Saturday, March 19, 2011

La vintro - 2011


Verdire, jam antaŭprintempo, sed kalendare vintro. Tra mia loĝloko transkuras, unu el flugkoridoroj de anseroj grizaj, plue, norden. Ĝuste hodiaŭ, mi rimarkis milojn da ĉi tiuj birdoj. Kiel, ili bekis eble pro ilia laciĝo, aŭ interparolis kun najbaroj. 'Vi devas ŝanĝi mian lokon en la vico, ĉar mi ne memoras pluan direkton, kaj vi jam ripozis, sufiĉe. Ho, vi pravas, ĉar ni ĉiuj havas gravan celon... Ĉu vi scias, ke multe el nia birdaro ne atingos la celon, jes.' Kaj, ili ankoraŭ longe interparolis, sed, mi observanto, nur preskaŭ ne vidis kaj aŭdis ilin, kvankam momente mi volus ŝvebi kun ilin kaj senti liberecon... La ĉielo blua, sed okazas bela blanka nubeto, do perfektaj kondiĉoj al flugado, preskaŭ senvente. Do miaj birdoj, mi kun malpacienco atendos vin aŭtune, venu ĉiuj kun idoj.

No comments: