprica tago, malgraŭ tio unuopaj abeloj serĉis nutraĵon. Hodiaŭ, promenante ĉirkaŭ lageto, mi hazarde trafis je nesto de anaso, en kiu ĝi kovis, ĉar, ĝi estis kaŝita en urtikoj. Ĝi tuj forflugis, mi ne estas certa, ĉu ĝi revenos.
Mi aldonu, ke antaŭ kelkaj tagoj du nestoj kun ovoj de anasoj estis formanĝitaj, verŝajne ia besto tion faris. Mi ege bedaŭras tion. Ho, naturo ĝi estas bela, sed tiel kruela.
Pro problemo fotografio aperos poste.

Saturday, May 6, 2017
Printempo - 2017
La unua ovo en la nesto |
Ĝis hieraŭ aprilaj noktoj estis malvarmaj, kaj tagoj ne tro varmaj 8-10*C. Nun komencas flori fruktaj arboj, dum la antaŭaj jaroj tio okazis pli frue. Ĝenerale, ĉio disvolviĝas malrapide pro ne favora vetero.
Eksterlandaj aferoj - Francio
Morgaŭ en Francio okazos balotado, civitanoj elektos prezidanton de la lando. Pretendas du kandidatoj al posteno. Dimanĉe civitanoj decidos, en kiu direkto marŝos Francio. La mondo kun granda intereso montras situacion en la lando. Ĝenerale oni vidas malpaciencon. Ĉu mi rajtas skribi pri tiu ĉi temo, kvankam Esperanto estas neŭtrala. Tamen, mi pensas, ke bono estas ĉiam la sama, kaj ĝi antaŭ ĉio estus povinta venki. Sed,...
Sunday, April 30, 2017
Monato majo
Baldaŭ bela majo, mia amata monato.
Mi atendadis ĝin malpacience, kaj delonge,
Sed, mi kaptos vin morgaŭ, mia frato.
Majo, ĉu ĝi lasos ion en mia koro?
Mi atendadis ĝin malpacience, kaj delonge,
Sed, mi kaptos vin morgaŭ, mia frato.
Majo, ĉu ĝi lasos ion en mia koro?
Saturday, April 29, 2017
Lageto - 48
De longa tempo mi ne skribis pri mia lageto, do iom da vortoj pri ĝi. Vere, mi ĝojas, ke ĝi denove reviviĝis, ĉar estas en ĝi akvo. Kvankam tri jaroj antaŭe, alteco de akvo estis pli granda, sed nuna abundo estas kontentiga. Do, mi laŭ eblo laboras ĉe ĝi. Ĉefe mia laborado fokusas ĉe fortigado de bordoj.
La unuan de aprilo mi enmetis en lageton iomete da fiŝoj por plua kreskado. Fiŝoj kresku rapide kaj evitu danĝerojn?
La unuan de aprilo mi enmetis en lageton iomete da fiŝoj por plua kreskado. Fiŝoj kresku rapide kaj evitu danĝerojn?
Sunday, April 23, 2017
La printempo - 2017
ĝi provu ripari elektron? |
Monday, April 10, 2017
Rememoro pri katastrofo de aviadilo
Hodiaŭ pasas sep jaroj, kiam okazis kraŝo de pola aviadilo sur teritorio de Ruslando kun pola prezidanto kaj 95 gravaj personoj el politika vivo. Tio estis 10.04.2010, je la 8.41 horo. Do tial pola nacio memoras pri ili, kaj organizas renkontojn rememorantajn tiama tempo.
Sunday, March 19, 2017
Mia abelejo
ili sentas printempon |
Do, al mi atendas multe da laboro.
abelujoj januare |
Thursday, March 9, 2017
Mallonge pri politiko
Malbone okazis, ke ĉefministroj UE rifuzis akcepti polan kandidaton Jacek Sariusz Wolski al posteno de Ĉefo de Konsilo de Eŭropo. Kaj elektis D. Tusk por ĉi tiu posteno.
Mia taglibro
Bonvenu karaj amikoj!
Post longa tempo, mi zorgos pli ofte aperigi notojn en ĉi taglibro. Vere, mia silento ne dependis de mia nevolo. Eble printempo ironta estos ĉe mi.
Post longa tempo, mi zorgos pli ofte aperigi notojn en ĉi taglibro. Vere, mia silento ne dependis de mia nevolo. Eble printempo ironta estos ĉe mi.
Sunday, January 22, 2017
Pensoj - feliĉo
ĉiu homo estas forĝisto de propra feliĉo. |
Mi iam skribis pri feliĉo, sed inspiris min poemo trovita en retejo traktata pri ĝi. Tiuj ĉi frazoj bone prezentas feliĉon. La ĉio enhavas en la lasta frazo "unue kresku en nia propra koro". Tamen, ni devas zorgi eĉ flegi ĝin ĉiun tagon, ankoraŭ ni aldonu, se ni ne scipovas doni feliĉon al alia homo, ni estos malfeliĉuloj.
Friday, January 20, 2017
Lerni la historion
Kiel ni malobservas historion, fino estas simile vidata sur bildo |
La temo, kiun mi tuŝas laŭ mi estas principa, ĉar ni plejparte ĝin neglektas kiel homaro. Do, mi skribas ete pri ĝi.
Historia Magistra Vitae Est. Estas malnova latina diro "Historia Magistra Vitae Est" kiu signifas: Historio estas la instruisto de la vivo. La diro estas prava kaj mi konsentas kun ĝi, ĉar la historio estas tre grava kampo de scienco. Evidentecon de nia pasinteco, kaj nia sekvonta agado.
Miaopinie tio devus pretendi kiel fiksita vico, ŝnuro de homa historio. Tio okazis, tamen, malsame. La temo estas nur la tezo de ĉiuj niaj noblaj instruoj.
Sed kion ni lernis de la historio? Per la scio de historio ni/mi/ povas korekti kaj trakti pli bone ĉiutagan vivon, ni eble jam scias kiel ni procedu ĝin? La celo de mia diskuto estas prezenti historion, kiel ĉi tiu tre bona majstrino de niaj vivoj.
Historio helpas nin kaj helpos en posta vivo, ĝi montras nin erarojn devus estu evitita en kiuj momentoj oni devus agi malsame. Kiel rezulto, ni povas eviti multajn miskomprenojn kaj malagrablaj situacioj. Tiu scio helpas nin, ke vivo kaj inspiro por plue evoluigi siajn kapablojn kaj malkovrojn novajn aĵojn. Konon de la historio ne donas receptojn por solvi problemojn, sed permesas esplori la fonto de reciproka malfido kaj eviti ripeton. Malnovaj eraroj.
La muzeo estas plua pruvo de nia rakonto. Kiom da tempo povas postvivi ĉiutagajn objektojn, kiujn ili uzis milojn de jaroj? Ĉiuj, eĉ la plej malgranda ero de la pasinteco, eĉ peceto de papero, iusence, atestas la fakton, ke iam la mondo estis plena de vivo. Tiu kolekto de ekspoziciaĵoj ankaŭ kontribuas plejparte konfirmi la tezon, ke historio estas nia instruisto. Danke al tio ni lernos kiel niaj prauloj vivis, kion ili faris, kion ili moralajn valorojn havis.
Ni citu alian argumenton: Ĉiu okazaĵo de jaroj, ĝi havas iujn konsekvencojn en la ĉeestanta. Se ne por la invento artistoj de pasintaj epokoj, la hodiaŭa vivo aspektus tre malsama. Ĉar, kiam vi trovis tempon por butikumado en proksima urbeto, sen la uzo de rimedoj de transporto. Kiom da tempo ni povas ŝpari tajpadon sur la klavaro, anstataŭ permane. Kaj ĉiu danke al Guttenbergo, kiun inventis printado. Ĵus, homoj kutimis tajpiloj, hodiaŭ, tiuj maŝinoj estis anstataŭitaj de komputiloj. La tuta rakonto kuŝas en la fakto, ke per instruado kaj lernado, ni povas plibonigi diversajn inventojn. Ofte, ni ne rimarkas kiom grandan efikon ili havas sur nuna vivo okazaĵojn en la pasinteco, kaj estas plejparte danke al ĝi, nia vivo estas multe pli facile.
Ni rimarku, ke konstante lerni kaj instrui, ni povas ankoraŭ multe atingi por ĝenerala plibono. Ĉi vivo skribas niajn skriptojn kaj provokas nian agadon por scii pli kaj pli novajn kaj interesajn aferojn. Kaj ni povas esti certaj ke, kion ni faras en la nuna momento, iros malsupren en historio, kaj kelkcent jaroj niaj posteuloj estos inspirota en nia nuna vivo, kaj analizi ĉiujn erarojn, tiel, ke ĝi ne plu faru. En ĉiuj ĉi kuŝas la beleco de historio kaj tio estas pruvo, ke ĝi estas nia instruisto.
Subscribe to:
Posts (Atom)