Wednesday, February 28, 2018

Ankoraŭ unu foje pri vintro

Vintro tenas forte, en mia lando precipe tre frostas, sed ankaŭ en eŭropaj landoj. Mi de longa tempo ne memoras tiel longdaŭran froston. En mia regiono ĝi atingas nokte -15*C. kaj dum, tagmeze -8*C. Sed norde, sude de lando - granda frosto. Se aldoni venton, tio kaŭzas ankoraŭ pli altan temperaturon.
Miaj lagetoj frostiĝis, interese, ĉu fiŝoj travivos. Ankaŭ, mi transportis 5 abelujojn en kelon, por pli varmigi abelojn, afero ne aspekas roze.

Wednesday, February 14, 2018

Vintro - 2018

mia lageto dum vintro
Mi supozis, ke hieraŭa tago komencos eble pli fruan printempon, sed la hodiaŭa tago tion kontraŭis. Ĵus, hieraŭ vetero evidentiĝis preskaŭ printempa- estis 5 gradoj de varmeco, brilis suno, do agrabla vetero. Eĉ abeloj, sed ne tro kuraĝe elflugis el siaj abelujojoj.
Vento blovas ofte en diversajn direktojn, hieraŭ ĝi blovis de okcidente, kaj hodiaŭ de norde, do ĝi alportis iom da malvarmo. Mia lageto frostiĝis, ankaŭ niaj proksimaj lagoj ankaŭ.

Wednesday, February 7, 2018

El mia korto

virnumidoj
Restis nur iomete da plumoj.
Tio okazis posttagmeze, hodiaŭ, kiam kortbirdoj intencis eniri al sia ejo por dormi. Surprize atakis ilin vulpo, murdis kokinon, sekve kaptis numidinon kaj forkuris kun ĝi. Mi aŭdis bruon de birdoj, kaj vidis tra fenestro situacion, do, tuj alkuris por forpeli ĝin, sed vane, numidino estis ŝtelita. Restis nur tri virnumidoj, ĉar inoj pereis je similaj konstancoj. Bedaŭro granda.
Mi ŝatas montri dombirdojn, kiam ili promenas ĉirkaŭe domo, krome ili ankaŭ trovas ion konvenan por maĝado.

Al mi mankas forto -   por limigi murdadon de kokinoj tra vulpo, mi liberigas kokinojn nur unu horo antaŭ ilian dormon. Krome,  mi gardas ĉirkaŭaĵon, malgraŭ tio estis murdita vendrede du, kaj vendrede unu kokino. /14,16,februaro/. Probable, mi devos starigi barilon. Tiu ĉi vulpo estas tre inteligenta, ĉu ne?

Tuesday, February 6, 2018

Tio kaj alio - Ĉina horoskopo


Ĉina horoskopo 2018 Hundo - ĝenerala antaŭvido
La jaro -2018 estas sub la patroneco de la Hundo, tial homoj naskitaj en jaroj asociitaj kun ĉi tiu ĉina marko ampleksas per speciala protekto. Ilia sorto ankaŭ influas specialajn fortojn, kiuj alportas feliĉon kaj fiaskojn. Oni devas rimarki, ke en la 2018 jaro ĉiuj malsukcesojoj estas trapasaj kaj vere laboras por favoro de la Hundo. Ili helpas lin evoluigi kaj iĝi pli bona persono.
Do, ne estas kialo esti maltrankviligita. Hundo povas resti trankvile en sia koro kaj agi sen timo, ke lia estonteco kolapsos. Sufiĉas ke la Hundo preparu por ĉiuj taskoj atendantaj lin, kaj li certe atingos tion, kion li volas. Almenaŭ li kreos la ĝustan plankon por ĉi tio kaj povos ĝui sukcesojn en  futura tempo.
La hundo - verŝajne kontentiĝos el la atingoj de 2018. Kaj ili estos probable pli grandaj ol en la antaŭa jaro. Por Hundo, ĝi estas plua stimulo al agado kaj la kialo, kial  valoros fokusigi efikan agadon. Konscienco, ke ĉio iras multe pli bone, aldonas flugilojn kaj permesas  rigardi espere en la estontecon.

Laŭ mi ĉi horoskopo diras pri afero tre generale, kaj mi antaŭe ne interesis nenian horoskopon. Sed eble antaŭuloj serioze traktis la temon.
Kial mi mencias ĉi temon, Ĉar ĝi tuŝas min en nuna jaro.