Friday, June 27, 2014

Tio kaj alio - "ranĉera" festivalo

 Pozdrawiam moje dalekie znajome. Miaj malproksimaj amikinoj.
Tio estas nova festivalo de vilaĝaj kantoj, ĉar la tria. Kaj, ĝi traktas pri simplaj diversaj aferoj en ĉiutaga vilaĝa vivo en la lando. La antaŭa konkurso ĵus okazis en vilaĝo Kikół, kaj ĉi - jara ankaŭ en la sama loko. Vere, la grupoj de lokaj artistoj estas el diversaj anguloj de Pollando. Ĉu tio jam estos konstanta loko de la sekvaj festivaloj, ĝi evidentiĝos?
Mi prezentas fotografion, sur kiu estas mi, kaj du hazarde renkontitaj ĉarmaj virinoj vestitaj en regionaj kostumoj el vojevodio 'lubelskie'

Monday, June 23, 2014

La tago de patro

Mi pripensis, ĉu tiu ĉi grava tago restos por mi ĉiam memorinda. Verdire, en mia kazo tio jam ĝi ne gravas. Sed hodiaŭ, mi estis agrable surprizita, ĉar mia filo ja estas plenkreskulo telefonis al mi kaj bondeziris okaze de iu ĉi tago. Mi tion akceptis kun granda plezuro. Kial mi skribas pri ĉi- fakto, eble li iam tralegos tiun noton kaj rimarkos, ke prozaj vortoj gravegas en nia homa vivo.
Dankon kara filo pro memoro kaj deziroj!

La lageto - 26

Videblaj herboj en lageto.
 Mi sufiĉe longe ne skribis informon  pri lageto, sed hodiaŭ observante ĝin, mi vere malpaciencis. Temas pri malalta nivelo de la akvo en ĝi. Pro tio diversaj akvaj herboj etendiĝas kaj kreskas sub la akvo. Do, surfaco de lageto konstante malpligrandiĝas. Malgraŭ, ke la monato majo estis iom pluvema, sed tio ne sufiĉis plenumi mankon. Mi volas eĉ ne pensi, kio estos dum septembro, kiam ne sekvos pluvoj. Krome tio, formiĝas kotaj insuletoj. Manko de akvo - mezuranta laŭ konstanta punkto -39 cm.

Wednesday, June 4, 2014

De socialismo al kapitalismo

La afiŝo de Solidareco
 Hodiaŭ, nia popolo festas gravan datrenevon, ĉar ĵus pasis 25 jaroj de libera elekto de parlamentanoj post la dua mondmilito. La momento estis ege grava, kaj turnopunkta, sed verdire, historie, mi skribu, ke libera baloto en Pollando estis nur parte. Ĉar tio  sekvis de kompromiso, kiun oni ellaboris dum kunvenado de ronda tabulo /okrągłego stołu/
Malgraŭ, ĉion la dato de 4-a junio 1989 oni akceptas kiel la unuan liberan baloton.
Mi aldonu, ke dum ĉi festo partoprenis prezidantoj kaj aliaj ĉefuloj el 50 landoj.

Google decidis ankaŭ festi tiun ĉi datrevenon tiel gravan por ni poloj, inspirante per logo de Solidareco la specialan grafikon