Tuesday, February 28, 2023

Tio kaj alio

La monato februaro jam finiĝas, ĝi estis pli hela ol januaro. Hodiaŭ estis la plej suna tago dum la tuta monato, ĉielo sennuba de mateno ĝis vespero, kvankam la temperaturo tage nur +5*C, tamen sunaj radikoj plialtigis aeron. Nokte estis -7*C, miaj lagetoj kovris maldikan tavolon de glacio, eĉ nia loka lago ankaŭ frostiĝu. Se temas pri vintro ĉi jare, do ĝi daŭris ek de 3-a ĝis 9-a de februaro: neĝo, kaj frosto -10*C. Do, mi hodiaŭ kaptis okazon por laboro en mia abalarejo, ĉefe purigis abelujojn, aldonis iom da nutraĵo. Kun malplezuro, mi konstatis morton svarmabelojn en kelkaj abelujoj. Mi havas urĝan aferon solvu, sed, mi tute ne ŝatos tion fari, ĉar ĝi estas iom komplika. Ĝi tuŝas administracian problemon por mi tre malfacila.

Wednesday, February 22, 2023

La Eksterordinara Pintkunveno de la NATO - Bukareŝta Naŭ

la 22-an de februaro 2023 La Eksterordinara Pintkunveno de la NATO Bukareŝta Naŭo okazis en Varsovio kun la partopreno de la usona prezidanto Joe Biden kaj la ĝenerala sekretario de NATO Jens Stoltenberg. La interparoloj koncernas ekz. plifortigo de la orienta flanko kaj plia subteno por Ukrainio. En la deklaracio dum la pintkonferenco, la orientaj flanklandoj de NATO konsentis subteni unu la alian okaze de ia minaco, kondamnis la rusan agreson kontraŭ Ukrainio kaj pledis plifortigi la ĉeeston de la Alianco en la regiono. Ili aldonis: "Rusio faris gravan eraron invadante Ukrainion kaj subfosante la internacian ordon bazitan je reguloj. Ni estas pli fortaj kaj unuigitaj ol iam ajn, reasertantaj la daŭrajn transatlantikajn ligojn inter niaj nacioj. Ni daŭrigos niajn klopodojn por paco, sekureco kaj stabileco ĉie en la eŭro-atlantika areo."

Tuesday, February 21, 2023

Kievo kaj Varsovio

Foto el Kievo. Hieraŭ en Kievo, hodiaŭ en Varsovio - usona prezidento Joe Biden vizitas du ĉefurbojn. Jen: kion li diris en Varsovio: "Mi ripetos tion, kion mi diris pasintjare: diktatoro, kiu volas rekonstrui imperion, neniam povos forviŝi la popolan amon al libereco. Brutaleco neniam ŝanĝos la volon esti libera. Ukrainio neniam estos venko por Rusio. Neniam. Liberaj homoj rifuzas vivi en senespero kaj mallumo. Estis senekzempla jaro ĉiusence. Nekredebla brutaleco de la rusoj. Krimoj kontraŭ la homaro. Neniu pento de konscienco, nur uzo de perforto kaj perforto kiel armilo de milito. Bombado de lernejoj, fervojaj stacidomoj. Neniu povas fermi la okulojn de tiuj ĉi abomenaĵoj, kiujn li /Putin/ faru pere de siaj soldatoj. Ili estas teruraj" Foto el Varsovio.

Bela internacia mesaĝo

Hodiaŭ, la 21-an de februaro, ni festas kun la popoloj de la mondo la Internacian Tagon de la Gepatra Lingvo. La gepatra lingvo estas trezoro de ĉia lando. Do, ni zorgu, ke ĝi estu gardata de propra ĉia nacio Ni zorgu, ke gepatra lingvo estu ĉiam bela, kaj eterna

Sunday, February 19, 2023

Toruń- la urbo de Nikolao Kopernik

Hodiaŭ estas 5️50 datreveno de la naskiĝo de Nikolao Koperniko. Nikolao Koperniko naskiĝis la 19-an de februaro 1473 en Toruń, en komercista familio. Li estis pola advokato, oficialulo, diplomato, kuracisto, malsupera katolika kleriko, doktoro pri kanona juro, okupiĝis ankaŭ pri astronomio kaj astrologio, matematiko, ekonomiko, milita strategio, kartografio kaj filologio. Koperniko estas plej konata kiel astronomo. Lia plej fama verko estis "De revolutionibus orbium coelestium", kie li prezentis la supozojn de la heliocentra strukturo de la sunsistemo, kiu kondukis al la tn, la kopernika revolucio. Pri si mem parolis Nicolaus Copernicus Thorunensis, tiel emfazante sian originon, sian genealogion de urbo - Toruń. En la naskiĝtago de la sciencisto, ni festas la Polan Sciencan Tagon. Nur, mi aldonu, ke mi finis mezan lernejon en Toruń - Tekikumo de Industria Sukerfarejo.