Sunday, October 23, 2011

Sociaj kaj politikaj aferoj

La 9an de oktobro okazis en mia lando balotado al parlamento kaj senato. Ĉe ni estas ĝuste du etapoj de parlametno. Povas okazi, ke ili posedas diversan voĉon en la sama afero. sed, mi ne pri tio ĉi intencas skribi. Revenante al elektado, startis 8 komitatoj el diversaj partioj. Finfine al Parlameno enlokiĝis 5 komitatoj:


1- komitato de 'Platformo de civitanoj',   207 mandatoj
2- komitato de 'Juĝo kaj justeco',         157   "
3- komitato de 'Movo de Palikot' ,          40   "    
4- komitato de 'Pola Agrara Asocio,         28   "
5 -komitato de Unuiĝo de Maldekstra Demokr' 27   "
                         Alia                1   "
Entute, laŭ la Konstitucio                460   "                
Nia Senato kalkulas 100 senatoroj.
Frekfenco dum elektado atingis ĉ 48% en tata lando. Kaj kiel ĝi aspektis en mia distrikto, pole, "powiat". La bildo sur la foto montri preskaŭ simile, kiel en tuta lando, Polujo. Nur diferenci en kvanto de partoprenantoj dum elektado.
Ankoraŭ mi aldonu unu kuriozaĵon, la numero 3 'movo de Palikt', /Palikot-nomo de civitano/ rcievis lokon en parlamento, kvankam neniu aŭguris ĉi tion.

Saturday, October 8, 2011

Sen karegorio - Hobio

Hodiaŭ mi spektis interesajn domabirdojn. Ĝuste invitis min juna agrikulturisto, li nomiĝas 'Tomek', kaj estas edzo de mia nevino 'Magda.' Lia hobio, bredado de pavioj, fazonoj kaj ankaŭ aliaj domabirdoj. Mi ilin kalkulis 6 buntaj specoj de fazonoj, ili posedas siajn nomojn. En specialaj grandaj ĉirkaŭbaraĵoj kovrita pere plektaĵo, ili havas perfektajn kondiĉojn, kaj eĉ elkovi idoj. Virpavoj nune perdas plumojn, do ili ne tro volupte aspektas, ĉar verdire pavo senvoste kaj ne paradanta sian voston ne estas ĉarma. Sur la foto paro de fazonoj  sub la nomo "arĝenta"

Monday, October 3, 2011

Sen kategorio - scienco

En mia distrikto, - vojevodio- 'kujawsko-pomorskie', oni publikigis libron titolite 'paŝo en antaŭenigon', ĝi tuŝas pri sciencistoj, kiuj laboras en diversaj specoj de scienco. Kaj ili estis laste premiitaj pro siaj bontrovoj. Ili koncize kunlaboras ĉe Universitatoj. La libro enhavas 87 sciencistojn venontajn doktorantojn, intre ili, ankaŭ estas mia filo, /26 aĝa/. Lia sciencesploro ĉefe konsisti en optika problemoj de okuloj. Temas pri diagnoza malsanoj kaj kuracado de okuloj